Viktoria (Svedio)
Victoria Ingrid Alice Désirée, kronprincino de Svedio kaj dukino de Vestrogotio, svede Västergötland, (naskiĝis la 14-an de julio 1977 en Stokholmo) estas la kronprincino (atendebla tronheredonto) de la reĝlando Svedio, la plej aĝa ido de reĝo Karolo la 16-a Gustavo kaj reĝino Silvia.
Princino Viktoria havas du gefratojn, princon Karolo Filipo (naskita la 13-an de majo 1979) kaj princinon Madeleine (naskita la 10-an de junio 1982).
Familio
redaktiKronprincino Viktoria estas ekde 2001 en parrilato kun sveda gimnastikejestro Daniel Westling (naskita en 1973). La 24-an de februaro 2009 ili oficiale anoncis sian gefianĉiĝon. Ilia geedziĝo okazis la 19-an de junio 2010 en Stokholmo. Okaze de la edziĝo li akiris la titolon "lia reĝa alteco, princo Daniel, duko de Västergötland".
La 23-an de februaro 2012 Viktoria naskis filinon, princinon Estelle (plena nomo Estelle Silvia Ewa Mary), la unuan idon de Viktoria kaj Daniel. Ilia dua ido, princo Oskaro (Oscar Carl Olof), naskiĝis la 2-an de marto 2016.