Krimeo estas nia
Krimeo estas nia estas la titolo de libro kiun verkis la finndevena sveda ĵurnalisto Kalle Kniivilä. La Esperanta versio de la libro aperis en 2015 ĉe Mondial. En la sama jaro la libro estis publikigita en la sveda kaj finna.
Krimeo estas nia | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Kalle Kniivilä | |
Eldonjaro | 2015 | |
Urbo | Novjorko | |
Eldoninto | Mondial | |
Paĝoj | 152 | |
ISBN | 9781595692948 | |
Kalle Kniivilä vojaĝis al Krimeo kaj poste al Kievo por renkontiĝi kun lokanoj kaj esplori iliajn poziciojn rilate okazaĵojn kaj sekvojn de la politika krizo en Krimeo. En la libro li citas kaj komentas la kolektitajn intervjuojn, inkluzive tiujn kun esperantistoj.
Enhavo
redaktiLa ĉapitroj de la libro estas la jenaj:
- Sopiro al Sovetio
- Invado el nenie
- Sur aneksita tero
- Ruslingva kranio
- Perfidulo ĉiam restos perfidulo
- Verŝajne Stalino tamen pravis
- La urbo de la rusa honoro
- La historio nin absolvos
- La malpermesitaj vortoj
- La elpelitoj
- Imperiaj revoj
Bibliografiaj indikoj
redaktiKniivilä, K.: Krimeo estas nia. Mondial, Novjorko, 2015, 152 paĝoj, ISBN 9781595692948
Reagoj en amaskomunikiloj
redaktiLa titolo de la libro estis uzita kiel titolo de la artikolo en la rusa ĵurnalo Novaja Gazeta, dediĉita al la rusia esperanto-komunumo.[1]
Eksteraj ligiloj
redaktiPrezento fare de la aŭtoro
redakti- Kalle Kniivilä (2015-04-25) Крым наш (esperante). Kalle Kniivilä. Arkivita el la originalo je 2018-12-22. Alirita 2018-12-22.
Intervjuoj de la aŭtoro
redakti- Татьяна Ярмощук (2015-04-24) Многие в Крыму страдают от имперского синдрома – шведский журналист (ruse). Radio Libera Eŭropo/Radio Libero. Arkivita el la originalo je 2018-12-22. Alirita 2018-12-22.
- Новая книга «Крым наш – возвращение империи» – финского журналиста удивила ностальгия крымчан по СССР (ruse). Kansan Uutiset (2015-03-16). Arkivita el la originalo je 2018-12-22. Alirita 2018-12-22.
- В Крыму рады воссоединению с Россией, убедился шведский журналист (ruse). RIA Novosti (2015-03-18). Arkivita el la originalo je 2018-12-22. Alirita 2018-12-22.
Recenzoj
redakti- Stanislavo Belov (2015-11-01) Krimeo estas nia: reveno de la ĵurnalisto (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2018-12-22. Alirita 2018-12-22.
- Marcos Cramer (2015-07-11) De Putin al Krimeo – du legindaj ĵurnalismaj libroj (esperante). Libera Folio. Arkivita el la originalo je 2018-12-22. Alirita 2018-12-22.
- Andreas J. Penk (2015-08-19) Kelkaj Rimarkoj pri la Libro »Krimeo Estas Nia« de la Ĵurnalisto Kalle KNIIVILÄ (esperante). Arkivita el la originalo je 2018-12-22. Alirita 2018-12-22.
- Carsten Palmaer (2015-03-18) De drömmer om Sovjet (svede). Aftonbladet. Arkivita el la originalo je 2018-12-22. Alirita 2018-12-22.
Referencoj
redakti- ↑ Наталия Зотова (2015-07-25) Krimeo estas nia (ruse). Novaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2018-12-22. Alirita 2018-12-22.