La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
Bedaŭrinde la portugala vikipedio misuzas tabelon por la dukolumneco de la paĝo. Tio estas maniero el la estinteco de CSS kaj HTML. Multaj interretaj paĝaroj jam ekde kelkaj jaroj evitas tian kodigon. Krome tabeloj ne facile estas skaleblaj kaj ne eblas ŝanĝi ilian aspekton al ununura kolumno sur mallarĝaj ekranoj. --Tlustulimu (diskuto) 18:17, 26 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Mia persona opinio klinas al nuna aspekto. Kontraŭ proponita, mi vidas ke Enkonduko malmankas en elstara loko, kie pli belus Bildo aŭ pli interesus Aktualaĵoj. Anekdote mi vidis ke en Kategorio Historio (supre) trudiĝis artikolo pri Kosovo. Strange.--kani (diskuto) 20:08, 1 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Dankon pro la opinio! Mi (aŭ ni) povas interŝanĝi la lokojn kaj sekciojn laŭ la ĝenerala volo. Sed kion vi pensas pri la ĝenerala estetiko de la propono? ~★ nmaiad20:30, 1 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi tre ŝatas vian prototiponn, speciale la enkonduko. Mi pensas ke ĝi ŝajnas pli modernal ol la nuna. Tamen, mi ne tre certas pri la sekcioj sub la enkonduko. La titolojn ne perfekte liniigas kun la tekstoj de siaj sekcioj (maldekstere), kaj mi pensas ke la lineo sub la titolojn devus esti malpli grandaj. Nun, du lineoj ŝajnas la sama (la du kolonoj estas tro proksimaj).--Domiriel (diskuto) 08:06, 3 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi preferas la nunan aspekton, ĉar la propono aspektas sufiĉe pale ĉe mi. Krome ne ĉiuj informoj el la nuna ĉefpaĝo konserviĝis, almenaŭ laŭ mia unua rigardo. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 17:01, 3 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
La propono en la provejo de NMaia tre plaĉas al mi. Eble Vikipedio bezonas montri, ke ankaŭ ĝi vivas kaj evoluas, aspektante moderna. Laŭ mia sperto mankas aktivaj uzantoj por pligrandigi la enhavon de la enciklopedio ; eble per alloga aspekto pli da homoj emos unue legi ĝin, poste kontribui. Kiel oni arigu pli da opinioj pri la propono antaŭ ol decidi kion fari pri ĝi ? Ĉu per voĉdonado ? — Aleks Aɴᴅʀᴇ (diskuto) 05:39, 4 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Aliaj ekzemploj: Kornvala Vikipedio kaj Romanĉa Vikipedio. (Mi opinias ke la Kornvala estas bela.) Nuntempe ni havas ŝajno ke estas ne pli moderna, sed iom estetika kaj konsekventa inter pluraj paĝoj. La nova propono ankaŭ ne estas malbona. Nur mia nemultaj pensoj. 786r (diskuto) 18:59, 28 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Ankaŭ mi estas por la nova stilo sed daŭre vidas ke mankas allogaĵo por la unua rigardo kaj anstataŭe oni trafas Enkondukon kiu celas laborigi homojn anstataŭ simple uzi kaj ĝui la vikipedion ekzemple pere de novaĵoj aŭ bildo. Mi serĉis komparon inter plej gravaj vikioj laŭ enhavo kaj profundeco kaj trovas ke nur tri (franca, itala kaj portugala) metas en unua loko la enkondukon. La angla, germana kaj hispana metas novaĵojn. La ĉina kaj la rusa metas interesaĵojn. La japana metas bildon. Se konsideri la eston aŭ foreston en unua loko de enkonduko estas tri (ne tiom gravaj) kontraŭ ses kiu montras alian allogaĵon. Interese la itala kaj la hispana (ankaŭ aliaj) montras ligilojn al enkondukaj aferoj tiele lasanta spacon al allogaĵoj kiuj en Esperanta versio ĉiam bone funkciis kiaj bildo aŭ novaĵoj.--kani (diskuto) 09:17, 6 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Ankaŭ mi ne tute komprenas tiun diferencon. Ŝajnas al mi, ke portaloj estas destinitaj por legantoj (sed ĉu nur-legantoj bezonas portalojn?), kaj projektoj estas destinitaj por redaktantoj. Mi komprenas la ideon de projektoj jene: unuigi redaktantojn interesiĝantajn pri koncerna temo, provizi al ili lokon por interkunordigado kaj pritema diskutado. (Ne estas bezono fari ligilojn en Vikipedio al Vikipedio per urloj. Prefere uzu vikian markolingvon; ekzemple [[Vikipedio]] kreos ligilon Vikipedio, kaj [[Vikipedio|la libera enciklopedio]] kreos ligilon la libera enciklopedio. Same facile vi povas fari ligilojn al aliaj lingvaj sekcioj [ekzemple, koderoj [[:en:Esperanto]] kaj [[:en:Esperanto|angle pri Esperanto]] {atentu nepran dupunkton tuj post du maldekstraj kvadrataj krampoj} kreos ligilojn en:Esperanto kaj respektive angle pri Esperanto] kaj al la frataj projektoj [ekzemple, [[q:Vikipedio|citaĵoj pri Vikipedio]] kreos ligilon citaĵoj pri Vikipedio]). Gamliel Fiŝkin06:54, 2 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
The Editing team is planning to change the name of the “Konservi paĝon” button to “Publikigi la paĝon” and “Publikigi la ŝanĝojn”. “Publikigi la paĝon” will be used when you create a new page. “Publikigi la ŝanĝojn” will be used when you change an existing page. The names will be consistent in all editing environments.[1][2]
This change will probably happen during the week of 30 August 2016. The change will be announced in Tech News when it happens.
The main reason for this change is to avoid confusion for new editors. Repeated user research studies with new editors have shown that some new editors believed that “Konservi paĝon” would save a private copy of a new page in their accounts, rather than permanently publishing their changes on the web. It is important for this part of the user interface to be clear, since it is difficult to remove public information after it is published. We believe that the confusion caused by the “Konservi paĝon” button increases the workload for experienced editors, who have to clean up the information that people unintentionally disclose, and report it to the functionaries and stewards to suppress it. Clarifying what the button does will reduce this problem.
Beyond that, the goal is to make all the wikis and languages more consistent, and some wikis made this change many years ago. The Legal team at the Wikimedia Foundation supports this change. Making the edit interface easier to understand will make it easier to handle licensing and privacy questions that may arise.
Any help pages or other basic documentation about how to edit pages will also need to be updated, on-wiki and elsewhere. On wiki pages, you can use the wikitext codes {{int:Publishpage}} and {{int:Publishchanges}} to display the new labels in the user's preferred language. For the language settings in your account preferences, these wikitext codes produce “Publikigi la paĝon” and “Publikigi la ŝanĝojn”.
