Saltu al enhavo

Elizabeta epoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elizabeto la 1-a dum la kroniga ceremonio 1558

La elizabeta epoko (aŭ elizabeta erao) estas la nomo por la rega tempo de reĝino Elizabeto la 1-a de Anglio inter la jaroj 1558 kaj 1603. La tempo ofte nomatas la "ora epoko de la historio de Anglio" – en tiu epoko datiĝas la kulmino de la angla renesanco kaj flora tempo de la angla literaturo. La elizabeta teatro ekfloris, la verkoj de William Shakespeare (Vilhelmo Ŝekspiro) kaj aliaj samfakanoj revoluciigis la manieron verki dramojn. Angloj esploris la mondon kaj la ekspansio de la angla ŝtato al Nordameriko komenciĝis. En Anglio mem solidiĝis la protestantismo.

La elizabeta epoko elstarigindas ĉefe kontraste al la periodoj antaŭ kaj post ĝi. Estis la periodo post la reformacio de la landa kristana organiziĝo for de la katolika eklezio al ŝtate difinita anglikana eklezio, kaj antaŭ la postaj konfliktoj kaj inter anglikanoj kaj katolikoj kaj inter la parlamento kaj la monarkoj, kiuj difinis la 17-an jarcenton. La reĝino Elizabeto povis almenaŭ por la daŭro de sia regotempo pacigi la konfliktojn inter la diversaj kristanismaj grupoj, kaj la parlamento ankoraŭ ne sufiĉe fortis por signife ataki la monarkan absolutismon. Anglio havis centraligitan, bone organizitan kaj agopovan registaron, kio precipe ŝuldiĝis al la reformoj de la antaŭaj reĝoj Henriko la 7-a kaj Henriko la 8-a.

Kompare kun aliaj grandaj eŭropaj ŝtatoj Anglio estis en bona pozicio - en Italio finiĝis la renesanco, en Francio ardis religiaj konfliktoj, kiuj nur dum la jaro 1598 finigeblis per la Edikto de Nantes. Anglio perdis siajn lastajn teritoriajn posedaĵojn en la malinsula parto de Eŭropo, tiel ke la daŭra interŝtata konflikto kun Francio dum la regotempo de Elizabeto preskaŭ plene paŭzis.

La nura granda rivalo de Anglio estis la reĝlando Hispanio, kun kiu la angla ŝtato havis armeajn konfliktojn kaj en Eŭropo kaj en Ameriko, kiuj kulminis en la Angla-Hispana Milito (1585–1604). La provo de la hispana reĝo Filipo la 2-a, dum la jaro 1588 helpe de granda militŝiparo invadi Anglion, same malsukcesis kiel la atako de brita militŝiparo al Hispanio sub la angla armeestro Francis Drake dum 1589. Hispanio poste finance subtenis la ribelon de katolikoj en Irlando kontraŭ la angla regado kaj provokis marbatalojn de hispanaj kontraŭ anglaj militŝipoj. La kostoj ligitaj al tiuj armeaj konfliktoj signife damaĝis la ŝtatajn financojn de Anglio kaj lige al tio la nacian ekonomion.

Idealigo kaj realo

[redakti | redakti fonton]

Dum la viktorina epoko de la 19-a jarcento kiel ankaŭ parte dum la 20-a jarcento la elizabeta epoko estis idealigita. En la Brita Enciklopedio ankoraŭ nuntempe tekstas: „The long reign of Elizabeth I, 1558-1603, was England's Golden Age. ...'Merry England', in love with life, expressed itself in music and literature, in architecture, and in adventurous seafaring.“[1] ("La longa regotempo de Elizabeto la 1-a, 1558-1603, estis la ora epoko de Anglio. [...] La „gaja Anglio “, vivoĝoja, esprimis sin en muziko kaj literaturo, en arkitekturo, kaj en aventurema marmalkovro". Aparte bone videbla tiu idealigo iĝas en kinejaj filmoj de la mezo de la 20-a jarcento kun la Errol Flynn ekzemple la filmoj The Private Lives of Elizabeth and Essex (1939) kaj The Sea Hawk (1940).

La moderna historia scienco vidas la periodon de la dinastio de Tudor pli sobre kaj senemocie, kaj substrekas ekzemple la relativan sensukceson de la elizabeta Anglio en milita nivelo. La granda malriĉeco de la malurba laboristaro, kiu ampleksis 90 procentojn de la loĝantaro, nuntempe same temiĝas kiel la partopreno de Anglio en la komerca sklavigo de multaj afrikanoj kaj la subpremo de la irlandaj katolikoj. Finfine atendindas, ke nur iom malpli ol 40 jarojn post la morto de Elizabeto komenciĝis la angla enlanda milito.

Elizabeto dum sia kroniga ceremonio transprenis preskaŭ bankrotan ŝtaton, kies financojn ŝi sanigis per ŝpara programo. Dum sia rega periodo pere de Sir Thomas Gresham fondiĝis la Reĝa Borso de Londono. La impostoj en Anglio kompare al aliaj eŭropaj landoj estis relative malaltaj, kio favorigis la pozitivan ekonomian evoluon.

Elizabeto decidis, ne "rigardi en la korojn" de siaj ŝtatanoj, kaj per tio finis la religiajn persekutojn, sub kiuj dum la regoj de siaj antaŭuloj Henriko la 8-a kaj Eduardo la 6-a suferis katolikoj kaj sub Maria la 1-a protestantoj.

Krome menciindas, ke la socia pozicio de la virinoj dum la elizabeta epoko de Anglio laŭ vojaĝaj raportoj de hispanaj kaj italaj vizitantoj konsideriĝis rimarkinde bona: plurfoje tiaj vizitantoj komentis la socian liberon de virinoj en Anglio.

Scienco, teknologio, malkovroj

[redakti | redakti fonton]

Kvankam dum la epoko mankis domina geniulo aŭ nur formala strukturo por scienca esploro, kiel ĝi ekzistis dum la sekva jarcento pere de la geniulo Isaac Newton kaj la Reĝa Societo, tamen dum la elizabeta epoko okazis signifaj sciencaj progresoj. Ekzemploj estas la laboroj de la astronomoj Thomas Digges (1546–95) kaj Thomas Harriot (ĉ. 1560–1621), aŭ la verko De Magnete (1600) de William Gilbert (1544–1603) pri magnetismo. Kartografio kaj geodezio same progresis.

Multaj el la sciencaj kaj teknologiaj evoluoj senpere estis sekvoj de la oceana navigado. La navigisto Francis Drake (ĉ. 1540–96) kun sia ŝipanaro inter la jaroj 1577 kaj 1580 ŝipe ĉirkaŭis la teron, Martin Frobisher (ĉ. 1535–1594) esploris la Arkton. Ankaŭ la unuaj provoj de angloj eksetli en Nordameriko okazis en la elizabeta epoko – tri malsukcesaj provoj sur la insulo Roanoke, pri kiuj respondecis Sir Walter Raleigh.

Kvankam la elizabeta epoko kutime ne konsideriĝas teknologie aparte elstara, tamen okazis teknologia progreso. Dum la jaro 1564 ekzemple la nederlandano Guilliam Boonen venis al Anglio, tie ekproduktis kaleŝojn kaj transportis la kontinentan malkovron de la komfortigo de ĉevalaj ĉaroj per risortoj al Anglio. Kaleŝoj iĝis modaj luksaj produktoj por la angla nobelaro kaj riĉa burĝaro.

La kultura epoko de renesanco en Anglio komenciĝis pli poste ol en la resto de Eŭropo, kaj la angla arto dum la epokoj de la dinastioj Tudor kaj Stuart estis dominita fare de "eksterlandaj" artistoj kiel Hans Holbein sub la reĝo Henriko la 8-aAntoon van Dyck sub Karolo la 2-a Tamen dum la regotempo de Elizabeto ekestis propra, angla stilo de pentraĵoj. La probable plej konata pentristo de la epoko estis Nicholas Hilliard (ĉ. 1547–1619), sed hodiaŭ ankaŭ apreziĝas la verkoj ekzemple de George Gower (1540–1596).

Aparte gravaj personoj de la elizabeta epoko

[redakti | redakti fonton]

estis ekzemple

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]