Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2024/Februaro

Noto: La diskuteroj ĉi tie estas ordigataj laŭ la dato kiam finiĝis la diskuto, ne laŭ tio kiam ĝi komenciĝis.


Rui Barbosa Ŝtata Lernejo

redakti
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 8 februaro 2024 0:48
Artikolo
Rui Barbosa Ŝtata Lernejo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Iu neesperantisto proponis tujforigon de la teksto de aprilo 2022, ĉar "cross-wiki spam created by a locked account.." Mi ne scias kion faris la metinto kaj ankaŭ ne jam povis sondi ĉu la aserto veras, sed mi vidis de ankoraŭ la administrantoj Kani kaj Tlustulimu kontribuis, kiuj certe ne estas "locked accounts", kaj tial kontraŭas la senzorgan tujforigon, sed transformis la tuton al normala propono pri forigo. Mi mem ankoraŭ ne havas opinion pri la ĝermo, sed ĉiukaze volas diskutigi kion fari per ĝi.
Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 00:27, 1 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
kun tri poraj voĉoj kaj unu sindeteno. ThomasPusch (diskuto) 21:55, 9 feb. 2024 (UTC)/Kani[Respondi]
{{sindetena}} Temas pri tut-ordinara lernejo: nek ĝi estas aparte antikva, nek ĝi havas grandegan historion. Legante la nunan ĝermon estas malfacile kompreni ĉu la temo menciindas. —Supernabla🪰 00:50, 1 feb. 2024 (UTC) P.S.: Post eta hezito, mi nun konvinkiĝas ke la temo ne estas menciinda. Do   mi subtenas la forigonSupernabla🪰 11:10, 1 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
  Forte por: forigo. Evidenta spamajxo. Fakto ke ankaŭ fidindaj uzantoj kontribuetis ne sxanĝas la kernon de la problemo: Aro da gantopupoj amaskreas mizerajn artikolojn en multaj vikioj. Mi ne plene komprenas kial, la lernejo ne ŝajnas esti privata. Taylor 49 (diskuto) 19:30, 2 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi kontraŭas la penson ke "tut-ordinara lernejo" ne rajtas je esperanta artikolo, ĉar tio kreus spasmajn diskutojn kio estus menciindeco kaj kio estas artikolo farita per merita esperantisto aŭ esperanta komencanto aŭ alia vikipediano. Sed mi ne emocie teniĝas je tiu ĝerma artikoleto, sen informkesto, sen foto, sen signifa enhavo. Tial mi neŭtralas pri forigo -   Sindetena: Aidas (diskuto) 14:30, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
  Komento: Nun mi legis la artikolon, kies centra informo estas la frazo [en 1972] "la Socialista Unueca Partio de Germanio (SED) pruvas la bezonon krei kaj rajtigi la Paulo VI-Paroĥan Gimnazion funkcii". Apenaŭ kredebla informo, ke la komunisma partio de GDR, pinto de la batalantoj por la Varsovia Pakto kaj por la klasbatalo, forte premas katolikan paroĥon je nomo de la konservativa papo Paŭlo la 6-a malfermi gimnazion en Brazilo !!!! Sed la donitaj referencoj tuj pruvas, ke "SED" estas la "Secretaria de Estado de Educação", la subŝtata sekretario de eduko en la ĉefurbo de la brazila subŝtato Suda Mato-Groso, tute nepolitika administra oficejo. Estas tiom fuŝa informo, ke la tuto jam estas amuza, ridinda, ploriga, ridiga !!! Sed nur pro amuzo lasi tiom miskomprenigan kaj fiaskigitan teksteton estus malfacile argumenti. Tial mi post legado de la teksteto ankaŭ aliĝas al la voĉoj   por forigo. @Tlustulimu, Kani, Super nabla, Taylor 49, kaj Aidas: Ĉu vi entute vidis, kia ŝerco kaŝiĝis en la senkulpe aspektanta artikola ĝermo??? ThomasPusch (diskuto) 18:30, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Flanke de la amuziĝo, mi subtenas la opinion de Aidas ke ankaŭ "tut-ordinara lernejo" rajtas je esperanta artikolo, se ĝi havas almenaŭ tri plenajn, lingve senerarajn frazojn, informkeston kun laŭeble foto, eksteran ligilon, se eble iun aŭ iujn referencojn, kaj plej eble havu iuspecan rilatan al la esperantlingva komunumo, ĉu tie iam estis lernanto aŭ instruisto iu esperantisto kun propra vikipedia artikolo, aŭ ĉu tie iam estis Esperanto-kurso aŭ eble amasloĝejo por renkontiĝo de iu TEJO-branĉo... ne gravas monda graveco de la krominformo, sed estu io kio pravigas iaspecan kialon por informi pri tia "tut-ordinara lernejo". ThomasPusch (diskuto) 18:39, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
  Farite Tamen mi vidas ĉefe fuŝojn kaj mankon de enciklopedieco, pli ol spamaĵon aŭ mokintencon; eble SED estas tute alia afero, kvankam en la portugallingva vikipedio klare referencas la germanan partion. Fakte temas pri SED - Secretaria de Estado de Educação de Mato Grosso.--kani (diskuto) 18:43, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi tute konsentas: ankaŭ mi ne vidas mokintencon, sed tragikan miskomprenon. @Kani: ĉu vi ankoraŭ "verdigas" la supran keston, aŭ ĉu mi faru tion? ThomasPusch (diskuto) 19:43, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi konsentas ke "kutimaj" bazlernejoj kaj mezlernejoj rajtu havi artikolon, supoze ke:
  • la lernejo jam delonge ekzistis
  • la artikolo havas sufiĉan kvaliton
  • ne temas pri spamaĵo, LTA-ulo aŭ simile
Taylor 49 (diskuto) 20:37, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Unio (unuiĝo)