Please share this news with community members who teach new editors and with others who may be interested.
En mia vikipedio (pl) plej longe atendas nun 33 tagoj kaj kelkaj homoj postulas ke pli longe ol 1 tago tio estas problemo, Mi komprenas ke nia (eo) Vikipedio ne havas sufiĉe homoj por redakti sed ĉu ni devas havi ilo / sistemo kiun neniu kontrolas (de multe ol 1000 tagoj)? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:26, 14 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
@Marek Mazurkiewicz:Se artikolo aŭ alia enhava paĝo, redaktita de iu sen statuso de patrolanto aŭ mempatrolato kaj post tio ne ekzamenita de patrolanto, ne havos okulfrapan distingon, malfacilos trovi vandalaĵojn, reklamojn kaj ceterajn malbonajn redaktojn. Gamliel Fiŝkin22:37, 14 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Dankon, sed tio ne estas solvo, ja jam estas Kategorio:Hungaraj akademianoj, kie estas tiuj, kiuj estis membroj de la akademio. La profesoro estas tiu, kiu instruas en univ. aŭ altler. Estas kovro (trafoj) inter ambaŭ kategorioj, sed estas multaj, kiuj estas profesoroj kaj ne akademianoj, estas ankaŭ tiuj, kiuj estas akademianoj, sed ili ne instruas, nur esploras.--Crosstor (diskuto) 13:40, 8 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Saluton! Ĉu do neniu scias kial oni elektis minusklojn, kvankam laŭ PMEG 15.01 § 35.5 p. 556: “Monatonomoj estas normalaj propraj nomoj. Tradicie, Fundamente kaj Zamenhofe ili estas do skribataj kun komenca majusklo„? – Aleks ANDRE (diskuto) 05:38, 21 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Oni skribas minuskle ĉar tio estas nune la kutima kaj plej ofte uzata maniero - simple normala Esperanto. PMEG priskribas la du manierojn, sed nek preskribas nek kritikas iun el ili. - Sincere, Moldur (diskuto) 15:44, 23 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Tamen restas la malfacilaĵoj. Mi faris novajn artikolon kaj poste mi klakas ĉe Aldoni ligilojn kaj aperas la kvadarataj fakoj por ke mi metu la ekzemple anglalingvan titolon kaj la ligo estas farita senprobleme. Sed denove okazis problemo. Mi faris Normiga etiko ligota al en:Normative ethics, sed kiam mi klakas ĉe Aldoni ligilojn aperas ne la kvadarataj fakoj sed alia paĝo kiu titolas Krei novan eron kun anglalingva enhavo Make sure to check if the item already exists! You should create a label and a description for all new items. Klakante al "Kreu" vi akceptas la kondiĉojn de uzado kaj vi nerevokeble akceptas liberigi vian kontribuon laŭ Creative Commons CC0 License. Tie mi ne scias kion fari nek kie klaki aŭ skribi se indas.--kani (diskuto) 18:47, 6 Mar. 2016 (UTC)
@Kani:Farite Mi ĵus sukcesis senprobleme ligi la menciitajn artikolojn. Do, en tiaj kazoj nur helpas reiri al la artikola paĝo, reŝarĝi ĝin kaj denove provi ligi ĝin. Sed tion mi jam ie skribis responde, eble eĉ al vi. --Tlustulimu (diskuto) 19:05, 6 Mar. 2016 (UTC)
Dankon pro la helpo, sed ĝi ne funkcias. Mi ĵus kresi novan paĝon Teoria filozofio ligota al en:Theoretical philosophy, klopodis ligi kaj aperis denove tiu fia Krei novan eron, mi reiris al la paĝo, reŝarĝis, reklopodis kaj refiaskis.--kani (diskuto) 19:15, 6 Mar. 2016 (UTC)
Kiun foliumilon vi uzas? Mi ĵus denove sukcesis ligi la novan artikolon Teoria filozofio al en:Theoretical philosophy, uzante Fajrovulpon 44.0.2 sub Vindozo 10. Ĉe mi tiu stranga Krei novan eron aperas sufiĉe malofte kaj ĝis nun ĉiam helpis reiri kaj reŝarĝi la paĝon. Ĉu vi eble ion ŝanĝis ĉe la alĝustigoj aŭ etendiloj de via foliumilo? Aŭ eble eĉ estas iu problemo kun la konekto. :-( --Tlustulimu (diskuto) 19:25, 6 Mar. 2016 (UTC)
Povas esti ke temas pri tio, tamen mi ne estas tiom lerta komputilisto por pritrakti tion. MI scis ke mi uzas Fajrovulpon kaj Vindozon sed eĉ pri la modelo mi ne scias. Fakto estas ke foje tio okazas kaj foje ne, sen ke mi ŝanĝu la foliumilon aŭ ion ajn. Venontfoje mi eĉ malŝaltos kaj reŝaltos la komputilon por vidi kio okazos.--kani (diskuto) 20:45, 6 Mar. 2016 (UTC)
Laŭ Tech News: 2016-25: "The list of other languages an article is available in will be shorter on small Wikipedias and non-Wikipedia projects. This is to make it easier to find the most relevant languages for each user. You will still be able to see the other languages."
