Saltu al enhavo

August Cieszkowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 18:57, 24 maj. 2007 farita de 85.221.170.226 (diskuto)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
August Cieszkowski, 1814-1894

August Cieszkowski de Dołęga (naskiĝis la 12-an de oktobro 1814, mortis la 12-an de marto 1894) estis eminenta pola filozofo, politikisto, gardisto de pola nacieco dum la okupacioj.

Vivo

Li studis en Jagiellona Universitato en Krakovo kaj en Berlino. Poste en 1838 jaro li fariĝis doktoro de la filozofio en Heidelberg. Li komencis vojaĝi en Eŭropo. En 40-oj li estis en Parizo kie li influis Pierre Proudhon. Inspiris pri li ankaŭ Karl Marx, tamen li ne parolis pri ĝi publike (Markso malamis slavajn naciojn). Pri filozofio de Cieszkowski inspiris ankaŭ Zygmunt Krasiński. Cieszkowski estis ankaŭ en Italio kaj Anglio. Poste li revenis al Pollando kie li hejmiĝis ĉirkaŭ Poznano, en la vilaĝo Wierzenica.

Kiel politikisto li publikigis apelon por parlamentoj de la mondo pri la kompreno kaj paco. Poste li kreis Ligon Nacian Polan (1848). Li estis ankaŭ en registato prusa kaj li prezidantis en Rondo Pola. Li estis kunkreanto de poznana universitato de Adam Mickiewicz. Li trifoje estis prezidanto de la Poznana Asocio de la Amantoj de Scienco (PTPN). Li estis ankaŭ ano de la Akademio de la Kapableco en Krakovo. Li mortis en la Wierzenica, en 1894.

Filozofio la akcio

Cieszkowski estis unu el plej gravaj propagatoroj de la mesianismo. Li kreis sistemon filozofikan nomatan filozofio de la akcio. Li inspiris per filozofio de Hegelo tamen li ĝin tute kritikis. En opozicio de la Hegela koncepto de la materialismo dialektika Cieszkowski koncentris ĉian sencon ne en la eneco de la fenomeno, esto, sed en la faro, historia ago, akcio de esto. Tre grava estas ankaŭ historia volo. Li vidis do en irracieco la fonto de la vero kaj ne en videbleco.

Cieszkowski kreis al sia sistemo sian meman historiozofion. Laŭ li historio estas dividita sur tri partoj. La lasta estas la parto de Dia Spirito. Cieszkowski ĉian eston samigis kun volo de Dio tial lia filozofio same estas la mistikismo. Laŭ Cieszkowski ekzistas nacio kiu estas inklinita por transkonstrui la ĉian etoson kaj politikon en la mondo. Ĝi estas pola nacio. En la lasta parto de la historio regos la slava nacio.

Laŭ Norman Davies angla historikisto Cieszkowski estas unu el kreantoj de la marksismo. La volo kaj akcio de ia nacio povas esti la definicio de la revolucio historia.

Plej gravaj verkoj

  • Prolegomena zur Historiosophie (1838) (Prolegomeno por Historiozofio)
  • Gott und Palingenesie (1842)
  • Ojcze nasz (1848) (Patro nia)