Ludwig Emil Meier

germana esperantisto, ekskapitano kaj verkisto

Ludwig Emil MEIER [majer] (naskiĝis la 16-an de februaro 1847 en Munkeno, mortis en 1919 en Munkeno) estis germana esperantisto, ekskapitano kaj verkisto.

Ludwig Emil Meier
Persona informo
Naskiĝo 16-an de februaro 1847 (1847-02-16)
en Munkeno
Morto 1-an de januaro 1919 (1919-01-01) (71-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germana Regno
Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Meier partoprenis en la Prusia-Aŭstria milito en 1866 kaj estis vundita.

Li estis jam almenaŭ depost 1883 volapükisto, sed fariĝis vere grava germana aktivisto por Esperanto, ne nur en Munkeno. Jam en 1889 li konatiĝis kun Esperanto. La „nestoro“ de la germanlingva Esperanto-movado fondis en 1891 la „Societon Esperantistan“ en Munkeno. Jam de februaro 1891 li kunlaboris per artikoloj en la tiuepoke sola esperanta periodaĵo La Esperantisto, kaj zorgis, ke tiu gazeto troviĝis en kelkaj publikaj legadĉambroj de Munkeno. Li ankaŭ varbe parolis ĉiam denove. En la Marta numero de La Esperantisto tiam krome aperis varbanonco por La Lingvo Internacia Esperanto.

Antaŭe ankoraŭ dum marto Meier varbparolis tiom sukcese publike en la komercista societo Merkur en Munkeno, ke oni decidis baldaŭ komenci instruan Esperanto-kurson en tiu ĉi societo, kaj fakte aperis poste en Lokal-Anzeiger der Münchener Neuesten Nachrichten No. 189 anonco pri senpaga instruado de Esperanto en la societo Merkur. Varbado laŭŝajne ankaŭ estis iom sukcesa.

Poste translokiĝinte al Nürnberg, li tie daŭrigis sian agadon. En 1903 li intencis fondi tutlandan asocion GES, sed je lia alvoko adresita al 100 konataj de li esperantistoj alvenis nur 10 aliĝoj. En 1904 li revenis al Munkeno. En la ĵurnaloj Münchener Neuesten Nachrichten, Allgemeine Zeitung kaj en Neues Münchener Tageblatt aperis artikoloj pri Esperanto skribitaj de L. E. Meier. En 1905 li estis nomumita de Zamenhof membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) Lingva Komitato (LK).[1]

Meier fariĝis idisto en 1908, sed du jarojn poste revenis al Esperanto.

Verkoj

redakti

Meier verkis lernolibron por germanlingvanoj (unua eldono 1891, dua eldono 1903) Li kunlaboris al La Esperantisto, Revuo Internacia kaj Danubo; en 1904 li redaktis la gazeton Münchena Esperantisto.

Originale

redakti
  • Esperantistan Kantaron (unua eldono 1907, dua eldono 1913);

Tradukoj

redakti
 

Recenzoj

redakti

Pri Kvin Noveloj

 
 Ekzistas libroj en Esperanto, kiuj kaŭzus al mi malesperon, se ne estus antaŭe mia plezuro esti leginta bonajn verkojn en tiu lingvo. Jen unu tia. Ĝia stilo estas peza, kaj eraroj ne mankas. Foje oni renkontas frazon, kiu ŝajne havas nenian sencon: ekz. (p. 147), “ De la kirmeso de Brigittenaŭ de unu jaro ĝis longe atendita.” Sur p. 30 mi rimarkas eraran uzon de la akuzativo post nomi : “tiu avideco, kiun oni nomas scivolecon.” Ne estas eble gratuli la tradukinton pri la elekto kaj kunmeto de vortoj ; ekz., p. 61, “ tiuj ŝatis sin feliĉaj '; p. 15 “ paseblajn sortojn de l' homaro ” ; p. 32, “ altajn murojn....kiuj dislimigis....de la bluaĵo de la malproksima montaro”; “La individuoj ĵus estas ĉe...” anstataŭ “estas ĝuste ĉe...”; en vorto kiel “ ataki” ŝajnas al mi, ke la ideo de al estas jam enkomprenata, tamen mi trovas "' alatakis ” sur p. 132. Fine, la uzado tre ofta de “ intermita,” aparta kaj kunmetita, estas iom stranga : ekz., p. 74, “ Mi ne estu intermitigota.” Komparu ĉi tion kun Neniu min interrompu.—Unuvorte, al la libro mankas gusto. Ŝajnas al mi, ke la eldonisto aŭ redaktoro estas kulpa kontraŭ la Esperanta publiko eldoni tian nebonan verkon. La publiko havas sian rimedon. 
— NOREMAC. La Brita Esperantisto - Numero 110, Februaro (1914)
 
 Rilate la recenzon pri ĉi tiu libro, unu leginto afable sendis al ni atentigon, ke kvankam ankaŭ li plejparte konsentas kun la opinio de la recenzisto pri la libro, tamen unu el la eraroj cititaj estas preseraro. “Sendube,” li diras, “la frazo (p. 147), "De la Kirmeso de Brigittenaŭ de unu jaro ĝis longe atendita" havas nenian sencon; sed nek sencon havas “burĝo kaj soldato tagojn”; k.t.p-—Mi unue legante tiun paĝon, preskaŭ svenis pro kapturno; sed baldaŭ mi trovis, ke la linioj estas presitaj for de la prava ordo. De la fino de la 12a linio oni devas daŭrigi la legadon je la komenco de la 19a, kaj poste legi la liniojn laŭ la jena ordo :—18a, 13a, 14a, 21a, 15a, 16a, 17a, 20a. Tiam turnu la paĝon kaj ĉio daŭras ĝuste. Ne estas juste, kulpigi la tradukinton pri tio, kio nur estas stranga preseraro.” 
— La Brita Esperantisto - Numero 112, Aprilo (1914)

Rete legeblaj verkoj

redakti

Referencoj

redakti
  1. Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 22.
  2. Volumo 4 de la serio 10-spesdeka biblioteko Esperantista.
  3. Vol. 5-6 de Internacia mondliteraturo. Centra Eldonejo por Esperanto kaj Stenografio, Magdeburg, Germanujo).