Saltu al enhavo

Roswell (Nov-Meksiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 18:55, 13 okt. 2007 farita de Verdulo (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Roswell estas urbo en la usona ŝtato Nov-Meksiko (ŝtato okcidente de Teksaso). En 2000 la urbo havis 45 293 loĝantojn. Roswell estas internacie konata pro la t.n. Roswell-incidento en julio 1947, kiam tuj apud la urbo, laŭ kelkiuj, kraŝis eksterteran kosmoŝipon. La diskuto pri tio ankoraŭ hodiaŭ mondvaste daŭras.

Mistera kraŝo

En julio 1947, en la dezerto apud Roswell, okazis incidenton ĉe kiu la nokta kraŝo de nekonata objekto kaŭzis mondnovaĵon. La usona aerarmeo nome deklaris en oficiala preskomunikaĵo, ke oni postsavis kraŝintan nifon (ne identigita fluganta objekto) (Usona aerarmeo kaptis Nifon legeblis en diversaj usonaj gazetoj). Unu tagon poste venis nova komunikaĵo en kiu oni parolis pri kraŝinta veterbalono. Post tio oni dum tridek jaroj silentis.

Nur en 1978 la Roswell-incidento denove fariĝis novaĵo kiam la konata kanada nifo-esploranto Stanton T. Friedman kontaktis eksmajoron Jesse Marcel. Marcel en 1947 kunhelpis dum la postsavado de la restaĵoj de la (laŭ la aerarmeo) veterbalono. Kiel eksmajoro Marcel deklaris en 1978 al Friedman, ke ĝi ne estis veterbalono, sed tamen ekstertera kosmoŝipo. Friedman trovis en Roswell ankoraŭ dekoj da aliaj ĉeestantoj, inter kiuj eĉ generalo, kiuj konfirmis la interpreton de Marcel. Friedman verkis libron post kio ankoraŭ pli da ĉeestantoj anoncis sin kaj ankoraŭ dekoj da libroj aperis.

Novaj deklaroj de la usona aerarmeo

La diskuto pri la Roswell-incidento, kiu ankoraŭ daŭras, kondukis al demandoj en la usona kongreso kaj nova deklaro de la usona aerarmeo. En 1998 la usona aerarmeo prezentis la novan esplikon en gazetara konferenco kiu eĉ en Eŭropo rekte videblis. En tiu espliko la aerarmeo venis kun la "Project Mogull" (Mogola Projekto) rakonto. La kraŝo ne estis tiu de veterbalono sed de multe pli granda spionada balono, kun kiu la usonanoj klopodis monitori la rusajn progresojn en la nuklea kampo.

Intertempe la aerarmeo prezentis trian deklaron pri la Roswell-incidento. Laŭ tiu lasta interpreto okazis kraŝon de kajutimitaĵo kun manekenoj. La nova deklaro kaj antaŭ ĉio la daŭra ŝanĝo de la espliko fare de aŭtoritatuloj ankoraŭ pli konvinkis la adeptojn de la nifo-teorio ke en Roswell okazis pli ol la aerarmeo volas ŝajnigi.

Okulfrapa detalo estas ke dum la 1940-aj jaroj en Roswell la ununuraj nukleaj bomboj en la mondo estis deponitaj. Roswell ankaŭ estis la bazo de la aviadiloj, kiuj faligis la nuleajn bombojn sur Hiroŝimo kaj Nagasako en aŭgusto 1945.


Koordinatoj|33_23_13_N_104_31_41_U