Moradabad
Moradabad (hinde: मुरादाबाद, urdue: مراداباد) estas metropolo kaj universitata urbo en Barato, en subŝtato Utar-Pradeŝo. En la loknomo "abad" signifas: urbo.
Moradabad | |
hindie: मुरादाबाद, urdue: مراداباد | |
Metropolo kaj universitata urbo | |
Moskeo de Moradabad
| |
Oficiala nomo: Moradabad | |
Lando | Barato |
---|---|
Subŝtato | Utar-Pradeŝo |
Situo | Moradabad |
- alteco | 286 m s. m. |
- koordinatoj | 28° 50′ 00″ N 78° 47′ 00″ O / 28.83333 °N, 78.78333 °O (mapo) |
Loĝantaro | 806 714 (2009) |
Horzono | UTC + 5:30 |
Poŝtkodo | 244 001 |
Telefona antaŭkodo | 591 |
Situo enkadre de Barato
| |
Vikimedia Komunejo: Moradabad | |
Portalo pri Barato |
En la urbo vivas 887 871 loĝantoj sur areo de 349 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 544 loĝantoj/km².
Geografio
redaktiMoradabad etendiĝas en norda parto de la lando laŭ rivero enfluanta Gangon. Rampur (Utar-Pradeŝo) troviĝas 25, Amroha 29, Sambal 35, Ĉandausi 42, Rudrapur (Utarakando) 64, Barejli 83, Haldvani 85, Mirat 105, tutlanda ĉefurbo Delhio 152, Agra 199, Kanpur 299, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 308, Kolkata 1187, Mumbajo 1252 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiEn 1600 princo Murad establis Moradabad-on, tial komence Murad, nuntempe Morad aperis en la loknomo. Laŭ alia informo la urbo fondiĝis en 1625, kiel Chaupla. Tiam oni konstruis fortikaĵon. La britoj havis la urbon inter 1801-1947.
Ekonomio
redaktiMoradabad famas pri prilaborado de latuno, kiun oni eksportas al multe da landoj. Ankaŭ prilaborado de kotono gravas. Oni kultivas en la ĉirkaŭaĵo tritikojn, rizojn, sukerkanojn.
Trafiko
redaktiAl Moradabad kuras po 5 fervojaj linioj kaj vojoj.
Vidindaĵoj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans