Petr Zelenka
Petr Zelenka (naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1967 en Prago) - unu de la plej famaj kaj plej ofte premiitaj ĉeĥaj reĝisoroj kaj scenaristoj de la juna generacio (kune kun Jan Svěrák, Jan Hřebejk kaj Saša Gedeon).
Petr Zelenka | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de aŭgusto 1967 (56-jaraĝa) en Prago |
Lingvoj | ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥio |
Alma mater | Praga Akademio de Prezentartoj Film and TV School of the Academy of Performing Arts in Prague (en) |
Familio | |
Patro | Otto Zelenka (en) |
Patrino | Bohumila Zelenková (en) |
Edz(in)o | Klára Lidová (en) |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro dramaturgo verkisto scenaristo |
Ambaŭ gepatroj estas ligitaj kun filmo. En juneco Zelenka ludis basgitaron kaj skribis tekstojn por punka muzikgrupo V noci. En 1991 li finstudis skriptverkadon en Praga filmakademio FAMU. Lia unua filmo - Knoflíkáři Butonuloj havis internacian sukceson.
En sia karakteriza maniero li montras en siaj filmoj sian generacion. Demandata pri film-majstroj li mencias Pedro Almodóvar kaj Woody Allen. Herooj de Zelenka kutime estas pasivaj kaj malfortaj.
Filmoj kaj scenarioj
redakti- Knoflíkáři - (Butonuloj) - filmo de la jaro 1998 (Oraj Leonoj)
- Samotáři - (Soluloj) - premio de la publiko, XVI Varsovia Internacia Festivalo
- Rok ďábla - (Jaro de la diablo) - Filmfestivalo Kristala Globuso en Karlove Wary (2002)
- Příběhy obyčejného šílenství - (Renverse) - teatra verko (2005 - ankaŭ filmo), premiita per premio Alfred Radok por plej bona dramo en 2001
- Karamazovi - (Karamozovoj) - surbaze de verko de Fjodor Dostojevskij