redakti
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2024-02-09
Artikolo
Unio (unuiĝo) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar malbona miksaĵo de enhava paĝo kaj apartigilo, redundaĵo, jam estas apartigilo Unio
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 21:48, 2 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
kun kvar poraj voĉoj kaj neniu kontraŭa aŭ dubema. --ThomasPusch (diskuto) 21:51, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Alternative ŝovu al pli bona nomo (Politika unio), alifaru al enhava artikolo, kaj konektu al pli bona Q-umo (d:Q1140229). Taylor 49 (diskuto) 21:48, 2 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

en la nuna stato estas sensencaĵo   Por: Supernabla🪰Supernabla🪰 23:04, 4 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
  Por: forigo, ĉar vere jam ekzistas la apartigilo unio. Sed tiu ĉi vikidatuma ero estas valora, do mi proponas post forigo ŝovi la apartigilon unio al tiu ĉi ero d:Q227388 - tial ĝi konektiĝos kun ĉiuj aliaj apartigiloj pri la temo "unio". Kaj aldone bonvenas nova artikolo Politika unio kun interlingva ero d:Q1140229 - sed tio, se iu volas, povas sendepende ekesti, ĉar ĝi ne "baziĝos" je la enhavo de la nuna teksto "unio (unuiĝo)". Mi ankoraŭ kopiis la linion "Vidu ankaŭ: persona unio" de "unio (unuiĝi)" al "unio" - ĝi estis la sola valora informa sablero konservinda. Aidas (diskuto) 14:19, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
  Por: kun la aldonaj komentoj de Aidas. ThomasPusch (diskuto) 18:07, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Diskuto:Unio

redakti
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2024-02-09
Artikolo
Diskuto:Unio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
misgvida alidirektilo
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 21:48, 2 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
kun kvar poraj voĉoj kaj neniu kontraŭa aŭ dubema. --ThomasPusch (diskuto) 21:51, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
  Por: Tio ne diskutindas. Tuj forigebla. —Supernabla🪰 23:05, 4 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
  Por: forigo senhasta, post semajno, do hodiaŭ. Aidas (diskuto) 14:23, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
  Por: Bone, mi ne hastas, estas ankoraŭ 4 horoj, kaj vere nenio malbona okazos ĝis forigo. Dankon al Taylor por senca purigo! ThomasPusch (diskuto) 18:06, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

nuntempa enhavo de la kategorio "tujforigendaj artikoloj"

redakti
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 6 februaro 2024 18:31
Artikolo
nuntempa enhavo de la kategorio "tujforigendaj artikoloj" (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Mi antaŭ dek tagoj forigis ĉiun rubon en la kategorio "tujforigendaj artikoloj" krom la alidirektilojn de familia nomo en majusklaj al familia nomo en minusklaj literoj, kaj notis en la diskutpaĝo: "Mi mem ne estas granda ŝatanto de familia nomo en majusklaj literoj komence de artikolo, kiu sencas se lingvo ne sekvas la kutiman alilingvan formon unue meti la personan kaj poste la familian nomon (kiel en la hungara kaj korea lingvoj), aŭ kiam nomo konsistas ŝajne el tri personaj nomoj kaj la demando estas kiom da estas familiaj nomoj (ĉu Fabian Walter DANIEL aŭ Fabian WALTER DANIEL?) sed iom pezas uzi la majuskligojn ankaŭ en ĉiuj "normaj" nomoj, simple pro principo, sed mi respektas la decidon en nia vikipedio tiel fari, kaj kvankam estas dua demando kiom urĝe oni bezonas alidirektilojn de familia nomo en majusklaj al familia nomo en minusklaj literoj, tamen ĝenerale en kazo de dubo alidirektilo estu kaj restu: mi ne volas investi mian tempon nun permane forigi 70 alidirektilojn pro laŭ mi dubinda kialo "simple purigi la titolojn kaj pro principo forĵeti iujn alidirektilojn por simple havi iujn malpli". Principe ankaŭ pro tio ke mi havas neniun takson kiom da tiaj alidirektiloj eble ankoraŭ kaŝiĝas. Se, tiam oni faru principan sondadon en VP:FA pri ĉu laŭeble forigi ĉiujn tiajn alidirektilojn, kaj se plimulto de la opiniantoj estas por forĵeto, tiam oni serĉu alian administranton kiu plenumos la forĵetojn."

Do: Ĉar nenio pri la problemo moviĝis en la 10 tagoj, mi alvokas principan sondadon en VP:FA pri ĉu laŭeble forigi ĉiujn tiajn alidirektilojn. Mia persona opinio estas ke tiaj alidirektiloj ne ĝenas, do mi estas   Kontraŭ: forigo.

Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 18:31, 30 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
vidu tute sube ThomasPusch (diskuto) 15:11, 26 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
  •   Kontraŭ: kiel notite en la argumentado supre (kvankam post konsidero sube ŝanĝita al   Por: la 9-an de februaro!). ThomasPusch (diskuto) 18:31, 30 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
  •   Por: forigo de la alidirektiloj kaj cetera enhavo. Se oni ne forigas ilin, tiam oni riskas amaskeadon de novaj tiaspecaj alidirektiloj. Kial ulo X rajtas havi kiam ulo Y ne havas? Krom tio "plipezigo" de la familia nomo estas malbona ideo. Oni ne alparolu unu la alian per familia nomo. Taylor 49 (diskuto) 21:01, 31 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
  • Unue reagon al la frazo de Taylor ke "plipezigo de la familia nomo estas malbona ideo. Oni ne alparolu unu la alian per familia nomo": Mi ne estas ŝatanto de majuskligo de la familia nomo en la unua frazo de teksto, sed estas konvencio tiel fari en la e-lingva vikio, kaj la ideo de tiuj kiuj proponis tion ĝuste estis entute scii kiu estas la familia nomo: ĉe ekz. hungaraj, koreaj aŭ japanaj nomoj okcidenteŭropanoj aŭ amerikanoj ofte ne scias tion, kaj eble kontraŭintence tiam alparolas homon per familia nomo. Eble vi aŭtomate scias, kiu estas la persona nomo en la esperantisto Choe Tae-Sok aŭ Taesok, kiu longe vivis en Finnlando kaj nun vivas en Litovio, sed ne ĉiu finno sciis tion kiam la koreo alvenis al Eŭropo kaj neformale salutis lin per "Hej saluton Choe kara"... Tute malĝuste, Choe estas la familia nomo! Tial tute bonas ke en lia vikipedia artikolo la unua frazo komenciĝas per "CHOE Taesok - ankaŭ latinliterigata CHOI Dae Suk (koree 최대석), naskiĝis ..." - por povi lin amike alparoli per "Tesók".
Tamen, ĉi tie ne temas pri la principa regulo ke en unua frazo de teksto la familian nomon bonvenas skribi nurmajuske, sed ni diskutas pri ĉu indas persone forigi alidirektigojn de nurmajusklaj familiaj nomoj al la veraj artikoloj. Tiuj alidirektiloj tute ne estas "nova fenomeno". Ekzemple la alidirektilo Adolf EBNER al Adolf Ebner estas de marto 2006, de antaŭ 18 jaroj. La alidirektilo Adolf EBNER ne urĝe necesas, nur unu listo ligas al ĝi, tial ne estas perdo se oni forigas ĝin, sed laŭ mi buĉi ĉiujn alidirektilojn de nurmajusklaj familiaj nomoj al la veraj estas teda kaj nenecesa laboro, kaj la listo Uzanto:RBT/Enkategoriigoj/Naskiĝintoj_kaj_mortintoj/Listo1 kaj montras ke forigi ĉiujn estos multe pli granda nombro ol la pli-malpli 65 paĝoj kiuj nun estas estas en la kategorio:tujforigendaj artikoloj. ThomasPusch (diskuto) 23:49, 31 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Atenton @ThomasPusch: la titolo de ĉi tiu sekcio eraras: ni ne diskutas pri la forigo de la kategorio. Mi tre forte kontraŭas la forigon de la kategorio: mi volas ke la kategorio restu. Ni diskutas pri la nuna enhavo de la kategorio. Mi kredas, ke kvankam ni uzas malsaman usklecon en la enkonduko de biografioj, ni tamen uzas nur la minusklajn en la titoloj. Do, ĉar la alidirektoj estas paĝoj kiel la ceteraj, eĉ tie oni uzu la minusklajn. Laŭ tiu ideo, la titoloj de biografioj kun majusklaj literoj eraras, ankaŭ en la kazo de alidirektiloj. Do mi   subtenas la tujan forigon de tiuj alidirektiloj. —Supernabla🪰 23:50, 31 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
@Super nabla: Kompreneble ne temas pri forigo de la kategorio, sed pri la temo nuntempa enhavo de la kategorio "tujforigendaj artikoloj", kiel mi notis tuj sube. SE ni decidas forigi la 65 alidirektilojn de nurmajusklaj al normalaj titoloj, tiam ni konsekvence decidu tiel procedi pri ĉiuj. Mi ne emocie ligiĝas al tiuj ofte pratempaj alidirektiloj kaj facile kunportos tian decidon, kvankam mi pledas lasi ilin, ĉar ili laŭ mia sento ne ĝenas. Sed mi persone ne pretas investi plian perditan horon de mia vivo en administra monotona forigo de unu alidirektilo post alia. Por tiu tiam necesas trovi alian volontulon. ThomasPusch (diskuto) 