Vostsaltuloj
La vostsaltuloj (Collembola) estas ordo de la senflugilaj prainsektoj (apterigotoj). Ilia abdomeno estas 6-tegmenta; la 4-a segmento havas apendicon, kiu estas felksebla sub la abdomenon. Tiu apendico estas modifita abdomena fino, kiu helpas la moviĝon de la specioj. Oni ankaŭ povas trovi membrorudimentaĵojn sur la 1-a kaj 3-a abdomenaj segmentoj.
Vostsaltuloj | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Isotomo sp.
| ||||||||
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Collembola Lubbock, 1870 | ||||||||
Familioj [1]
| ||||||||
Suborder Arthropleona Subordo Symphypleona | ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||
Ili havas 3 ordojn:
- Poduromorpha
- Entomobryomorpha
- Symphypleona
Konataj specioj estas la akvopulo (Podura aquatica L.) glaĉerpulo (Desoria glacialis Nic.), glacia pulo (Desoria saltans, foje ankaŭ Isotoma saltans) kaj neĝpulo (D. nivalis L.).
Rolo en la grundoj
redaktiEn grundoj ili rolas gravan rolon, ili manĝas la plejn molajn partojn de la mortintaj folioj. Oni kalkulis ke en arbara grundo (la plej riĉaj) povas esti ĝis po 4 miliardoj de vostsaltuloj en unu hektaro.
Referencoj
redakti- ↑ Frans Janssens (2006-08-26) Checklist of the Collembola.
Eksteraj ligiloj
redakti- prelego (france) pri la formiĝado de humo kaj vivantaĵoj en grundoj : (ĉi tie komenco de adeso reteja) .youtube.com/watch?v=LmF06t-V13U