Municipo Semanín (germane Schirmdorf) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 3 km sude de urbo Česká Třebová kaj proksimume dek kvar kilometrojn de Ústí nad Orlicí. Vivas ĉi tie 624 loĝantoj (2024).

Semanín
germane Schirmdorf
municipo
Preĝejo de sankta Bartolomeo, sonorilturo, kruco kaj La plej sankta Triunuo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Semanín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Česká Třebová
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Rivero Semanínský potok
Situo Semanín
 - alteco 368 m s. m.
 - koordinatoj 49° 51′ 59″ N 16° 27′ 00″ O / 49.86639 °N, 16.45000 °O / 49.86639; 16.45000 (mapo)
Katastro 8,80 km² (880 ha) Semanín
Loĝantaro 624 (2024)
Denseco 70,91 loĝ./km²
Unua skribmencio 1347
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 560 02
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 555240
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Semanín
Retpaĝo: www.obecsemanin.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Opatov, Rybník, Janov, Třebovice, Česká Třebová kaj Strakov.

Historio

redakti

La unua mencio pri Semanín en historia dokumento estas el la jaro 1347, kiam ĝi apartenis al la episkopejo Litomyšl. La ĉeĥa nomo estas atestita de la komenco de 15-a jarcento. De la jaro 1976 ĝis 1998 Semanín estis parto de Česká Třebová.

Loĝantaro

redakti
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869866
1880875
1890870
1900864
1910882
1921802
JaroLoĝantoj
1930732
1950581
1961610
1970632
1980587
1991516
JaroLoĝantoj
2001550
2011604
2014629
2016632
2017632
2018624
JaroLoĝantoj
2019631
2020620
2021602
2022617
2023617
2024624

Memorindaĵoj

redakti

Preĝejo

redakti

Preĝejo de Sankta Bartolomeo estis konstruita en la jaro 1696, frubaroka, ununava kun ortangule finita presbiterejo, fasadoj estas glataj, nur la fronto estas membrigita per lizenoj. La navo estas platplafona, ligna baroka ĥorejo staras sur du lignaj kolonoj, la presbiterejo kaj sakristio estas volbitaj per krucaj volboj.

La ĉefaltaro estas baroka el la unua duono de 18-a jarcento, portala kun akantaj skulptaĵoj, ceteraj ekipaĵoj estas pseŭdorenesancaj el la 19-a jarcento.

 
Sonorilturo en Semanín

Sonorilturo

redakti

La sonorilturo kun kadavrejo situas apud la preĝejo. Ĝi estas origine defenda, duetaĝa, prisma, teretaĝo estas masonita, la dua etaĝo estas ligna. Sur la sonorila stablo estas skulptita numero de la jaro 1721. La sonorilo devenanta el la jaro 1609 estas 0,8 m alta kaj ĝia diametro estas 1,05 m. Sur ŝtopgarnaĵo de la turetoj estas pentritaj ornamaĵoj kaj surskriboj.

Statuaroj

redakti
  • Du statuatroj de Sankta Triunuo.
  • Du statuaroj de Krucumado.

Penta kruco

redakti

Verŝajne la plej malnova memorindaĵo en la komunumo estas penta kruco en faga arbareto super la vilaĝo.

Literaturo

redakti
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.