Fremdvorto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][atendante kontrolon]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Alquantor (diskuto | kontribuoj)
e Aldonis <sup>; itala → italaj; {{Heinrich Heine]] → Heinrich Heine
 
Linio 1:
'''Fremdvorto''' (france ''xénisme'', portugale ''estrangeirismo)'' laŭ esperantaj vortaroj kiaj [[Plena Ilustrita Vortaro]] de Esperanto (PIV)<ref name=PIV>[https://vortaro.net/#fremdvorto_kd artikolo fremdvorto en la] [[Plena Ilustrita Vortaro]] de Esperanto (PIV), en la reta eldono de 2020</ref> estas "[[vorto]], ne apartenanta al la koncerna lingvo kaj ordinare signita per citiloj, kursivoj aŭ alia rimedo (ekzemploj: la skribaĵo «[[George Byron|Byron]]» anst. Bajron<sup>[[Zamenhofo|Z]]</sup>; ilia tuta ''raison d’être''[[Zamenhofo|Z]]</sup><!-- en vikidatumoj: Q2887883 -->). La koncepto tre parencas al la termino [[pruntvorto]], kiu laŭ la sama vortaro estas "vorto, kiu ne apartenas al la bazo de la koncerna lingvo, sed kiu, pruntite el alia lingvo, estis pli-malpli komplete asimilita (ekz. «reglamento» apud «regularo»)".
 
Laŭ pli ĝenerala difino temu pri vorto prenita el aliaj lingvoj kaj kies elementoj ne estas parto de la Esperanta vortprovizo, do de la vortprovizo de la [[Fundamento de Esperanto]] aŭ de ties oficialaj aldonoj. Ekzemple la vorto [[helianto]], konsistanta el la [[greka]] 'heli-' (suno) kaj 'ant-' (floro), de multaj anoj de [[lingva purismo]] konsideratus fremdvorto (la difino de PIV nomas ĝin pruntvorto), kvankam agnoskata kiel scienca botanika fakvorto, dum ĝia [[komuna nomo]], konsistanta el pure Esperantaj radikoj kaj de la Esperantistoj larĝe uzata, estas [[sunfloro]].
Linio 11:
En multaj lingvoj, inklude Esperanton, kaj depende de la [[lingvotavolo]], oni konsideras evitinda la uzadon de fremdaj vortoj, konsiderinte ties neceson, utilecon, rivalecon kun propra vorto ktp. La lavango de fremdaj vortoj - ĉu fremdvortoj ĉu pruntvortoj - estas konsiderata ofte kiel atako al la pureco de la lingvo.
 
Laŭ la ekzemploj donitaj de PIV eblas diferencigi, ke pruntvorto estas vorto skribita laŭ nur esperantlingvaj literoj kaj laŭ la esperantlingcaj gramatikaj reguloj, dum fremdvorto skribiĝas laŭ la ortografio kaj gramatiko de la origina lingvo. Tamen povas esti pli malfacile vidi la diferencon se fremdlingva substantivo hazarde finiĝas per -o kaj ne havas literon fremdan al Esperanto en si. Tio povas facile okazi ĉe iuj vortoj el fontoj itala, hispana, portugala aŭ de alia [[romanida lingvo]].
Ekzemplo de tia "bone kaŝita" fremdvorto estas la fremda gastvorto “ghetto”. Ĝin Zamenhofo uzis nur unu fojon kaj mem neniam ĝin metis en vortaron: probable “ghetto” neniam de li estis intencita kiel efektiva Esperanta vorto kun vera O-finaĵo, sed kiel momente gastanta fremda vorto, kiu hazarde finiĝas per “o”. Tamen en la unua eldono de PIV el 1970 la vorto aperis sen citiloj, kaj en la formo <code>ghett/o</code>, kvazaŭ <code>ghett'</code> estus normala esperanta vortradiko.<ref name="notoj pri PIV">[https://bertilow.com/piv/index.html notoj de Bertil Wennergren pri eraroj forigitaj en la eldono de PIV 2020]</ref> La vorto “ghetto” senŝanĝe aperis ankaŭ en la eldonoj de PIV en 2002 kaj 2005, kaj nur en la kvara eldono de 2020 anstataŭiĝis fare de la pruntvorto [[geto]]. Oni povas kompari kun tio la vorton “sennora” (por sinjorino), arkaika skribo de hispana vorto, kiu aperis en la PIV de 1970, sed kiu malaperis kiel kapvorto el PIV 2005 (ĝi tamen aperas en ekzemplo sub <code>“kavalir/o”</code>). Ankaŭ “sennora” estis tia gasta fremdvorto, kiam ĝi aperis unu solan fojon en la libro “[[La Rabeno de Baĥaraĥ]]”<ref name="notoj pri PIV"/> de {{Heinrich Heine]], tradukita al Esperanto per [[Zamenhofo]].
 
==Vidu ankaŭ==