Do multaj homoj ne vidos la esperantlingvan vikipedion. Ĉu ni povas fari ion kantraŭ tio? Marek Mazurkiewicz (diskuto)
@Marek Mazurkiewicz:Tio jam ne estas novaĵo. Se eblas haltigi tion, nur per komunaj fortostreĉoj de diversaj lingvaj sekcioj. Eble indas verki manifeston sen speciala emfazo pri Esperanto, sed kun ĝenerala ideo, ke tio diskriminacias ĉiujn tiujn lingvojn, pri kiuj ne emas informi amaskomunikiloj. Ekzemple, ĉu multaj homoj ekster Rusio iam aŭdis pri la jakuta lingvo? Se ligiloj al Vikipedio en ĝi (sah:) estos kaŝitaj, ĉu la mondo scios pri ekzisto de tiu lingvo? Kiam la manifesto estos preta, ni povos traduki ĝin al diversaj naciaj lingvoj. Gamliel Fiŝkin11:04, 26 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Por mi tiu novaĵo estas katastrofo. Vidi nek rekte nek jam la diversajn lingvojn, scii ke Esperanto estos preteratentita por profito de oni ne scias kiun lingvon... La kriterioj de la aperintaj lingvoj estas dubindaj, foje malgrandaj projektoj aŭ eĉ dubindaj lingvoj ne faktaj, kiaj Estremeñu, do ekzemple en esperantilingva ĉefpaĝo aperas nur angla kaj tiuj de mia lando, nek la franca nek la germana... Katastrofo. Antaŭe mi multe utiligis trarigardi la nomon de io en diversaj lingvoj sen neceso malfermi ilin, nun tio malfacilas. Mi supozas ke iu komplotanto komplotas por malaperigi kelkajn lingvojn kaj aperigi aliajn. En la anglalingva, germanlingva ĉefpaĝoj almenaŭ aperas multaj lingvoj inter kiuj Esperanto. Do eble eblas pligrandigi la nombron de lingoj aŭ eĉ malaperigi tiun novan sistemon. Laŭ mia memoro tio jam okazis iam kaj poste oni reŝanĝis. Hodiaŭ mi ellitiĝis iom pesimisma kaj vidas ke tio povas esti la komenco de la fino de vikipedio, aŭ almenaŭ de nia esperantlingva vikio. En la anglalingva vikio tiu sistemo tute ne ekzistas. Do kiu komplotas? --kani (diskuto) 08:59, 29 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Ĉu fakte eblas, ke ni povas almenaŭ postuli, ke tiu sistemo nova estos malŝaltita por Esperanto-Vikipedio? Tiel ke en la Esperanto-Vikipedio denove aperos ĉiuj lingvoj maldekstre kiel antaŭe? Mi ja estas burokrato, sed ŝajne al tio mi teknike ne povas influi. Kiel procedi? Ĉu unue ni faru rezolucion. Do mi porponas, ke ni unue faras voĉdonon ĉi-tie. Surbaze de la rezulto mi submetas al vikimedio la peton, ke en la Esperanto-Vikipedio aperu denove ĉiuj lingvoj. En la germana vikipedio ekzemple funkcias ankoraŭ la malnova sistemo. DidiWeidmann (diskuto) 15:33, 4 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Voĉdono por konservo de la malnova sistemo pri lingvaj ligiloj
Propono por voĉdono:
Estis enkondukita nova sistemo, ke en la maldekstra kolumno sublingvoj aperas aŭtomate ne plu ĉiuj lingvoj, sed nur selekto de 9. Tio por Esperanto-Vikipedio ne estas akceptebla diskriminacio lingva, se tio aperas kiel norma instalo (defaŭlta). Fakte la esperantista komunumo deziras forte, ke denove la laŭnorma apero estas kiel antaŭe la kompleta listo de ĉiuj disponeblaj lingvoj. Tial ni postulas nome de nia komunumo, ke almenaŭ en la Esperanto-vikipedio kiel norma (defaŭlta) opcio aperos denove la kompleta listo aŭtomate.
Se tiu propono trovas vian apropon kaj plimultan subtenon, tiam mi en la nomo de nia komunumo turnos min al Vikimedio por peti almenaŭ en Esperanto-Vikipedio denove funkciigi la ĝisnunan sistemon, kiu montras ĉiujn lingvo-versiojn de artikolo.DidiWeidmann (diskuto) 15:42, 4 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Por: -- La nova sisemo devenas de misfunkciaj cerboj, ne necesas, ke lingvoj kiuj jam aperas en la malgranda listo de lingvoj en la artikolo reaperu (kelkfoje trifoje) en la listo de "pliaj lingvoj"; oni devas esti stulta por klaki "pliaj" kiam la lingvo jam aperas. Minimume la nova sistemo devu formeti el la pliaj lingvoj la ligilojn, kiuj jam aperas en la artikolo, tio lasus aperi tuj poste la tutmondan kaj malgrandan liston de la planlingvoj, kaj aparte Esperanton.--DidCORN (Uzanto-Diskuto:DidCORN) 13:05, 15 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Por: Aperon de kompleta listo mi favoras. Unue, tio estas simpla demokratieco, kial do iuj lingvoj estus pli forte proponataj ol aliaj, ĉu ili havas pli da meritoj ? Kaj due, praktike, montro de ĉiuj lingvoj laŭ mi estas pli oportuna ĉar ĉiam sammaniere montriĝas la lingvoj, oni ne bezonas serĉi deziratan lingvon en aparta menuo aŭ submenuo, kiuj probable ne afiŝiĝas sammaniere laŭ la artikoloj. Popolano (diskuto) 16:41, 26 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ: Plej bona estas la sistemo, kiun montras Vikipedio al la uzantoj de poŝtelefonoj kaj aliaj aparatoj kun eta ekrano. Tiaj uzantoj nuntempe estas verŝajne la plejmulto el la utiligantoj de nia enciklopedio. Vidu iun ajn artikolon sub la adreso eo.m.wikipedia.org. Tie tute ne aperas lingvolisto, sed simple nur butono "Legi en alia lingvo" (fakte dufoje, la unua tamen estas modifenda al io pli komprenebla). La ĉi-tieaj por-voĉdonantoj eble apartenas al la eta malplimulto de aktivaj kontribuantoj, kiuj utiligas surtablajn komputilojn kaj havas specialajn bezonojn pri lingvokomparado. Mi ne komprenas, kial por ili estu grava io alia ol tio, ke ili facile atingas la liston de alilingvaj artikoloj, kaj tio estas tre facila tra la ligilo "Legi en alia lingvo". Kial devigi al ĉiuj legantoj vidi (longan aŭ mallongan) liston de nekonataj