Metroo de Minsko
Мінскі метрапалітэн
Metrostacio Uruĉĉa
Metrostacio Uruĉĉa
metroo
Ĝeneralaj informoj
Loko Minsko
 Belorusio
Transportsistema speco Metroo
Komenco de trafiko 30-a de junio 1984
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 41,8 km
Nombro de linioj 3
Nombro de stacioj 33
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 520 mm
vdr
Skemo de la Metroo de Minsko

La Metroo de Minsko estas la metrosistemo de Minsko, ĉefurbo de Belorusio. Malfermita en 1984 ĝi konsistas el 2 linioj kaj 28 stacioj. Ĝi estas uzata de 800 mil pasaĝeroj ĉiutage.

La metroo de Minsko nuntempe nur konsistas el du metrolinioj: Maskoŭskaja estis la unua kiu malfermiĝis en1984 post kvar jaroj da konstruado ĝi transiras la urbon sudokcidente nordorienten. La dua Aŭtazavodskaja estas perpendikulara al Maskoŭskaja. Ĝi estis malfermita en 1991 kun 14 funkciantaj metrostacioj. La komunikiĝo de ambaŭ linioj troviĝas en la urbocentro.


# Nomo Malfermita Longeco Metrostacioj
1 Maskoŭskaja (Маскоўская) 1984 21.5 km 15
2 Aŭtazavodskaja (Аўтазаводская) 1990 18.5 km 14
3 Zelenaluĵskaja (Зеленалужская) 2020 4.4 km 4
Totalo: 44.4 km 33

La tabulkoloroj korespondas al la koloroj de la linioj en la metroskemo.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti