Carmelo GÓMEZ Celada (Sahagún, Leono, 2a de januaro 1962) estas hispana aktoro.

Carmelo Gómez
Persona informo
Carmelo Gómez Celada
Naskiĝo 2-an de januaro 1962 (1962-01-02) (62-jaraĝa)
en Sahagún
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Esperanza De la Vega (en) Traduki (1992–1998) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1986– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

Li ekkarieris en Salamanko kaj Madrido. Li faris malgrandajn aperojn en kinaj filmoj sukcesaj komerce kiel ĉe El viaje a ninguna parte (Fernando Fernán Gómez, 1986) kaj Bajarse al moro (Fernando Colomo, 1988). En 1992 li asociiĝis kun Julio Médem, kiu faris lin stelulo de serio de filmoj: Vacas, La ardilla roja kaj Tierra. Du jarojn poste li aperis en Canción de cuna (José Luis Garci), Días contados (Imanol Uribe) kaj El detective y la muerte (Gonzalo Suárez) per kiuj li famiĝis kaj ricevis diversajn premiojn. En la sama jaro li partoprenis en la televidserio La Regenta, adaptaĵo de la samnoma romano de Leopoldo Alas "Clarín", reĝisorita de Fernando Méndez-Leite kaj kunstelulita kun Aitana Sánchez-Gijón.

En 1996 li faris du filmojn kun aktorino Emma Suárez reĝisorite de Pilar Miró. En la unua, El perro del hortelano, laŭ samnoma komedio de Lope de Vega, li frontis la malfacilecon ludi deklamante versojn. En la dua, Tu nombre envenena mis sueños, bazita sur romano de Joaquín Leguina, li ludis la rolon de policano kiu rememorigas sian pasintecon post ln Hispana Enlanda Milito. Pro ambaŭ verkoj li ricevis diversajn premiojn.

En 1999 Manuel Gómez Pereira alvokis lin kiel protagonisto kun Victoria Abril kaj Javier Bardem de Entre las piernas, trilero pri roluloj seksomaniuloj. En 2000 Carmelo kandidatis la trian fojon al Goja-premio per El portero (la golulo), en kiu li luids la rolon de eksgolulo de Real Madrid kiu vivtenas sin vagade defianta lokanojn fari al li golulon per penalo.

En 2005 stelulis en trilero La noche de los girasoles, kun Mariano Alameda kaj Celso Bugallo. En tiu li ludas la rolon de speleologo kiu murdas viron supozeble kulpa de klopodo por perforto de sia fianĉino. Fine de 2006 okazis kina reenkonto kun Gonzalo Suárez en la filmo Oviedo Express, variaĵo de La Regenta, stelulita de Aitana Sánchez-Gijón, Maribel Verdú kaj Silvia Marty.

En 2012, ankoraŭ laboranta en teatro, li premieris trileron pri la Blua Divizio: Silencio en la nieve, reĝisorita de Gerardo Herrero, en kiu li ludis kun Juan Diego Botto, inter aliaj. Ĝi estis filmita en 2011, sed premieris post unu jaro.

Kelkaj filmoj

redakti

Televido

redakti
  • Celia (José Luis Borau, 1993)
  • La Regenta (Fernando Méndez Leite, 1995)
  • Vuelo IL 8714 (Norberto López Amado, 2010)
  • Bulle. (2020)

Teatro

redakti
  • La malquerida (Miguel Narros, 1988)
  • El sueño de una noche de verano (Miguel Narros, 1990)
  • El caballero de Olmedo (Miguel Narros, 1991)
  • Lope de Aguirre, traidor (José Luis Gómez, 1992)
  • A puerta cerrada (Miguel Narros, 1993)
  • La gata sobre el tejado de zinc (Mario Gas, 1995-1996)
  • Testamento, como voz en off (Gerardo Vera, 1996)
  • Ópera: Oedipus Rex, como narrador (Frederic Amat, 2002)
  • La cena (Josep Maria Flotats, 2004-2005)
  • Días de vino y rosas (Tamzin Townsend, 2009)
  • Elling (Andrés Lima, 2011-2012)
  • El alcalde de Zalamea (Helena Pimenta, 2015-2016)
  • Todas las noches de un día (Luis Luque, 2018-nun)
  • Las guerras de nuestros antepasados (2022)

Eksteraj ligiloj

redakti

Referencoj

redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Carmelo Gómez en la hispana Vikipedio.