Mugalsarai
Mugalsarai, hindie मुग़लसराय, malofte Mugal Sarai, oficiale Pandit Deen Dayal Upadhyaya Nagar estas urbego kaj municipo en norda Barato, en orienta parto de subŝtato Utar-Pradeŝo, en distrikto de Ĉandaŭli. La loknomo signifas: "mogola taverno".
Mugalsarai | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 232101 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 25° 18′ N, 83° 7′ O (mapo)25.383.12Koordinatoj: 25° 18′ N, 83° 7′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 65 m [+] | ||
Areo | 16,55 km² (1 655 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Demografio
redaktiMugalsarai havis populacion de 109 650 en 2011 kun legopovo 70%.
Geografio
redaktiMugalsarai situas sur ebenaĵo 65 metrojn super la marnivelo laŭ rivero Gango. En la kontraŭa riverbordo Varanasio etendiĝas, kiu troviĝas 12, distrikta sidejo Ĉandaŭli 14, Ghazipur 56, Mirzapur 59, Sasaram 97, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 278, Kolkato 613, ĉefurbo Delhio 693, Mumbajo 1271 kilometrojn (aere) [1].
Historio kaj ekonomio
redaktiEn Mugalsarai oni kreis la plej grandan stacidomon pri varoj de Barato, krome la persona trafiko ankaŭ gravas. Tio donas laborlokojn, aliaj laboras en Varanasio.
Lingvoj
redaktiLa oficialaj lingvoj en Mugalsarai estas la hindia kaj urdua, sed loke parolas ofte boĝpure.
Eduko
redaktiMugalsarai havas kelkajn altlernejojn.
Trafiko
redaktiMugalsarai rekte havas fervojajn kontaktojn kaj urboj Varanasio, Mirzapur, Ghazipur kaj Sasaram. Proksimume ankaŭ la ĉefvojoj sekvas tiujn direktojn. Ponto tra Gango al Varanasio helpas la trafikon, kie la plej proksima flughaveno funkcias.
Klimato
redaktiMugalsarai havas humidan subtropikan klimaton laŭ Klimata klasifiko de Köppen Cwa. Jare pluvas iom malpli 1000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen ofte nur dum musono inter junio-septembro. La temperaturo varias inter 19-32 °C.
Vidindaĵoj
redakti- pluraj preĝejoj
Famuloj
redaktiEn Mugalsarai naskiĝis Lal Bahadur Shastri.
Fontoj
redakti- WikiTrans