Mikekarácsonyfa [mikekarAĉonjfa] estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Lenti. Meze de la loknomo situanta Karácsony signifas: Kristnasko.

Bazaj informoj

redakti

Mikekarácsonyfa situas en Montetaro Zala en valo de rojo, laŭ flankovojoj. Lenti troviĝas 17, Zalaegerszeg 28, Pacsa 30 km-ojn.

Historio

redakti

La unua skriba mencio devenis pri Mikefa el 1381 laŭ tiama hungara ortografio "Mikefalua", pri Karácsonyfalva en 1549 en formo "Karachonfalwa". En 1941 ili unuiĝis. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, migra poŝto. La municipa administracio en Barlahida funkcias.

Vidindaĵoj

redakti