Paarl
Paarl estas grandurbo en Sud-Afriko, en provinco Okcidenta Kablando. La loknomo signifas perlon nederlande. Ĝi apartenas al la plej maljunaj eŭropaj setlejoj en la lando. La urbo estas parto de urbaro de Kablando.
Paarl | |||
---|---|---|---|
urbeto urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7646 • 7620 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 112 045 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 1 724 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 33° 43′ S, 18° 57′ O (mapo)-33.72416718.955833Koordinatoj: 33° 43′ S, 18° 57′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 132 m [+] | ||
Areo | 65 km² (6 500 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Paarl [+] | |||
Bazaj informoj
redaktiGeografio
redaktiPaarl situas en baseno en la sudokcidenta parto de la lando. Kaburbo troviĝas 55, Port Elizabeth 612, Bloemfontein 856, Johanesburgo 1213, Durbano 1217, Pretorio 1263 km.
Historio
redaktiLa Nederlanda Orienthinda Kompanio sub gvidado establis komercejon pri viandaĵoj kun afrikanoj en tiu loko en 1657. La nederlandanoj ekvidis gigantan granitan rokon, kiu brilis en la suno post pluvego, tial ili nomis la lokon diamanto kaj perlo-monto. Baldaŭe la diamanto forgesiĝis, nur perlo restis por nomi la urbon. En 1688 francoj alvenis kaj fondis bienojn en la regiono, dume ili forprenis akvon de la afrikanoj. La eŭropanoj okupiĝis precipe pri vinkulturo. En 1990 Nelson Mandela tie finis la malliberejajn jarojn, kiu daŭris 27 jarojn.
Ekonomio
redaktiPaarl estas centro de agrikultura regiono. Oni produktaj fruktojn, sed la plej grava estas la vino.
Trafiko
redaktiEl Paarl kuras ĉefvojoj al Kaburbo kaj Bloemfontein, krome fervojoj al Kaburbo kaj Port Elizabeth.
Vidindaĵoj
redaktiFamuloj
redakti- Elsa Joubert, verkistino
Fontoj
redakti- Angla Vikipedio
- mapo, distancoj Arkivigite je 2015-05-10 per la retarkivo Wayback Machine
- loĝantaro