Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2015/Marto
Aspekto
Ŝablono:Apartigila sekcia paĝo
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 13 junio 2014 6:46
- Artikolo
- Ŝablono:Apartigila sekcia paĝo (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Ne utila nek uzata en artikoloj. Estas aliaj similaj ŝablonoj. La neutileco de la kategorio generita de ĉi tiu ŝablono ankaŭ estas diskutata ĉe Projekta diskuto:Ŝablonoj#Apartigilaj ŝablonoj.
- Uzanto
- Salatonbv (diskuto) 06:24, 6 Jun. 2014 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- Ne estis kontraŭaĵo kelkajn monatojn nek uzata.--Salatonbv (diskuto) 09:55, 8 Mar. 2015 (UTC)
Por: Ni ne bezonas tiajn ŝablonojn kun tre malnova maniero de ŝablona kodigo. Krome ĝi jam sufiĉe superfluas manke de uzado. --Tlustulimu (diskuto) 19:37, 6 Nov. 2014 (UTC)
Listo de lumturoj en Bretonio
- Artikolo
- Listo de lumturoj en Bretonio (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- ĝi estas malplena je enhavo
- Uzanto
- --kani (diskuto) 22:45, 6 Mar. 2015 (UTC)
- Rezulto
- Ne forigita
- la artikolo estis proponita pro mallongtempa eraro en la artikolo, kiu nun estas korektita --KuboF (diskuto) 20:52, 14 Mar. 2015 (UTC)
- Kontraŭ: @Kani: Ĝi ne estas malplena. Ĝi enhavas kvar mapojn kun ligiloj al la artikoloj de ĉiuj lumturoj en Bretonio, kiel ĝi estas en la franca lingvo. Kial ne proponi forigon de la franclingva artikolo?
- Ĉu vere necesas krei aldonan tekstan liston de la lumturoj de Bretonio kiam tiu listo aperas rekte sur la mapoj. Tio certe utilus sed ĝi ne estas la sola farinda vikipedia laboro.--Xian-eo (diskuto) 09:49, 7 Mar. 2015 (UTC)
- Kontraŭ: Se la kreinto vere planas verki artikolojn pritemajn, bluigonte la nun ruĝajn ligilojn, do kial ne?--RG72 (diskuto) 12:58, 7 Mar. 2015 (UTC)
- Kontraŭ: Bonus (indus) aldoni navigilon per ŝablono, sed la artikolo estas laŭ mi tute akceptebla. --KuboF (diskuto) 13:23, 7 Mar. 2015 (UTC)
- Kontraŭ: Ĉu vi povus aldoni iom da klariga teksto je la komenco de la paĝo, ekzemple kiam oni konstruis en la regiono la unuan lumturon kaj kioma da lumturoj nun ekzistas tie?--Tlustulimu (diskuto) 13:39, 7 Mar. 2015 (UTC)
- Kontraŭ: Kiam mi metis la proponon, pro ia kialo la mapoj ne videblis, nur fuŝa idiko ke estis ŝablono; nun jes videblas la enhavo. Mi mem retiros la proponon el la artikolo, sed apogas la proponon de Tlustulimu, ke la teksto havu almenaŭ iom da klariga teksto je la komenco de la paĝo, ekzemple tri frazojn, kio estas la regulo.--kani (diskuto) 18:20, 7 Mar. 2015 (UTC)