Joachim Schulze

germana ĵurnalisto

Joachim SCHULZE (1939 - 10-a de januaro 2000 en Lepsiko) estis germana ĵurnalisto kaj grafikisto.

Joachim Schulze
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1939 (1939-01-01)
Morto 10-an de januaro 2000 (2000-01-10) (61-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
fotisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Li estis aktiva membro de la Centra Estraro de GDREA (1985–1990) kaj dum pli ol jardeko de la organizaĵo en Lepsiko, kie li kunorganizis multajn el la famiĝintaj Internaciaj Foiraj Esperantistaj Renkontiĝoj (IFER). Li redaktis la revueton Saksa Kuriero (1984–90) kaj aperigis novelaron Hunda vivo (1987).

En 1984 li proponis al la Centra Estraro unuecan grafikan prezenton de esperantaĵoj de GDREA. Sekve li produktis grafikaĵojn tiurilatajn

Okaze de la jubileo 100 jarojn Esperanto en 1987 li eldonis serion da gratulkartoj.[1]

Schulze kreis la emblemon de la 84- Universala Kongreso de Esperanto kun la Brandenburga Pordego kaj la emblemon de la 33-a Internacia Infana Kongreseto kun la figuro Villi Abelo.[2]

Verkoj

redakti
  • Poresperanta varbado kaj la vero. In: der esperantist 5/1985, S. 109.
  • Hunda vivo kaj aliaj satiroj. Urba estraro Leipzig de GDREA en Kulturligo de GDR (eld.), Leipzig 1987.

Honorigoj

redakti

Honorinsigno de GDREA 1987

Referencoj

redakti
  1. Rolf Beau (Red.): Esperanto in Leipzig und Umgebung 1945–1991, Heft 1 Chronologie der Zeitabschnitte. Deutscher Esperanto-Bund, Landesverband Sachsen (Hrsg.), Grafische Gestaltung: Joachim Schulze. Althen 1999, S. 191.
  2. Sabine Trenner: La aventuroj de Villi Abelo. speciala eldono de GEJ-Gazeto okaze de la 33-a Internacia Esperanto-Infankongreseto. Berlin 1999.