Alĥemiaj simboloj
Alĥemiaj simboloj, originale koncipitaj kiel parto de alĥemio, estis uzitaj por aludi kelkajn elementojn kaj ĥemiajn komponaĵojn ĝis la 18-a jarcento. Kvankam uzado de la simboloj estis modulita depende de la alĥemiisto, ĉi tiu paĝo mencias la plej laŭnorme ĝeneralajn kaj kutimajn.
Rimarkinde estas, ke ĉi tiuj elementoj, laŭ la alĥemia kaj hermetika tradicio, estis uzitaj por koncerni ne la malpurajn mondajn elementojn, sed kiel kvazaŭ-filozofa ĵargono kiu aludis superrealajn nociojn kaj konceptojn de homa kaj natura metafiziko kaj superkonsciajn estaĵojn kaj procezojn.
La tri bazoj
redaktiLaŭ Paracelso (1493–1541), la tri bazoj aŭ tria prima – disde kiuj materiaj substancoj estas komponitaj – estas:[1][2]
La kvar bazaj elementoj
redaktiOkcidenta alĥemio uzadas hermetikajn elementojn. La simboloj uzitaj por ĉi tiuj estas:[1]
La sep planedaj elementoj
redaktiSep metaloj estas asociiĝitaj al la sep klasikaj planedoj, kaj sep diaĵoj, ĉiuj ene de tre grava alĥemia simbolismo. Malgraŭ tio ke la metaloj laŭkutime havas propran simbolon, la simbolo de la planedo mem estis plej ofte uzita, kaj la simbola kaj mitologia sepopo estas pli signifaj rilate al la okcidenta astrologio. La planeda simbolismo estas limigita al la sep vagantaj planedoj videblaj al la homa okulo, do la ekster-saturnaj planedoj - Urano kaj Neptuno - ne estas uzataj.
La mondanaj elementoj
redaktiAlĥemiaj komponaĵoj
redakti- Salamonio (Ammonium chloride) 🜹 *
- Aqua fortis (Nitrata acido) 🜅 A.F.
- Aqua regia (Reĝakvo) 🜆 A.R.
- Vinspirito (ankaŭ aqua vitae) 🜈 S.V.
- Amalgamo (Miksaĵo de hidrargo kaj metaloj) 🝛
- Cinabro 🜓
- Vitriolo 🜖
La dek du alĥemiaj procezoj
redakti- Forbruligo (Ŝafo ) ♈
- Glaciigo (Taŭro ) ♉
- Fiksigo (Ĝemeloj ) ♊
- Dissolvado (Kankro ) ♋
- Digestado (Leono ) ♌
- Distilado (Virgulino ) ♍
- Sublimado (Pesilo ) ♎
- Duonigo (Skorpio ) ♏
- Vaksizo (Sagitario ) ♐
- Fermentado aŭ putriĝo (Kaprikorno ) ♑
- Multobligo (Amforo ) ♒
- Projekcio (Fiŝoj ) ♓
Mezurunuoj
redaktiPluraj simboloj indikas mezurunuojn de tempo, volumeno, aŭ pezo.