lingvoj? – Cetere, mi opinias la ĉi-supran manifesto-tipan postulon tre stranga. Bonvolu almenaŭ forigi el ĝi la vortojn "nome de nia komunumo". --Surfo18:46, 14 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ: mi ne komprenas, kiel tio ĉi estas diskriminacio. se mi ne komprenas la francan, tute egalas al mi kiom da fojoj la franca aperas. ĝia aperado en vikipedio ne dezirigas min lerni la francan. sed estas ja pli bone, se oni havas malgrandan liston de ofte dezirataj lingvoj, ĉar tiel oni ne devas traserĉi grandan neordigitan liston de nekompreneblaj lingvoj. kaj se oni ne trovas sian lingvon tuj: nur klaku kaj skribu kaj vi rapide trovos vian lingvon (aŭ ties neestecon). ŝajnas al mi ja pli bone. Eskapu al la montaro! (diskuto) 05:12, 26 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Sindetenoj
Sindetena: Mi ne voĉdonas, ĉar mi ne volas forpreni entuziasmon de POR-istoj. Simple mi spertis, ke hodiaŭ estas diversaj solvoj inter la diversaj Vp-oj. En la hungara Vp mi tuj trovas la Esperantan verzion, krome mi vizitas la pli gravajn lingvojn kaj neniam tiujn lingvojn, pri kio eĉ mi ne aŭdis. En la gravaj lingvoj mi trovis Eo-n aŭ rekte, aŭ post klako al ceteraj lingvoj, kie mi trovis Eo-n tuj inter "global". Feliĉe Eo trovis lokon tie, tuj trovebla kaj mi neniam serĉas nekonatajn lingvojn. Tiu sistemo estas praktika por mi, eĉ tiam, se iuj kondamnos min.--Crosstor (diskuto) 07:51, 14 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
La elekto de tiu opcio nur funkcias en kelkaj vikipedioj. Gxi ne funkcias por mi en la angla vikipedio, tie mi cxiam vidas nur la koncizan liston de vikipedioj. Alaŭdo ۩✉₪21:20, 5 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Ĉiu povas mem elekti ĉu vidi la tutan liston de lingvoj aŭ ne:
Komento: Por si persone kiu ajn povas tuj revenigi la kutiman (longan) liston de lingvoj: por tio necesas en preferoj malŝalti la eron «Uzi kompaktan liston de lingvoj, kun lingvoj konvenaj por vi». Defaŭlte ĝi estas ŝaltita, kaj mi pledas nur por tio, ke defaŭlte ĝi estu malŝaltita. Mi dume ne voĉdonas pore, ĉar mi vidas supre proponon entute forigi mallongigadon de listo de lingvoj kaj ne lasi al uzantoj elekton. Elekto devas esti, sed defaŭlte tiu opcio estu malŝaltita.@Amire80:Gamliel Fiŝkin16:19, 4 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Estas ekzakte, kion mi celas, ke per mia propono! Do mi eble devas iomete pli klare formuli. (Jam faris, ĉar ankoraŭ neniun voĉdonis, senprobleme) DidiWeidmann (diskuto) 16:22, 4 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Preskaŭ en ĉiuj Vikipedioj aperas en la listo de "Sugestaj lingvoj" la angla, franca kaj hispana lingvoj, sed ankaŭ en la listo de "Tutmonda" tielmaniere, pro la tro malgranda fenestro, ne videblas Esperanto, kiu venas tuj poste. Minimume la sugestaj lingvoj ne devu aperi en la listo pri tutmonda, aŭ la fenestro estu pli longa .--DidCORN la 4-a de aŭgusto 2016, 19:45 (UTC)
La ĉefaj lingvoj aperas trifoje: en la malgranda listo de l'artikolo, en la listo de sugestas lingvoj kaj de tutmondaj lingvoj, tielmaniere ke Esperanto ne estu videbla tuj (mi demandas al mi se tio estas vole), oni devas serĉi ĝin poste. Mia propono estas pli grandigi la fenestron de pliaj lingvoj, kaj ansataaŭi "tutmondan" per "sennacian", tiel ke la ĉefaj lingvoj ne aperos trifoje kaj videblos ĉiuj sennaciaj lingvoj. La avantataĝo de mia propono de modifo kun la nova sistemo estas, ke ĝi permesos konigi al la homaro ke ekzistas sennaciaj lingvoj, kaj, pro la fakto ke inter la naciaj lingvoj Esperanto havas plej ofte la pli longajn artikolojn, ĝi aperos la unua en tiu listo, montrante ke Esperanto estas la pli matura inter ili.--DidCORN la 5-a de aŭgusto 2016, 9:15 (UTC)
Komento: Ĉu vere estas diskriminacio? Se mi bone komprenis, la lingvoj afiŝataj estas elektitaj laŭ raciaj kriterioj, kaj ne laŭ la bonvolo de iu lingve imperiisma burokrato (sed mi konfesu ke mi tute ne scias kiaj ^^). Nu, mi pensas ke estas problemo por la Esperanta Vikipedio, ĉar ĝi estos malpli videbla en la aliaj Vikipedoj, sed reklamado de Esperanto neniam estis oficiala celo de la Esperanta Vikipedio, ĉu ne? Do tiuflanke ni havas nenion por diri. Theomanou (diskuto) 07:51, 6 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Ne, Theomanou, la nova sistemo estas evidenta pozitiva diskriminacio, kiam certaj lingvaj (ofte la samaj pri iu ajn artikolo) ligiloj aperas tuj trifoje (laŭ ne komprenebla kriterio) kaj kiam oni devas serĉi la aliajn, dum per la malnova sistemo ĉiu lingvo aperis nur unufoje laŭ logika (alfabeta) ordo.--DidCORN la 7-a de aŭgusto 2016, 10:35 (UTC)
Temas nur pri la esperanta vikipedio, do ne pri reklamado de Esperanto en aliaj vikipedioj. Kaj la tradicia sistemo bone funkciis; estas ne tiom da artikoloj kij havas centojn da lingvo. Eĉ tiam mi pli rapide serĉas lingvon en la alfabeta listo ol en tiu konfuza distingilo inter "sugestataj", "tutmondaj" ktp-aj lingvoj, kie la angla, franca kaj portugala aperas kiel afrikaj lingvoj.
La X-kodo malaperis, eble estas bona novajxo, jes, sed : cxe mia franclingva klavaro neniam estis cxapelitaj literoj. Kial mi faru por tajpi ilin sen la X-kodo ? en la teksto, ne tro gravas se aperas la literoj kun X, sed en la ligiloj ? la sxablonoj ? la kategorioj ?
Se mi tajpas la daton "1-a de auxgusto 2106" tiel : 2016, tiu fusxas ! nur 2016 aperas !
