Bachant
Bachant estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 2 418 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2005.
Bachant | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Komunumo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Hauts-de-France | ||||
Departemento | Nord | ||||
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||||
Kantono | Berlaimont | ||||
| |||||
INSEE kodo | 59041 [+] | ||||
Poŝtkodo | 59138 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 59041 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 2 258 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 241 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 13′ N, 3° 52′ O (mapo)50.2147222222223.8644444444444Koordinatoj: 50° 13′ N, 3° 52′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 127 m - 169 m | ||||
Areo | 9,37 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Bachant [+] | |||||
Ĝi estas trafluata de la rivero Sambre.
Geografio
redaktiBachant estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Aulnoye-Aymeries, kiu estas mezgrava fervojcentro de tiu regiono. La areo de Aulnoye-Aymeries situas sude de Maubeuge kaj oriente de la arbaro Mormal, en la suda parto de la natura baseno de la rivero Sambre.
La vilaĝo Bachant troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas kerne de natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Bachant etendiĝas sur 9,37 km².
Vidindaĵoj
redaktiLa bordoj de la rivero Sambre estas taŭga loko por agrablaj promenadoj. En la komunumo cetere videblas kolonkapeloj kaj preĝlokoj tipaj de la regioneto Avesnois.
Transporto
redaktiEn Bachant situas grava SNCF-centro rilate al la laŭspecigo de ŝutvaroj.
Administrado
redaktiBachant apartenas al la kantono de Berlaimont, kies ĉefurbo estas Berlaimont. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- france Neoficiala retejo de Bachant Arkivigite je 2008-11-12 per la retarkivo Wayback Machine