Sikandrabad
Sikandrabad, (hindie सिकंदराबाद) estas historia urbego kaj municipo en distrikto de Bulandŝahr, en nordokcidenta parto de subŝtato Utar-Pradeŝo, en norda parto de federacia ŝtato Barato, krome ĝi apartenas al la Nacia Ĉefurba Regiono (Barato).
Sikandrabad | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 203205 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 27′ N, 77° 42′ O (mapo)28.44952577.694152777778Koordinatoj: 28° 27′ N, 77° 42′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 201 m [+] | ||
Areo | 11,42 km² (1 142 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
Demografio
redaktiSikandrabad en 2011 havis 294 858 da loĝantoj kun legoscio 61%.
Geografio
redaktiSikandrabad situas en 201 metrojn super la marnivelo inter rivero kaj kanalo. Bulandŝahr kaj Granda Noida troviĝas po 17, Khurĝa 26, Hapur 34, ĉefurbo Delhio 51, Aligarh 72, Sambal 86, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 366, Mumbajo 1165, Kolkato 1254 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiSikandrabad estis fondita en 1498, poste ĝi estis longe sidejo de pluraj regantoj.
Lingvoj
redaktiLa oficialaj lingvoj en Sikandrabad estas la hindia kaj urdua lingvoj.
Eduko
redaktiSikandrabad atestis rimarkindan progreson en instruaj instalaĵoj en malfrua 19-a jarcento. Antaŭ tiu periodo privataj ekleziaj lernejoj disponigis bazan edukon en lingvo, aritmetiko, historio, kaj geografio. La profana lernejo estis establita en la malfrua 19-a jarcento.
Religioj
redaktiEn Sikandrabad 52% de la populacio estas hinduoj, proksimume 47% estas islamanoj.
Trafiko
redaktiSikandrabad havas preterirantan fervojan linion iomete for, krome trairan ĉefvojon kaj solan flankovojon.
Klimato
redaktiSikandrabad situas en savanoklimato, kiun la musono influas. Plejparte pluvas en la musona sezono.
Vidindaĵoj
redakti- pluraj preĝejoj
- fortikaĵo
Fontoj
redakti- WikiTrans