„ Kiam vi redaktas tekston, musklaku al la redakta kampo. Devus dekstre malsupre aperi ortangulo kun la teksto "transliterigo". Klaku al ĝi, kaj aperos menuo por elekti vian enig-metodon. – Umbert' (diskuto) 18:12, 22 Feb. 2015 (UTC) ”
Mi ĵus instalis tutvikian mesaĝon, kiu atentigas pri la okazinta ŝanĝo super ĉiu redaktokampo kaj donas la samajn instrukciojn kiel oni jam al kelkaj uzantoj ĉi tie donis. Mi esperas, ke tio helpos igi la transiron pli glata. Intertempe ĉiuj iksokodaj redaktoj, kiuj do igis iksojn efektiva parto de paĝa teksto (kiel ĉi-supre), estas aŭtomate markataj per la etikedo "iksokodo" kaj postspureblaj per la koncerna protokolo de "misuzado". --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 22:19, 22 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
La supra mesagxo estas bone utila. Mi havas ankaŭ problemon, por mi neniu funkcias kun Android, cxu Android uzas Gxavo ? Mi ankaŭ ne komprenas, kie oni vidas la etikedon "iksokodo" kaj al kio gxi servas. Ni klopodu eviti kabeon de nian fidojn redaktojn. @Jean-François Clet:@Marek Mazurkiewicz:@Blahma:--pino (diskuto) 07:14, 23 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Dankon. Mi ankoraŭ ne provis kun Android, sed se vi ne havas iun tre malnovan, tio devus funkcii – Vikipedio dum la lastaj jaroj tre atentas poŝtelefonajn uzantojn, ankaŭ por la redaktado. La etikedo "iksokodo" videblas en lastaj ŝanĝoj kiel averto pri ebla kazo de problemo pro nekompreno de la nuna ŝanĝo – se uzanto konservas tekston kun iksokodo kaj samtempe sen ajna vera ĉapelita litero, la etikedo aŭtomate aldoniĝas kiel atentigo. Mi jam hieraŭ traktis plejparton de tiaj kazoj, kiuj okazis tuj post la transŝaltiĝo. Tamen, tiuj kazoj verŝajne ankoraŭ plu okazados, ĝis ĉiu mallernos tajpi iksojn ĉi tie (respektive profiti ĉu iun eksteran, ĉu la integritan klavaron, kiu tuj tradukas ikson post litero al ĉapelita litero), do mi ĝojos, se aliuloj helpos sekvadi tiajn kazojn kaj eventuale alparoladi la erarantajn uzantojn. Kompreneble, kelkaj el la etikeditaj redaktoj estas falsaj alarmoj, do necesas priesplori ĉiun kazon aparte. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 22:50, 23 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Karuloj, ĉu kelkaj el vi ĝis nun vivas en la dudeka jarcento? Jam antaŭlonge venis la epoko de la unikodo! Jes, oni povas agordi sian vikipedian konton por uzi iksojn aŭ alian surogatan sistemon. Sed prefere agordu vian operaciumon kaj tajpu supersignitajn literojn. Instrukcioj parte estas en Helpo:Indiĝena klavaro; ĝi ankoraŭ ne estas kompleta, laŭeble kompletigu ĝin. Gamliel Fiŝkin14:52, 24 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Saluton. Mi iomete ĝojas, ke finfine la aĉa x-sistemo perdis plian uzon. Jam ekde la epoko de Vindozo XP, kiu ĉesis jam, mi uzadas klavar-aranĝon, per kiu mi povas tajpi ĉion, kio uzas varianton de la latina alfabeto. La klavar-aranĝo baziĝas sur la germana klavaro (QWERTZ). Ĝi havas ne nur du, sed pli da senpaŝaj klavoj, tiel ke eblas pli bone tajpi eĉ esperanton. :-) --Tlustulimu (diskuto) 22:02, 24 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi ankaux provis kun tre nova versio de Android, la nova sistemo ne funkcias. Vidu ekzemple 《La komunumo enhavas la vilagxon Les Maillys kaj la vilagxetojn Mailly la ville, Mailly le château kaj Magny le port.》 en Les Maillys. --pino (diskuto) 21:20, 25 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi provis Netscape, IE, Edge por Windows. Funkcias bone. Por Android mi uzas Chrome. Mi nenion scias por Javascript sed la ligvselektilo bone funkcias.
Eble ankaŭ mi provos viajn proponitajn eksterajn programojn sed oni devas scii la anglan lingvon kaj la informatikajn teknikon. Kaj ĉefe se oni devas labori kun pluraj diversaj maŝinoj ni estas perdataj. --pino (diskuto) 08:20, 26 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
@Pino~eowiki:Oni ne bezonas scii la anglan lingvon por instali kaj uzi tiujn klavarojn! (Kiel diras rusa proverbo, timo havas grandajn okulojn.) Por instali iun programon en Android, simple venu al la paĝo de tiu programo per via Android-aparato kaj tuŝu sur la ekrano la butonon kun la nomo Instali (ne en Esperanto, sed en la lingvo, kiun vi uzas en via aparato, do ĉe vi supozeble en la franca). Aŭ (se vi trovas tion pli oportuna aŭ pli facila), venu al la sama paĝo per komputilo, ensalutu al Google (se ankoraŭ ne) kaj musklaku la saman butonon: se via Android-aparato estas retkonektita, instalado tuj komenciĝos. Gamliel Fiŝkin09:13, 26 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Dankon Gamliel, mi ne timas kaj mi estas scivolema. Verŝajne mi sukcesos. Sed estas malfacila, kiam oni devas labori sur pluraj maŝinoj. Sed bezonas tempon kaj la malnova sistemo bone funkciis kun Android. Ĉu iu povas ankaŭ provi Android ? @Gamliel Fishkin:@Blahma:--pino (diskuto) 09:45, 26 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
@Gamliel Fishkin: Mi provis AnySoftKeyboard kaj MultiLing Keyboard. Certe funkcias sed ŝajnas min dangera. Estas afisxo por antauxsciigi, ke la programo povas uzi viajn kontaktojn kaj bildojn kaj gxi povas legi viajn bankonumerojn ktp ... Mi malinstali tuj estas dangxera por miajn kontaktojn kaj por la aliaj uzantoj de la tabeleto. --pino (diskuto) 11:56, 26 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
@Pino~eowiki:Tiu estas ordinara averto. Tiuj programoj ekzistas jam dum jaroj. Se iu el tiuj programoj farus ion malbonan, ĝia viktimo priskribus sian malĝojan sperton en iu reta diskutejo, tre verŝajne eĉ en kelkaj; ĉu vi sukcesis trovi negativajn opiniojn? (Enigi en interreto numeron kaj validodaton de banka karto estas ĉiam risko, kaj la sola senriska agmaniero estas havi apartan karton por interretaj pagoj: la karta konto ĉiam estu malplena, kaj nur antaŭ pago metu al la konto elspezotan monsumon.) Jen ankoraŭ unu klavaro; eble, vin trankviligos, ke ĝia ellaborinto estas Google. Gamliel Fiŝkin16:52, 28 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Dankon Gamliel Fiŝkin mi estas kontentega fine uzi Unukodon. Por mi tabeleto Android ne plu funkcias sen ekstera ilo, mi bedaŭras. Kelkaj klavaroj estas klaraj dubaj, aliaj estas nur QVERTY (mi uzas AZERTY). Mi vidos plue se mi uzas propran tabeleton. Mi laboras kun tabeleto ĉar estas la pli facila ilo, kiam ekzemple oni devas restadi en lito. --pino (diskuto) 13:19, 2 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
