Saltu al enhavo

Flago de Gambio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 10:20, 20 jan. 2011 farita de AndyHM (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

La nacia flago deGambio , dizajnita de Pa Louis Thomasi, konsistas el horizontala trikoloro de ruĝa, blua kaj verda. La koloroj estas apartigitaj per blankaj strioj. La ruĝa ĉe la pinto simbolas la sunon, same kiel la savanon. Sub ruĝo estas bluo kiu simbolas la riveron Gambio kiu fluas tra la nacio. La verdo simbolas la teron, kaj ankaŭ la arbarojn de la nacio. La blankaj partoj reprezentas pacon. La flago estis adoptita la 18-an de februaro1965, la tago kiam estis plene sendependa deBritio. La flago de Gambio havas neniun politikan bazon.