István Feuer
István Feuer [iŝtvAn], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Feuer István estis hungara kemiisto, altlerneja instruisto. Lia unua edzino estis hu:Tóth Rózsa.
István Feuer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de januaro 1928 en Szentes |
Morto | 12-an de septembro 2017 (89-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1950) |
Familio | |
Edz(in)o | Rózsa Feuer-Tóth (en) |
Okupo | |
Okupo | kemia inĝeniero |
István Feuer[1] naskiĝis la 9-an de januaro 1928 en Szentes, li mortis la 12-an de septembro 2017 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiIstván Feuer maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1946, post kvar jaroj li akiris kemian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös. En 1950 li eklaboris en uzino pri farboj, kie li specialiĝis pri farboj kaj paŝo post paŝo li ricevis pli altajn postenojn. Baldaŭ li laboris en aliaj uzinoj, laboratorio, instituto kaj trusto. Li instruis 3 jarojn en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto. Li edziĝis dufoje, la unua edzino naskis filon.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Üzemi vegyészek zsebkönyve (kunaŭtoro, 1962)
- Falfestékek, homlokzatfestékek (kunaŭtoro, 1978)
- Falfestékek - homlokzatfesték (kunaŭtoro, 1978, 1987)
- Nyílászárók festése (1984)
- Műemlékvédelem festéssel (1996)
- A csodálatos Firenze. Firenze történelme és műemlékei. (2015, 2017)
Fontoj
redakti- Hungara Vikipedio
Referencoj
redakti- ↑ https://hu.linkedin.com/in/feuer-istv%C3%A1n-424b0739 datenoj angle