@Pino~eowiki:Kiel diras rusa proverbo, la okuloj timas, sed la manoj faras. Ĉu vi deziras uzi unu klavarfasonon por ĉiuj lingvoj? Mi uzas la lingvojn rusan, Esperanton kaj anglan kaj lernas la hebrean; do, mi jam kutimiĝis ŝaltadi inter kelkaj klavarfasonoj. Kion vi nomas «ekstera ilo»? Ĉu programojn disponeblajn en Play Market? (La kodero [[Unikodo|Unukodon]] povas esti mallongigita: [[Unikodo]]n. Rezulto estas la sama.) Gamliel Fiŝkin14:28, 2 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
@Pino~eowiki:Ĉu vi parolas pri mallongigita listo de intervikioj? Vi povas revenigi ĝin al la antaŭa longa formo, malŝaltinte en preferoj la punkton «Uzi kompaktan liston de lingvoj, kun lingvoj konvenaj por vi». Gamliel Fiŝkin16:16, 2 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
┌────────────────────────────────────────────────────────────────────────────────────────────────────┘Gamliel Fiŝkin dankon por la informo pri «Uzi kompaktan liston de lingvoj, kun lingvoj konvenaj por vi», mi ne sciis kaj estas utila. Sed la peto estas : Aŭtomata konvertado al kaj el la X-sistemo estis malŝaltita. Uzantoj, kiuj ne povas rekte tajpi la Esperantajn supersignojn, povas agordi la Universalan Lingvo-Elektilon. Por mi la Universalan Lingvo-Elektilon funkcias bone kun vindozo sed ne kun Android. Cxu vi (aux aliulo) provis kun Android la novan metodon ? --pino (diskuto) 16:37, 2 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
@Pino~eowiki:Mi preferas tajpi kun normalaj supersignoj (antaŭ dek kvin horoj mi korektis en kelkaj artikoloj eraron, kaŭzitan de iksa konvertado); ĉi tion kaj ĉi tion mi tajpis en Android (mi havas smartfonon kun ekraneto 4,5, mi ne ŝatas tajpi per tiel malgranda klavaro). Se vi plu ŝatas iksan konvertadon, vi povas provi en la Komunejo la aldonaĵon EoMagicalConversion, ŝaltinte ĝin en viaj preferoj tie, kaj kaze de deziro instali ĝin ĉi tie. Gamliel Fiŝkin22:29, 2 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Kiel konsekvenco de la manko de regado de la nova sistemo okazis inter aliaj ia fuŝaĵo. La titolo Ĝardenarto estas alidirektilo por Ĝardenado, dum ekzistas nova fuŝa artikolo kun titolo Gxardenarto kiu ja devas iĝi Ĝardenarto, sed por tio ĝi devas ĉesi esti alidrektilo. Ĉu iu povas aranĝi tion? Kaj poste avertu min por ke mi aranĝu la ceteron de la fuŝaĵoj en tiu artikolo. Dankon.--kani (diskuto) 01:08, 12 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
@Kani:Farite. Vi povis aldoni en la supron de la forigenda redirektilo la kodon {{forigu tuj|Ĝ6|por alinomi la paĝon [[Gxardenarto]]. ~~~~}} (aŭ, por ne bezoni memori numeron de forigokialo, {{forigu tuj|por alinomi la paĝon [[Gxardenarto]]. ~~~~}}). Gamliel Fiŝkin02:03, 12 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Saluton! Mi deziras krei portalon, sed la afero ne prosperis al mi. Mi ankoraŭ ne scias, kion precize mi devas fari. Ĉu iu povus helpi min?--Vikiano (diskuto) 20:38, 26 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Alia peteto: mi provis krei ŝablonon Terminologio, sed mi verŝajne fuŝis la aferon... Kiam mi aldonas ĝin al mia vikipediista paĝo, mi trafas en la kategorion Uzanto Terminologio... kompreneble ne tion mi celis... Mi elkore antaŭdankas por ajna helpo. Pardonon pro la ĝeno. Vikiano (diskuto) 20:55, 2 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Laŭ mi la nuna solvo estas malbona. Tio estas simpla tasko de centra komputilo de Vp/Wp. Se venas la dua redaktanto al la sama artikolo, la komputilo malpermesu ĝin kaj aperu surskribo: la artikolo estas redaktata, prokrastu iom vian redakton!--Crosstor (diskuto) 06:57, 11 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
@Crosstor:Ajna solvo havas samtempe avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Kiam iu malfermas iun paĝon por redaktado, la servilo ne povas scii, ĉu li/ŝi intencas redakti aŭ nur esplori vikian kodon. Krome, iu povas malfermi paĝon por redaktado kaj, ne ferminte redaktan interfacon, okupiĝi pri aliaj aferoj aŭ eĉ foriri; ĉu tiakaze koncerna paĝo estu neredaktebla por ĉiuj aliaj? Tia ebleco estus uzata ankaŭ en redaktomilitoj. Konsideru, ke redaktokonflikto ne okazas, kiam du personoj samtempe redaktas du diversajn sekciojn de sama paĝo; do, kiam paĝo (speciale se granda paĝo) havas sekciojn, prefere redaktu ne la tutan paĝon, sed ĝian sekcion. Gamliel Fiŝkin01:06, 12 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Automata konvertilo de E-literoj ne funkcias en WikiEd?
Ĉu nur mi havas la problemon, ke tiu belega aŭtomata konvertado de X-sistemo ne (plu?) funkcias en WikiEd redaktilo?
Mi rimarkis, ke tiu funkciis en mia resuma kampo, sed ne en la redaktilo, kaj post forŝalto de redaktilo ĉio ekfunkciis.
Ĉu iu scias kie radikas la problemo kaj ĉu ĝi estas (facile) solvebla?
Alaŭdo ۩✉₪05:43, 19 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
@Gamliel Fishkin: Dankon pro via propono! Bedaŭrinde, nur hejme mi havas 6 komputilojn, tri pliajn en la laborejo kaj ĉirkaŭ 100 pliaj en la nubego. Do, mi bezonas pli-malpli universalan solvon, kiu ja estas tiu aŭtomata transkodigo, belege funkcianta nun en Vikipedio, kiam mi ne uzas WikiEd kiel redaktilon. Nu, eble mi provu redakti sen ĝi! Alaŭdo ۩✉₪05:13, 20 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
@Alaudo:Plene universala solvo ne eblas kie ajn. Se mi ĝuste komprenas, vi uzas nubajn komputilojn ne senpere, sed per fora aliro; tiam vi bezonas agordi nur tiun komputilon antaŭ kiu vi sidas. Vi ja instalis operaciumojn sur tiujn komputilojn; la temata agordo estas ege pli facila kaj rapida. Gamliel Fiŝkin03:01, 21 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Ĉi tiu diskuto (kaj la antaŭa pri Malapero de la X-kodo) montras, ke la Esperantan Vikipedion pli kaj pli regas grego da nerdoj, kiuj parolas pri teknikaj aferoj inter si. Ili eĉ arogas al si la rajton moki pri ordinaraj homoj (kiel ĉi-supre: "ĉu vi vivas en la dudeka jarcento", "jam antaŭlonge venis la epoko de unikodo!"). Ordinaran homon neniom interesas perdi tempon en agordado de siaj operaciumoj – li aŭ ŝi eble eĉ ne scias, kio estas "operaciumo".
