Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

Piednoto estas noto (mallonga teksto) metita je la subo de paĝo en libroartikolo. La noto rimarkas pri, kaj/aŭ citas fontindikon por, subparton de la tuta teksto. Plej ofte, oni markas piednoton pere de superigita numero post la porcio de la teksto pri kiu la piednoto traktas: 1 por la unua en la paĝo aŭ ĉapitro, 2 por la dua, ktp. Alimaniere, oni uzus numerojn inter krampoj ([1], [2], ktp); aŭ (se la piednotoj estos malmultaj) specialajn markojn kiel la steleto (*) aŭ ponard-markon (†).