Iisalmi

komunumo en Finnlando

Iisalmi (finne Iisalmi, svede Idensalmi, en Esperanto estas uzata ankaŭ la formo Idensalmo) estas urbo en la centro de Finnlando, en la centro de la provinco Norda Savonio. Ĝi estas grava fervojkruciĝo.

Iisalmi

Blazono de Iisalmi

Iisalmi sur la mapo de Finnlando

Blazono Situo
Map
Iisalmi
urbetokomunumourbo
www.iisalmi.fi
Gubernio Orienta Finnlando
Provinco Norda Savonio
Fondita 1891
Areo 872,65 km²
Loĝantaro 20 618 (2023)
Finnlingvaj 99,3%
Svedlingvaj 0%
vdr

Fondita en 1891, laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 20 618 loĝantoj sur areo de 762,99 kvadrataj kilometroj, el kiuj 109,27 km² estas akvo, kio rezultigas loĝdenson de 27 loĝantoj/km². En Iisalmi aperas gazeto Iisalmen Sanomat. La kampara komunumo de Iisalmi estis ligita al la urbo en la jaro 1970.

La urbo estas fama pro la Batalo de Virta Ponto (finne: Koljonvirran taistelu, svede: Slaget vid Virta bro), batalo inter svedaj kaj rusaj trupoj la 27an de oktobro 1808 ĉe Koljonvirta, norde de Idensalmi, ankaŭ konata kiel la batalo de Idensalmi.

Lingvoj

redakti

La finna, la sveda kaj la samea havas oficialan statuson en la lando. La ceteraj lingvoj estas konsiderataj fremdaj. Por lingvoj kun malpli ol 10 parolantoj, la cifero estas kaŝita de la la statistika oficejo de Finnlando pro konfidencaj kialoj.

Esperanto

redakti

La urbo gastigis la ĉiujaran SAT-kongreson en 1982. En 1975-78 en la Civitana Instituto gastis la redaktejoj de Literatura Foiro kaj Kontakto. La loka Esperanto-grupo okazigis plurajn landajn kaj semajnfinajn esperanto-aranĝojn[1].

La loĝantaro laŭ denaska lingvo (gepatra lingvo) je la 31-an de decembro 2022.
Lingvoj Parolantoj 2022-12-31
Numero Procento (%)
La tuta loĝantaro 20.801 100.0
Indiĝenaj lingvoj entute 20.075 96.5
finna 20.064 96.5
sveda 9 0.0
samea 2 0.0
Tuta fremda lingvo 726 3.5
rusa 232 1.1
araba 99 0.5
estona 59 0.3
ukraina 48 0.2
tajlanda 33 0.2
la persa 29 0.1
Tigrinjo 29 0.1
kurda 24 0.1
hispana 18 0.1
turka 18 0.1
la angla 15 0.1
albana 13 0.1
pola 13 0.1
germana 10 0.0
Lingvoj kun malpli ol 10 parolantoj 86 0.4
Muurinpohjalettu (murŝlosilo)

Alogaĵoj kaj vidindaĵoj

redakti
  • Muurinpohjalettu estas loka tradicia plado por kiu oni petis EU-nomprotekton
  • biermuzeo Olvi Oluthalli
  • du luterajn preĝejojn,
  • ortodoksa preĝejo de la profeto Sankta Elija (arkitekto Ilmari Ahonen 1957)
  • freskoj de Petros Sasaki,
     
    La plej malgradan restoracio en la mondo: Ravintola Kuappi.
  • ekspozicio de modeloj de preĝejoj de Karelio
  • plurmedia panoramo "Koljonvirta 1808",
  • Iisalmi-kultura centro ofte ekspozicias belartojn kaj kolektojn de lokaj kolektantoj
  • muzeo kaj monumento pri la verkisto Juhani Aho
  • muzeo pri la loka historia,
  • naturmuzeo,
  • la plej malgranda restoracio en la mondo, nomata Ravintola Kuappi

Ĝemelaj Urboj

redakti

Konataj personecoj (elekto)

redakti
  • Eino Säisä (1935-1988), verkisto
  • Edvin Laine (1905-1989), filmreĝisoro
  • Tuija Pehkonen (nask. 1985), ĵurnalisto, prezentisto
  • Markku Eestilä (nask. 1956), parlamentano
  • Jaakko Teppo (1953-2024), muzikisto
  • Kaarina Kaikkonen (nask. 1952 ), artistino
  • Miina Äkkijyrkkä (nask. 1949 ), artisto, skulptisto

Eksteraj ligiloj

redakti
 
junulara centro
 
loka lernejo

Referencoj

redakti
  1. (eo) Ora jubileo de la Esperanto-Klubo en Idensalmo, HeKo, n-ro 838 1-A, la 9-an de junio 2024
 
la urba malsanulejo