00:04, 1 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Komprenite @ThomasPusch. Klare, mi ankaŭ pensas ke la regulo validu por ĉiuj alidirektoj tiaspecaj. La problemo estas, ke tujaj forigoj, samkiel ordinaraj forigoj, estas tasko de administrantoj: ordinara uzanto ne povas tuj forigi paĝojn. Do jen mia vidpunkto: mi kredas, ke ni kiel komunumo bezonas kelkajn (unu, du, ...) novajn administrantojn. Ĉar la lastan fojon estis mi la proponinto de la kandidato, mi feliĉas se ĉi-foje iu alia proponu: mi vere havas en mia menso unu-du nomojn de eblaj kandidatoj, sed mi pli feliĉus, se vi (aŭ iu alia) proponu iun nomon ĉi foje. Amike, —Supernabla🪰 00:35, 1 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Daŭre mi ne havas plenan komprenon, pri kiom da forigendaj paĝoj vere temus: la listoj naskiĝintoj kaj mortintoj/listo1 kaj listo2 jam estas de 2005, do ne vere freŝaj, kaj ili enhavas ankaŭ multajn paĝojn kiun roboto tute mise metis en la du listojn pri "problemaj datoj de naskiĝoj kaj mortoj", kvankam rezulte la listoj tute ne rilatas al tio sed simple estas iom dubindaj alidirektiloj, ekzemple la normala biologia paĝo "ŝarko" (en la citita "listo2") - ne alidirektilo kaj neniel "problema pri naskiĝoj kaj mortoj". Sed mi intertempe dum la lastaj 10 tagoj vidis plurfoje paĝojn, kiu uzis tutmajuskligon de familiaj nomoj inflacie en tekstoj ekzemple pri filmoj aŭ romanoj, kie ĉiuj aktoroj kaj ankaŭ iliaj roloj ripete kaj ripete estis nurmajusklaj en la normala teksto, kvankam nurmajuskligo nur petatas kaj nur permeseblas komence de unua frazo de biografio, unufoje, por la temulo de la biografio - ekzemplo estas la jena ĉapitro pri "resumo". Tio inflacia uzo de nurmajusklaj nomoj estas tiom ĝena, ke mi ŝanĝas mian ĝeneralan opinion ke "alidirektiloj neniam doloras kaj neniam damaĝas": mi vere ne volas subteni ke iu estas kuraĝigita en plena teksto enigi internan ligilon de nomo nurmajuskla, kaj do   subtenas la forigon de laŭeble ĉiuj alidirektiloj de ligiloj de NOMOJ nurmajusklaj al nomoj normalaj - eĉ se plenumi tion eble devas kunlabori tri aŭ kvar administrantoj, kaj eĉ se tio eble daŭras duonjaron. Daŭre ĝustas la gvidlinio de "alidirektiloj preskaŭ neniam doloras kaj preskaŭ neniam damaĝas" - sed en esceptaj kazoj ili tamen povas kuraĝigi stultajn redaktojn, kaj tiam ili ne bonas! ThomasPusch (diskuto) 19:07, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
> kunlabori tri aŭ kvar administrantoj, kaj eĉ se tio eble daŭras duonjaron
Roboto povas akiri rajton de administranto kaj amasforigi. Ĉu disponeblas pliaj tiaspecaj alidirektiloj ankoraŭ ne forigproponitaj? En la kato estas nur 67 alidirektiloj.
list=allredirects
Taylor 49 (diskuto) 20:37, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
@Taylor 49: Bone, amasforigi ankaŭ povas roboto, sed tion eĉ home eblas aŭtomatigite rapide fari (ne tiom rapide kiel roboto, sed ĉiukaze tre rapide). Sed antaŭ ol oni faras tion home aŭ robote, oni devas persone vidi, ĉu ne eble iu(j) alia(j) paĝo(j) lastatempe aldoniĝis al la kategorio, kiuj estas pli komplikaj kazoj ol nur ŝablona "nurmajuska nomo alidirektita al normale skribita nomo". Kaj pri la listoj naskiĝintoj kaj mortintoj/listo1 kaj listo2 jam de 2005 oni ĉiukaze devas persone kontroli, ĉar tiu listo jam ekestis per preskaŭ-blinda automata trovilo. En "listo2" mi jam kontrolis parteton kaj jam havas 810 de komencaj literoj A-O por tujforigo (super mia noto). Do oni povas supozi, taksante ke "A-O" estas malpli du trionoj de la alfabeto, ke ĉiukaze en tiu listo haveblos pli-malpli 1200-1500 forigoj, kaj tio nur estas la "listo2". Sub la listo mi ankoraŭ elkopias iujn aldonajn kazojn, kiujn pro nekonataj kialoj elserĉis la roboto - multaj el tiuj (nun) estas tute normalaj artikoloj, sed iuj ankaŭ estas dubindaj alidirektiloj, ekzemple "denaskaj infanoj" por Denaskaj Esperanto-parolantoj - "denaskaj infanoj" estas simple "infanoj" ! Sed tiujn individuajn kazojn eblos kontroli persone. ThomasPusch (diskuto) 23:49, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

