Blankagorĝa pipilo
La Blankagorĝa pipilo (Pipilo albicollis) estas specio de birdoj de la familio de Emberizedoj kaj amerika genro de Pipiloj, kiu enhavas pliajn 7 aŭ 8 speciojn.
Blankagorĝa pipilo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blankagorĝa pipilo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pipilo albicollis (Sclater, 1858) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝi estas endemia de Meksiko. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj sekaj altaltitudaj arbustaroj. Ĝi loĝas en altaj teroj de seka klimato apartenantaj al la Miksteka Montaro (subŝtatoj de Oaxaca kaj Puebla), ĝis la Centraj Valoj de Oaxaca. Eblas trovi ĝin ankaŭ foje en la subŝtato de Guerrero.
Ĝi estas ĉirkaŭ 19 cm longa. La plumaro estas malhelbruna kaj kiel karaktera distingilo ĝi havas specifan gorĝobildon: nome blanka makulo iom bordita sube je nigro, kaj supre per pli larĝa helbruna strizono kiu etendas iomete ambauflanke kiel preskaŭ kolumo. La blanka marko nomigas la specion laŭ la komuna nomo kaj ankaŭ la latina scienca nomo kie albicollis estas kunmetaĵo de du radikoj signife respektive “blanka” kaj “kolo”. Ne estas rimarkinda diferenco inter krono kaj resto de la kapo. Krome ĝi estas simila al la Kanjona pipilo (Pipilo fuscus), kaj foje ĝi estis katalogita kiel parto de tiu specio.
Ĝi kutime manĝas inter la surgrunda foliaro kaj kreskaĵaro kaj inter arbustoj.
Referencoj
redakti- BirdLife International 2004. Pipilo albicollis[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.
- Roger Tory Peterson kaj Edward L. Chalif. 2008. Aves de México. Guía de campo. Editorial Diana, México. ISBN 978-968-13-3207-5
- Sada, A.M.; Phillips, R., kaj Ramos, M.A. 1984. Nombres en castellano para las aves mexicanas. Publicación de Divulgación No. 17. Instituto Nacional de Investigaciones sobre Recursos Bióticos. México. Citita en Peterson kaj Chalif (2008).
- [http://www.iucnredlist.org/details/149737/0[rompita ligilo] Pipilo albicollis Ruĝa Listo de IUCN, konsultita la 11-a de septembro de 2009, IUCN, en angla.