Ĝohacu (japane: 蒸発, elp. ĝóhacu) tradukita kiel "tiu kiu vaporiĝis" estas la japana nomo por la fenomeno de malaperantaj homoj kiuj intence decidis forlasi siajn antaŭajn vivojn kaj malaperi en anonimecon[1]. Memmortigo, laborado ĝismorte (japane: 過労死 , elp. karoŝi), hikikomoro kaj iĝi ĝohacu estas interrilataj fenomenoj[2].

Homoj en Japanio ofte malaperas por eviti socian honton

La kialo povus esti io ajn. Plej ofte ĝi estas sento de malsukceso pro ekz. maldungo, malsukceso en ekzamenoj, ŝuldoj, droga dependeco, divorco, ktp. La fenomeno troviĝas en la tuta mondo - ekz. en Usono, Britio kaj Germanio, sed ĝi estas pli ofte en Japanio pro certaj kulturaj faktoroj[3][4].

Referencoj

redakti
  1. (en) Lufkin, Bryan, "The companies that help people vanish". BBC Worklife, la 3-an de septembro 2020.
  2. (en) Hincks, Joseph, "Japan's Missing People: On the Trail of the Johatsu". Time, la 2-an de majo 2017.
  3. . The Johatsu: The Evaporated People of Japan (2019-10-04). Alirita 2020-10-04.
  4. The companies that help people vansih (2020-09-03). Alirita 2020-10-04.

Rilataj artikoloj

redakti