Aleksandro Waldenberg

Aleksandro WALDENBERG estis la plej unua esperantisto en la tuta mondo, laŭ atesto de Zamenhof („Universo“, 1910/11, II. volumo). Je la 5-a de decembro 1878 kiel gimnazia kolego de Zamenhof li ĉeestis la feston de naskiĝo de „Lingwe Uniwersala“ (planlingva projekto, el kiu elkreskis Esperanto), do li estas la unua „pra-esperantisto“.

Aleksandro Waldenberg
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Li estis polo kaj doktoro.

Li loĝis ĉe str. Grzyboswka N: 15, Varsovio.

Homaranismo

redakti

Li estis sekretario de la Unua Grupo Homarano[1].

  1. Ruslanda Esperantisto. El la mondo homarana (hilelista). Nro 04, p.76. apri. 1906