Nigravosta leporo
La Nigravosta leporo aŭ Kalifornia leporo (Lepus californicus) estas specio de mamulo de la ordo de lagomorfoj de la familio de Leporedoj.
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Nigravosta leporo
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Lepus californicus Gray, 1837 | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
![]() | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
![](http://178.128.105.246/cars-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/be/Attisnoozy_cr.jpg/240px-Attisnoozy_cr.jpg)
Aspekto
redaktiĜi estas grizeca en kapo kaj dorso kaj pli helbruna en subaj partoj kun blankecaj makuloj ĉirkaŭ la okuloj kaj la malantaŭa zono de la oreloj, kiuj estas tre disvolvigitaj, kiel ĉe plej parto de leporoj. La pintoj de la oreloj kaj de la vosto estas nigraj, de kie devenas la nomo de la specio. La korpo estas ĉirkaŭ 50 cm longa kaj la pezo estas de ĉirkaŭ 2,5 kg mezaveraĝe kaj ĝenerale 1,5 al 4.
Distribuado
redaktiĜi troviĝas en la okcidenta zono de Usono kaj Meksiko, de kio devenas unu el la du nomoj. Ties habitato estas dezertaj altebenaĵoj. Ili nutras sin el vegetaloj.
Estas 6 agnoskataj subspecioj:
- Lepus californicus californicus
- Lepus californicus deserticola
- Lepus californicus insularis
- Lepus californicus madalenae
- Lepus californicus melanotis
- Lepus californicus texianus
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Lepus californicus. Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo. Alirita 23 marzo.