Ŝikohabad
Ŝikohabad, hindie हाथरस estas urbego en norda Barato, en subŝtato Utar-Pradeŝo, en distrikto de Firozabad. La loknomo devenis de mogola estro Dara Ŝikoh.
Ŝikohabad | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 205135 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 27° 6′ N, 78° 36′ O (mapo)27.178.6Koordinatoj: 27° 6′ N, 78° 36′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 163 m [+] | ||
Areo | 8,48 km² ( 848 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Shikohabad [+] | |||
Demografio
redaktiEn 2011 loĝantoj de Ŝikohabad havis 107 300 kun legopovo 82%, kiu estas pli alta, ol la landa averaĝo.
Geografio
redaktiŜikohabad situas sur ebenaĵo sur averaĝa alteco de 163 m. super la marnivelo. Malgranda rivero fluas inter la urbego kaj ties stacidomo. Distrikta sidejo Firozabad troviĝas 20, Mainpuri 46, Etah 51, Agra 54, Etavah 57, Bhind 62, Hathras 65, Dholpur 82, Kanpur 181, tutlanda ĉefurbo Delhio 216 (voje 273), subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 236, Mumbajo 1080, Kolkata 1109 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiLa malnova nomo de Shikohabad unue estis Kriŝnapur (memore al batalo en tiu urbo), poste Mohammad Mah.
Ekonomio
redaktiŜikohabad estas fama pro vitroindustrio.
Religioj
redaktiEn Ŝikohabad la plej ofta religio estas la hinduismo (67%) kaj islamo (32%), iomete ĝajnismo (1%).
Lingvoj
redaktiLa oficiala lingvo estas la hindia.
Eduko
redaktiEn Ŝikohabad la plej altnivela instruado okazas en altlernejoj.
Trafiko
redaktiStacidomo de Ŝikohabad havas rektajn fervojajn kontaktojn kun Firozabad, Mainpuri kaj Etavah. La urbego voje ligiĝas al Firozabad, Mainpuri kaj Etah, krome flankovojo kuras al sudo. La plej proksima civila flughaveno estas ĉe Agra.
Klimato
redaktiEn Ŝikohabad la temperaturo averaĝe varias inter 19-32 °C. Jare pluvas ĉirkaŭ 700 mm averaĝe, pli ofte pluvas pro la musono inter junio-septembro.
Vidindaĵoj
redakti- pluraj preĝejoj
- proksime fama hindua pilgrima centro dediĉita al Ŝivao
Fontoj
redakti- WikiTrans