Kenjo en la Somera Olimpiko 2024
nacia teamo de atletoj en la Somera Olimpiko 2024 en Parizo
La sportista teamo de Kenjo konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 16-a partopreno en Someraj Olimpikoj.
Kenjo en la Olimpikoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||
Somera Olimpiko 2024 en Parizo | ||||||||||
72 sportistoj en 6 disciplinoj (fakoj) | ||||||||||
Flagoportanto | Ferdinand Omanyala kaj Triza Atuka (inaŭguro kaj fermo) | |||||||||
Medaloj Rango: #17 |
oro 4 |
arĝento 2 |
bronzo 5 |
sumo 11 |
||||||
Olimpika historio (detaloj) | ||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||
1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976-1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024 | ||||||||||
Vintraj Olimpikoj | ||||||||||
1998 · 2002 · 2006 · 2010-2014 · 2018 · 2022 |
Konkuris sume 72 kanjaj atletoj en 6 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio kaj ankaŭ en la solena fermo estas la sprintisto Ferdinand Omanyala kaj volejbalistino Triza Atuka.[1]
La teamo sume atingis 11 medalojn, 4 orajn, 2 arĝentajn kaj 5 bronzajn, kaj sekve ricevis la 17-an rangon.