Bedaŭrinde ĝuste la homoj, kiuj povus ion senchavan verki por Vikipedio, malofte interesiĝas pri la internaĵoj de komputiloj, kvankam ili regule kaj sperte laboras ĉe komputiloj kaj aliaj inteligentaj aparatoj. Tiaj homoj bezonas simplajn konsilojn: "se ne aperas la ĝustaj literoj, kiam vi skribas, klaku sur ĉi tiu butono kaj tajpu cx, gx...", La konsilaro pri "indiĝena klavaro", pri kiu aludis Gamlien Fiŝkin, estas senenhava ridindaĵo.
Mi mem ne bezonas konsilojn pri skribado per ĝustaj literoj. Mi nur rimarkis la memŝatan tonon de la seniksigintoj, al kiuj la vera mondo ŝajnas esti plene fremda. Vi igas kontribuadon al Vikipedio pli kaj pli esotera afero, kiun kapablas fari nur specialaj iluminitoj. La aliaj kabeu. – Ve al la Esperanta Vikipdio!--Surfo10:24, 19 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Estimata kolego Surfo! Kara amiko! Bonvolu esti ĝentila. Vikipedion en Esperanto regas ĝia tuta komunumo, ne mi aŭ iu alia persono unuope, sed bedaŭrinde vin regas viaj emocioj. Unu el nepraj ecoj de homo estas kapablo lerni; ĉiu el ni estis bebo kiu scipovis nek maĉi nek iri nek paroli, sed poste lernis tion. Tre multaj homoj ne scias la vorton «operaciumo» («operacia sistemo»); tion kulpas Mikrosofto, kiu deziras sklavigi la tutan mondon kaj tiucele interalie ŝajnigas al simplaj uzantoj, ke ne ekzistas diversaj operaciumoj sed ekzistas nur Vindozo. Ĉu iu el la lingvaj sekcioj de Vikipedio (ekzemple, franca, germana aŭ hispana; mi eĉ ne parolas ĉi tie pri ne-latinalfabetaj) proponas ion similan al tiu iksa konvertado, por ke loĝantoj de ne-franc/german/hispanlingvaj landoj povu tajpi tie sen unufoje elspezi kvin minutojn por agordi sian operaciumon? Gamliel Fiŝkin03:01, 21 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Malhavantoj de modernaj komputiloj, jen ciferaj kombinoj por tamen sukcesi tajpi supersignitajn literojn (sen spaceto inter & kaj #):
Ĉ aux & #264 ne funkcias (por mi kaj mi sxatus kompreni kiel fari). Scii tajpi rekte unukodojn estas interesa sed la celo de malsxati la malnovan sistemon estis uzi unikododon cxar estas racia metodo sed ankaux estis dauxrigi uzi la x-sistemon danke al la lingvo-elektilo. Fakte ne funkcias cxiam kaj ne ciuj estas komputeristoj kaj estas vera problemo. --pino (diskuto) 15:08, 19 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
La fina punkto-komo formas parton de la kombinoj. Eble tio funkcias nur por Windows - mi momente uzas malnovan komputilon kun operaciumo Windows XP. --Dominik (diskuto) 18:04, 19 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Dankon karaj Dominik kaj LLarson tie funkcias kaj ankaux kun Android. Mi forgesis la komon. Sed ne forgesu, ke nia celo estis dauxrigi uzi la x-sistemon danke al la lingvo-elektilo. Tion afirmis KuboF kaj Blahma, cxu ili faros ankaux kelkajn provojn kaj partoprenos al la debato? Antaux uzi pezajn teknikojn ni devas kontroli, kiam la lingvo-elektilo funkcias. --pino (diskuto) 21:44, 19 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
La daŭrigo de la ĉi-supra diskuto, post mia komento de la 19-a de Aŭgusto, bele pruvas mian opinion pri la nuna stato de la Esperanta Vikipedio: ĝin regas grego da nerdoj, kiuj parolas pri teknikaj aferoj (kodoj, sistemagordon, pli kaj pli komplikaj ŝablonoj ktp.) inter si. Gamliel Fiŝkin, kies insultajn sarkasmojn mi citis, eĉ akuzas min pri malĝentileco. Lia celo evidente estas, anstataŭ ĉiel faciligi la kontribuadon al Vikipedio, instrui al ĉiu potenciala kontribuonto siajn amatajn ĉevaletojn, ekz. instaladon de operaciumaj aldonaĵoj, "indiĝenajn klavarojn" (kia termino!) k.s.
Tuj post la enkonduko de la nova sistemo oni povis eĉ legi, supre de ĉiu Vikipedia paĝo la fanfaronan sciigon "La malaktuala iksa konvertado estas ĉi tie elŝaltita! Bonega novaĵo!" Kia malrespekta memkontenteco! Mi mem ĉiam skribis ĉiujn literojn de Esperanto rekte per mia bone agordita klavaro, sed min neniom ĝenis tio, ke la Vikipedia redaktilo komprenis ankaŭ ikse koditan tekston. Do la fanfarono, kiu ŝajnas jam malaperinta, estas tute ne komprenebla, ĉar la eblo laŭbezone iksi neniel ĝenis iun ajn. --Surfo09:19, 21 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Similas, ke vi aŭdas nur vin mem. Tamen mi respondas, por ke viaj vortoj ne erarigu aliajn kundiskutantojn. Viaj vortoj «eblo laŭbezone iksi» estus vero, se la iksa konvertado ne estus antaŭnelonge deviga, kripligante ekzemple la vorton «Luxembourg» al sensenca literumo «Lŭembourg»; ekzemple oni povis kopii en la kodon de iu paĝo nomon de dosiero trovita en la Komunejo kaj poste despere cerbumi kial la bildo ne aperas sur la paĝo. Tiuj estas ne solaj viaj vortoj kiujn mi ne povas nomi vero. Kial vi estas ĝentila en la finnlingva Vikipedio? Tie vi eĉ ne estas aplomba; vi skribas (kiel mi sukcesis kompreni per Gugla tradukilo) «Mi supozas ke tio estas ne korekta» (Eiköhän tuo ole oikein). Ĉu tio ĉi instruis vin pri ĝentileco tie? Mi ne deziras instrui vin per la sama metodo, sed mi ne povas garantii ke aliaj administrantoj eterne toleros vian konduton. Gamliel Fiŝkin10:44, 21 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Interese. Vi jam ĉesas esti simple malĝentila kaj malestima kaj transiras al fanfaronado per via administranteco kaj al rekta minacado. Por helpi vin en via lingvolernado, mi korektu la tradukon: Eiköhän tuo ole oikein ne signifas «Mi supozas ke tio estas ne korekta», sed tute male Tio verŝajne estas ĝusta. --Surfo08:16, 22 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Unue la tableto apartenas ne al mi. Mi ne rajtas instali eksterajn ilojn.