  Por: forigo de la majuklaj alidirektiloj, kaj ĝenerale pri Majusklaj kaj minusklaj nomoj:

Laŭ mi la majusklaj nomoj estas malbonaj, ĉar
  • estas personoj (mi jam trovis ankaŭ nehungaran), kies familia nomo havas interne kelkajn majusklojn, ili estas precipe artistoj
  • kaze de kelkaj trioblaj nomoj neniu scias, ĉu majuskla aŭ minuskla formoj
  • mia solvo estas en hungaraj biografioj uzi unue la Esperantan nomformon, poste legeblas "laŭ la hungarlingve kutima nomordo" kun la hungara nomformo
--Crosstor (diskuto) 03:58, 26 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

@Crosstor: Bone, ĉi tie ja temas pri la demando ĉu forigi amasajn nurmajusklajn alidirektilojn al normalaj titoloj aŭ ignori kaj ne uzi la multajn alidirektilojn (ĉar alidirektilo ne devas esti en uzo, ili simple povos esti kaze ke iam estonte iu bezonas gvidon al ĝusta paĝo). Neniu ĉi tie aprezis la multajn majusklajn alidirektilojn, mi nur komence estis kontraŭ la forigo, ĉar mi opiniis ilin nedanĝeraj kaj la laborinveston tro granda. Sed kiam mi nervite vidis ke ili tamen portas danĝeron tenti homojn en internaj ligiloj meze de paĝoj amase uzi nurmajusklajn familiajn nomojn, tiam ankaŭ mi aliĝis al subteno buĉi ĉiujn tiujn misgvidajn alidirektilojn. Tamen, estas sence ke la komunumo (mi ne partoprenis en tio) iam decidis subteni ekzakte unu nurmajusklan familian nomon tutkomence de biografio (nenie alie en teksto): Kiel oni indikus IFA-prononcon ne ripete 20-foje en sama teksto, ankaŭ tiu majuskligo de familia nomo estu foje grava indiko por vidi kiu nomo estas familia kaj kiu persona. Ĝuste en trioblaj nomoj tio estas utila informo! Ĉe katalunoj kaj hispanoj (ekz. Carles PUIGDEMONT i CASAMAJÓ) estas ĉiam du familiaj nomoj kaj varia nombro de personaj nomoj, ĉe rusaj nomoj formale ĉiam estas du personaj nomoj kaj kutime nur unu familia, kaj esperantistoj jam scias ke kutime hungaroj, koreoj kaj japanoj havas la familian nomon antaŭ la persona, dum okcidentaj lingvoj kaj ankaŭ Esperanto kutime inverse metas la familian nomon post la persona. Sed ĉar foje (fakte ofte) japana nomo alvenas al Esperanto tra angla, franca aŭ hispana formo (familia nomo post la persona), neniam eblas fidi pri la sinsekvo en nomo. Tial bonas ke redakte eblas vidi la komenciĝon de la familia nomo sube de paĝo kaŝite en {{defaŭltordigo}} aŭ {{vivtempo}}, sed bonas ankaŭ sen redakta modo vidi tiun informon ... ĝuste ĉe trioblaj aŭ pluroblaj formoj! Kompreneble hungaroj aŭtomate komprenas hungarajn nomojn, koreoj aŭtomata komprenas koreajn kaj japanoj aŭtomate japanajn nomojn - sed por kultura fremdulo la indiko estas helpa - eĉ se tutmajuskla nomo estas meze de vorto (kvankam mi ankoraŭ ne vidis tion). Nur: la indiko estu ne inflacia, multfoje ripetita - sed estu ekzakte unufoja! ThomasPusch (diskuto) 09:09, 26 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

