Gonda (urbo)
Gonda, hindie गोण्डा, estas urbego en norda Barato, en subŝtato Utar-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kies sidejo ĝi estas. La loknomo estis sanskrita vorto "Gonarda" kun la signifo: bovina voĉo.
Gonda | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 271001 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 27° 8′ N, 81° 56′ O (mapo)27.13333333333381.933333333333Koordinatoj: 27° 8′ N, 81° 56′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 120 m [+] | ||
Areo | 24,62 km² (2 462 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Demografio
redaktiEn 2011 Gonda havis 114 046 (kun la aglomeraĵo 138 929) da loĝantoj kun legopovo 80%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo.
Geografio
redaktiGonda situas sur ebenaĵo sur averaĝa alteco de 120 m. super la marnivelo. Fajzabad (Barato) troviĝas 41, Ajodjo 43, Bahrajĉ 63, Barabanki 81, Basti 85, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 106 (voje 120), Rajbareli 122, Kanpur 183, Agra 390, tutlanda ĉefurbo Delhio 497, Kolkata 820, Mumbajo 1302 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiLa teritorio kovrita per la nuna distrikto estis parto de la antikva Anga. Nuntempe praaj antikvaĵoj estis trovitaj en la regiono. Post la mogola erao la britoj dominis inter 1856 kaj 1947.
Ekonomio
redaktiEn Gonda oni prilaboras sukerojn, krome oni produktas telefonaĵojn.
Lingvoj
redaktiEn Gonda la oficialaj lingvoj estas la hindia, urdua kaj en:Awadhi language.
Religioj
redaktiLa ĉefa religio en Gonda estas hinduismo (60,5%), poste islamo (38%), krome ĝainismo kaj aliaj.
Trafiko
redaktiGonda estas konektita rekte fervoje al Gorakhpur, Bahrajĉ, Basti kaj Laknaŭo. 4 vojoj kuras al tiu ĉi urbego. La plej proksima flughaveno funkcias Fajzabad.
Klimato
redaktiGonda situas en subtropika klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (Cwa). La temperaturo varias inter 18-32 °C. En la plena jaro pluvas averaĝe 1229 mm, plej ofte pro la sudokcidenta musono inter junio-septembro.
Vidindaĵoj
redakti- pluraj preĝejoj, precipe hinduaj temploj
Fontoj
redakti- WikiTrans