Due sxajnas, ke la gugla klavaro estas QWERTY. Tio ne estas praktika por franco.
Trie la malsxalto de la alta metodo devis ne sxangxi la uzon de cxiuj uzantoj. (X-metodo estas facila). Ordinara uzanto devu povi labori rekte en vikipedio sen esti sperto en informadiko kaj sen eksterajn ilojn.
Saluton! Mi aldonis lastatempe kelkajn bildojn al Wikimedia, kaj ĉar ili ne estas mia verko, sed aliulaj propraĵoj, mi ĝuste menciis la fonton, de kie mi prenis ilin. Kial oni forigis kaj nun proponas forigi aliajn? Kion mi devas fari, por ke miaj aldonitaĵoj ne estu forigataj? Vikiano (diskuto) 20:04, 25 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
La menciitan bildon mi ne vidis, sed ĝenerale la bildo restas, se ĝi apartenas al Vikimedia Komunejo. Tamen foje okazas, ke iu ŝanĝas la bildon al simila bildo, ĉar tiu bildo estas pli bona. Se la bildo ne apartenas al la komunejo kaj la bildo havas la rajton esti en la komunejo, estas ebleco meti ĝin tien.--Crosstor (diskuto) 03:47, 26 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Dankon por la respondo! Sed mi ankoraŭ bezonas helpon... Jen ekzemplo: mi verkis artikolojn pri libroj, kaj aldonis ilian kovrilon al la komunejo... kompreneble, ke ili ne estas mia verko... mi trovis la kovrilojn en la reto... ilin oni forigis! Pro tio mi demandas... kion mi faru por ke oni ne forigu miajn aldonojn? Tio okazis ekz. al la jenaj miaj artikoloj: Auta de Souza, CONCAFRAS-PSE kaj Kio estas spiritismo?. Kiam mi aldonas ilin al la komunejo mi markas, ke "ili ne estas mia verko", kaj en la laŭvica paŝo mi aldonas la retan adreson, de kie mi prenis la bildon, foton ktp. Koran dankon! =) Vikiano (diskuto) 17:30, 27 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Bildo ne estas libera (laŭ aŭtoraj rajtoj) do ne oni povas esti aldonita (oni forigos). Se aŭtoro vivas Vi povas peti li/ŝi pri libera permesilo (permesilo oni devas sendi al OTRS. Se aŭtoro ne permesas ni ne povas uzi bildon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:58, 27 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
@Vikiano:Ajna persono, kreinte verkon, kiu ne estas derivita el verko de alia persono (aŭ estas derivita, sed la fonta verko estas publika havaĵo [anglepublic domain]), rajtas elekti por sia verko ajnan licencon; ĉiujn variaĵojn eblas klasifiki en kvar grupojn: publika havaĵo, libera licenco, duonlibera licenco, nelibera licenco. Ajna persono, kreinte verkon, kiu jes estas derivita el verko de alia persono (se la fonta verko ne estas publika havaĵo), rajtas elekti por sia verko ne ajnan licencon, sed nur kongruan kun la licenco de la fonta verko. Oni rajtas republikigi verkon de alia persono, nur se ĝi estas publika havaĵo aŭ publikigita sub libera aŭ duonlibera licenco. Por Vikimedia Komunejo taŭgas nur verkoj, kiuj aŭ estas publika havaĵo, aŭ estas publikigitaj sub libera licenco, aŭ estas alŝutataj fare de ilia aŭtoro mem; verkoj, publikigitaj sub nelibera aŭ duonlibera licenco, ne taŭgas por alŝuto al Vikimedia Komunejo fare de aliaj personoj ol la aŭtoro (se la aŭtoro de tia verko sendis al OTRS sian permeson je republikigo de la verko sub libera licenco, tiam la verko povas esti alŝutita al la Komunejo, sed OTRS estas malrapida sistemo kies reagon oni foje atendas tre longe). Gamliel Fiŝkin21:57, 27 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Saluton! Mi volus, ke la kategorio Kategorio:Ŝtatoj de Niĝerio — kiu enhavos 37 paĝojn — estu kreota. Farus mi ĝin, sed la titolo similas forbaritan eron: “La titolo Kategorio:Ŝtatoj de Niĝerio estis malpermesita de kreado. Ĝi similas . . .” Mi do petus, ke administranto ĝin kreu kun enhavo simila al la jena?
{{PliPri}}
{{Komuneja kategorio|States of Nigeria}}
[[Kategorio:Ŝtatoj laŭ landoj|Niĝerio]]
[[Kategorio:Administraj unuoj de Niĝerio|Ŝtatoj]]
@LLarson:Farite. Eble, por eviti konfuzojn inter landoj kaj landeroj, estus pli bone nomi landerojn ne ŝtato sed subŝtato (kvankam en ambaŭ kazoj anglestate). Krome mi pensas, ke estus pli bone komenci titolon de artikolo per titolo de ĝia temo; ekzemple, ne Ŝtato Lagoso, sed Lagoso (ŝtato) aŭ Lagoso (subŝtato). Gamliel Fiŝkin15:18, 9 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
@Gamliel Fiŝkin: Dankon! Pravegas vi, ke estas fuŝaĉe la artikola titolo de la niĝeriaj subŝtataj. Ni konsentus ankaŭ, ke ĉe subŝtato, la titolparto ŝtato estus pli bone subŝtato. Plie, dirus mi, ke subŝtato devas porti la titolparton “(subŝtato)” nur se necese, do: Ŝtato Lagoso → Lagoso (subŝtato), sed Ŝtato Nasavara → Nasarava, ĉar “malpli estas pli” 😊. Opinius kiel vi? —LLarson (dirita & farita) 17:06, 9 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
@LLarson:Vi pravas ankaŭ pri tio, ke precizigo en krampoj necesas nur tiam, kiam sen ĝi ne estus certeco, pri io temas; mi ne skribis pri tio nur ĉar mi ne sciis, ĉu inter la niĝeriaj subŝtatoj estas tiaj, kies nomoj ne koincidas al la nomoj de iliaj ĉefurboj. Sed mi ne komprenis, kion vi diras per la ligilo al dume lasta versio de la artikolo Ludwig Mies van der Rohe. Gamliel Fiŝkin11:44, 10 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
@Gamliel Fiŝkin: Ho — mia vera volo estis esprimi anglalingvaĵon, ke less is more, kiu ofte signifas, ke fari ion per malpli iloj (aŭ malpli krampataj subtitoloj 😂) estas almenaŭ pli bona, kaj eble ankaŭ pli efika kaj pli eleganta. Dankon ankoraŭan. —LLarson (dirita & farita) 17:51, 11 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]