  Por: forigo de la pli ol mil misaj alidirektiloj, kiel Thomas trafe klarigis... kvankam mi timetas ke la vikipediaj statistikoj al ni "minusos" 1000 paĝojn en la suma kvanto de paĝoj.😕 Sed per tiaj trukoj trompi en statistikoj ĉiukaze estus "volapukaĵo" kaj estus hontiga. Tial ni en bona konscienco ĝisu de la misgvidaj tentiloj! Aidas (diskuto) 09:34, 26 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
  Farite Laŭ kvin poraj voĉoj eblas bone legitimigi la forigon ne nur de la 60 paĝoj en la kategorio, sed ankaŭ de aldonaj listoj - se la roboto povas digesti forigi paĝojn el listo (plej malbonkaze en du paŝoj, unue meti signaron en la paĝo kiu signas ĝin kiel "tujforigebla" kaj poste malplenigo de la plenigita kategorio devus funkcii). @Taylor 49: mi tial petas vin robote forigi la majusklajn alidirektilojn el la kategorio, kaj ankaŭ la unuajn 810 majusklajn alidirektilojn el la listo "listo2" literoj A-O. La suban parton de la listo kaj la liston1 mi petas ankoraŭ lasi: mi ŝatus ankaŭ tiujn paĝojn kaj vikidatumajn erojn administrante kontroli kaj kompletigi, antaŭ ol forigi la misajn alidirektilojn kiuj montras tien. Sed se 870 alidirektiloj jam estos forigitaj, jam granda parto de la monto estos for. ThomasPusch (diskuto) 14:31, 26 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mia roboto ne havas rajton forigi. Mi tro lacas nun por legi la tutan tekston. Taylor 49 (diskuto) 22:34, 26 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
@Taylor 49: Ne necesas eĉ legi la tutan tekston. La lastaj du frazoj de "@Taylor 49: mi tial petas..." ĝis "...la monto estas for" sufiĉas. Ĉar demokrata laŭleĝa voĉdono leĝigis vian roboton fari la laboron, mi aŭ alia burokrato povos dumtempe doni al via roboto Taylorbot administrajn rajtojn, eksplicite por tiu tasko, kaj poste reforpreni ĝin (ĝis eventuala dua peto surbaze de alia laŭleĝa voĉdono). ThomasPusch (diskuto) 14:32, 27 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Necesas iom da koduma laboro. Mi alparolos vin kiam dono de la rajto aktualas. Taylor 49 (diskuto) 16:22, 3 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
@Uzanto:ThomasPusch: Mi aldonis la forigkapablon al mia roboto (kaj ne havis eblon testi ĝin ie ajn ...). Bv donu la rajton portempe. Taylor 49 (diskuto) 21:51, 7 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
@Uzanto:ThomasPusch: Taylorbot nun forigis ĉiujn paĝojn el Kategorio:Tujforigendaj artikoloj en nomspaco NUL. Ĉu io plia estas nepre forigenda? Atentigo: post kelkaj horoj mi foriros kaj supozeble estos fore de interreto dum ca 7 tagoj. Taylor 49 (diskuto) 12:00, 8 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
La malmultajn restaĵojn en Kategorio:Tujforigendaj artikoloj certe estos bone individue forigi post homa administranta konsidero. Sed kion pri la jam reviziita parto de la "listo2"? Mi jes dirus ke la jam administrante reviziitaj alidirektiloj tie metitaj de nurmajusklaj al normalaj familiaj nomoj en la titoloj estas nepre forigindaj, sed ne urĝe. Ĉar se oni devigas iun administranton permane aldoni al ĉiu unuopa alidirektilo {{forigu tuj}} kaj tiam petus la roboton nur plian fojon malplenigi la kategorion pri tujforigendaj artikoloj, tiam en preskaŭ sama tempo la sama administranto ankaŭ povos permane forigi la paĝojn, sed tio daŭros - konsiderante ke nur la jam kontrolitaj el la alidirektiloj sole en la "listo 2" jam estas 810 (minus eble cent jam permane forigitaj, ĉiukaze restos pli ol 700 forigendaj alidirektiloj, ĉu permane ĉu aŭtomate). Nun la roboto forigis 74 alidirektilojn el la kategorio, do nur la senprobleme forigeblaj el la "listo 2" ankoraŭ estas naŭ dekonoj el la tasko (ankaŭ ilia forigo ja konsentiĝis en la sama diskuto en VP:FA). ThomasPusch (diskuto) 13:08, 8 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
1'029 paĝoj el "listo2" estas forigitaj (neniu pli longa ol 100 bitokoj). Por pliaj forigoj faru novan peton. Taylor 49 (diskuto) 15:08, 8 mar. 2024 (UTC)[Respondi]