Saltu al enhavo

Someraj Paralimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Someraj Paraolimpikoj)

Someraj Paralimpikoj, aŭ en angla Summer Paralympic GamesGames of the Paralympiad, estas internacia mult-sporta evento, kie atletoj havantaj fizikajn miskapablojn konkurencas. Tii inkludas atletojn kun movaj miskapabloj, amputoj, blindeco, kaj cerba paralizo. La Paralimpikoj okazas ĉiun kvaran jaron, organizite de la Internacia Paralimpika Komitato. Medaloj estas disdonitaj en ĉiu evento, kun la kutimaj ormedaloj por la unua loko, arĝentaj por la dua kaj bronzaj por la tria, tradicio kiun la Olimpikoj startis en 1904.

germana poŝtmarko pri la "Mondaj konkursoj de la paralizitoj" de 1972 en Hajdelbergo
jaro loko ŝtato
1960 Romo  Italio
1964 Tokio  Japanio
1968 Tel-Avivo  Israelo
1972 Hajdelbergo  Germanio
1976 Toronto  Kanado
1980 Arnhem  Nederlando
1984 Stoke Mandeville, Buckinghamshire kaj Hempstead, Novjorkio  Britio kaj  Usono
1988 Seulo  Sud-Koreio
1992 Barcelona  Hispanio ( Katalunio)
1996 Atlanta  Usono
2000 Sidnejo  Aŭstralio
2004 Ateno  Grekio
2008 Pekino  Ĉinio
2012 Londono  Britio
2016 Rio-de-Ĵanejro  Brazilo
2020 (fakte 2021) Tokio  Japanio
2024 Parizo  Francio
2028 Los-Anĝeleso  Usono

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]