Cino da Pistoia [ĈIno dapisTOja] (1270 - 1336/37) estis Itala juristo kaj poeto.

Cino da Pistoia
Persona informo
Cino da Pistoia
Naskonomo Guittoncino di Francesco dei Sigisbuldi
Naskiĝo 1-an de januaro 1270 (1270-01-01)
en Pistojo
Morto 1-an de januaro 1336 (1336-01-01) (66-jaraĝa)
en Pistojo
Tombo Pistoia Cathedral (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj latinaitala vd
Alma mater Universitato de Bolonjo Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Q99898718 vd
Infanoj 5
Profesio
Okupo poeto-juristo
universitata instruisto
juristo
poeto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Pistoia, Toskanio. Lia kompleta nomo estis Guittoncino dei Sinibaldi aŭ, latinigita kiel Cinus de Sighibuldis, lia patro estis nobelulo el la familio Sinibaldi. Li ricevis doktoriĝon el la Universitato de Bolonjo, kie li studis ĉe Dinus de Rossonis, kaj instruis juron ĉe la universitatoj de Siena, Florenco, Perugia, kaj Napolo. En 1334, li estis elektita gonfaloniere (skabeno de Pistoia), sed li ne enposteniĝis.

La plej grava jura verko de Cino estis Lectura in codicem (1312–1314), nome komentario pri la Justiniana Kodo kiu miksis puran Romian juron kun tiutempajn statutojn kaj kutimarojn kaj kanonikan juron, tiele komencante la italan komunan juron. Li verkis ĉirkaŭ 200 lirikajn poemojn elstarajn pro la pureco de la lingvaĵo kaj la harmonio de ritmoj, plej el ili dediĉitaj al virino nome Selvaggia. Dante, lia amiko, en De vulgari eloquentia, laŭdis lian poezion. Cino estis ankaŭ proksima al sia kolego studento Giovanni d'Andrea kaj estis literatura amiko de Petrarko.

Li estas la rakontisto de la drama monologo de Ezra Pound nome "Cino."[1]

Du liaj studentoj estis Bartolus (en Perugia) kaj Francesco Petrarca (en Bolonjo).

Referencoj

redakti
  1. Humphrey Carpenter, A Serious Character: The Life of Ezra Pound (Houghton Mifflin, 1988: ISBN 0-395-41678-7), p. 74.

Literaturo

redakti
  • Weimar, Peter. (2001) “Cino da Pistoia”, Michael Stolleis (ed.): Juristen: ein biographisches Lexikon; von der Antike bis zum 20. Jahrhundert, 2‑a eldono (germane), München: Beck, p. 133. ISBN 3-406-45957-9.

Eksteraj ligiloj

redakti