Araŭkariaj humidaj arbaroj

La araŭkariaj humidaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la orient-sudamerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de suda Brazilo kaj nordorienta Argentino. La ekoregiono estas parto de tutmondaj 200-regiono, la atlantikaj arbaroj kiuj estas samtempe biodiverseco-riĉaĵejo de Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International).

Araŭkariaj humidaj arbaroj
ekoregiono
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandojBrazilo, Argentino

Areo216 100 km² (21 610 000 ha)

Biomoj de regionoAtlantikaj arbaroj

Birdospecioj440
Mamulspecioj141

Araŭkariaj humidaj arbaroj (Tero)
Araŭkariaj humidaj arbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
vdr
Situo de la ekoregiono.

Priskribo

redakti
 
Araŭkariaro en Nacia Parko Aparados da Serra.

La araŭkariaj humidaj arbaroj kovras areon de 216 100 km2, ampleksante regionon de montaroj kaj altebenaĵoj en la brazilaj subŝtatoj de San-Paŭlo, Paranao, Sankta Katarino, kaj Suda Rio-Grando, kaj etendiĝanta en la argentina Provinco de Misiones.

La ekoregiono troviĝas super 500 m, altiĝante ĝis altitudo de 1 600 m je la alta deklivaro de Serra da Mantiqueira.

La ekoregiono limtuŝas norde, okcidente kaj sude la landinternajn arbarojn de Paraná-Paraíba, nordoriente la savanojn kaj arbustarojn de Cerado, oriente la marbordajn arbarojn de Serra do Mar, kaj sudokcidente la urugvajajn savanojn.

La araŭkariaj humidaj arbaroj havas subtropikan klimaton, kun ripetaj frostoj dum la vintraj monatoj. La jara precipitaĵo estas alta, variante inter 1 300 kaj 3 000 mm, sen seka sezono.

Flaŭro

redakti
 
Brazila araŭkario (Araucaria angustifolia).

La ekoregiono plejofte konsistas el ĉiamverdaj subtropikaj humidaj arbaroj, kun kanopeo de Ocotea pretiosa, Ocotea catharinense (laŭracoj), Campomanesia xanthocarpa (mirtacoj), kaj Parapiptadenia rigida (fabacoj). Brazila araŭkario (Araucaria angustifolia) konstituas elstarantan stratumon, kreskante ĝis altecon de 45 m. La arbaroj estas signifoplenaj el evoluisma vidpunkto, kiel relikvo de miksaj koniferaj kaj foliarbaj arbaroj kiuj iam estis multe pli disvastigitaj, kaj kiuj gastigas multajn taksonojn de la Antarkta flaŭro.

La ekoregiono gastigas plurajn endanĝerigitajn speciojn, kiuj estas endemiaj en la atlantika arbaro, inkluzive de Alouatta guariba (primatoj) kaj Amazona pretrei (papagedoj). La araŭkariaj humidaj arbaroj estas agnoskitaj kiel gravan endemibirdan areon.

Konservado kaj minacoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti


Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
NT0101 Araŭkariaj humidaj arbaroj   Argentino,   Brazilo
NT0102 Atlantik-marbordaj restingaoj   Brazilo
NT0103 Bahiaj marbordaj arbaroj   Brazilo
NT0105 Boliviaj jungaoj   Bolivio,   Peruo
NT0106 Kaating-enklavaj humidaj arbaroj   Brazilo
NT0116 Kokos-insulaj humidaj arbaroj   Kostariko
NT0117 Mar-andaj montarbaroj   Venezuelo
NT0120 Kubaj humidaj arbaroj   Kubo
NT0121 Montarbaroj de orienta Reĝa Kordilero   Ekvadoro,   Kolombio,   Peruo
NT0131 Jamajkaj humidaj arbaroj   Jamajko
NT0142 Napaj humidaj arbaroj   Ekvadoro,   Kolombio,   Peruo
NT0144 Nordorient-brazilaj restingaoj   Brazilo
NT0148 Centlaj marĉarbaroj   Meksiko
NT0150 Paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj   Argentino,   Brazilo,   Paragvajo
NT0151 Pernambukaj marbordaj arbaroj   Brazilo
NT0152 Pernambukaj landinternaj arbaroj   Brazilo
NT0153 Peruaj jungaoj   Peruo
NT0154 Petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj   Gvatemalo,   Meksiko
NT0160 Marbordaj arbaroj de Serra do Mar   Brazilo
NT0162 Ĉiapas-patrinmontaraj humidaj arbaroj   Gvatemalo,   Meksiko,   Salvadoro
NT0164 Sud-floridaj rokejoj   Usono
NT0165 Sud-andaj jungaoj   Argentino,   Bolivio
NT0166 Humidaj arbaroj de sudokcidenta Amazonio   Brazilo,   Bolivio,   Peruo
NT0167 Talamankaj montarbaroj   Kostariko,   Panamo
NT0176 Verakrucaj humidaj arbaroj   Meksiko

Eksteraj ligiloj

redakti