Saltu al enhavo

Batalo de Varsovio (1920)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batalo de Varsovio
Konflikto: Pola-Soveta Milito
Pola infanterio marŝanta al la fronto
Pola infanterio marŝanta al la fronto
batalo
Daŭro: 13–25 de aŭgusto 1920
Loko: Mazovio
Rezulto: Venko de Pollando
Flankoj
Pollando RSFSR
Komandantoj
Józef Piłsudski
Tadeusz Rozwadowski
Józef Haller
Franciszek Latinik
Edward Rydz-Śmigły
Władysław Sikorski
Bolesław Roja
Leonard Skierski
Zygmunt Zieliński
Wacław Iwaszkiewicz-Rudoszański
Miĥail Tuĥaĉevskij
Gaja Gaj
Aleksandr Ŝuvaev
Avgust Kork
Vladimir Lazareviĉ
Nikolaj Sollogub
Tiĥon Ĥvesin
Forto
113–123 mil
500 kanonoj
1780 maŝinpafiloj
2 aviadilaj eskadroj
104–114 mil
600 kanonoj
2450 maŝinpafiloj
Perdoj
4,5 mil mortintoj
22 mil vunditoj
10 mil perditoj
25 mil mortintoj
65 mil militkaptitoj
vdr
Post la Batalo de Varsovio polaj soldatoj kun la akiritaj kun la milito la standardoj de la sovetiaj armeoj
Pola rekrut-afiŝo el la jaro 1920
La polaj defend-pozicio ĉe Miłosna, aŭgusto 1920, dum la Batalo de Varsovio
Gen. Władysław Sikorski kun la stabo de 5-a Pola Armeo dum la Batalo de Varsovio
Gen. Władysław Sikorski kun la soldatoj ĉe la rivero Wkra, aŭgusto 1920, dum la Batalo de Varsovio
Aŭgusto 1920, dum la Batalo de Varsovio - la marŝanta pola infanterio en tiraljoro

La Batalo de Varsovio (ruse Варшавское сражeние [varŝavskoje sraĵenije], pole Bitwa Warszawska; ankaŭ nomata La Miraklo apud Vistulo) estis decida batalo inter polaj kaj sovetiaj armeoj, kiu okazis de la 13-a ĝis la 25-a de aŭgusto 1920 dum la pola-bolŝevika milito. Ĝi estis agnoskata de Edgar Vincent D'Abernon kiel la 18-a plej decida batalo en la historio de la mondo. La venko de la Pola Armeo decidis pri gardigo de sendependeco de Pollando kaj haltigis la komunistan revolucion, irantan al okcidenta Eŭropo.

1-a fazo: la sovetia alveno
2-a fazo: la pola kontraŭ-atako

Je la 12-a de aŭgusto 1920 fortoj de la Ruĝa Armeo komandataj de Miĥail Tuĥaĉevskij alvenis ĉe la pola ĉefurbo Varsovio kaj apuda fuorto Modlin, komencante la atakon. La aŭtoro de la pola batalplano estis ĉefstabestro, generalo Tadeusz Rozwadowski. Lunde, la 16-an de aŭgusto, la pola armeo komandata de Józef Piłsudski impete kontraŭatakis la bolŝevikan forton flanke de la suda rivero Wieprz. Tio devigis la rusan soldataron forlasi la sieĝon kaj malorde retiri orienten. Taksataj sovetaj malprofitoj ĉirkaŭas 10,000 mortintajn, 10,000 vunditajn kaj 66,000 kaptitajn. Komparante, poloj suferis 4,500 mortintajn, 10,000 perdiĝitajn kaj 22,000 vunditajn.

Antaŭ la batalo apud Vistulo plejmulto da bolŝevikoj kaj eŭropaj politikaj spertuloj prognozis baldaŭan perdon de preskaŭ venkita pola armeo. Ĝia mira kaj neatendita venko kripligis la sovetiajn fortojn. Vladimir Lenin priskribante tiun situacion diris, ke "bolŝevikoj suferis grandegan malvenkon". Dum sekvantaj monatoj kelkaj pluaj venkoj fare de poloj savis la sendependecon de ilia lando. Pro tio ŝtatestroj de Sovetunio konsentis por la paco. En 1921 la traktato de Rigo estis subskribita, firmigante la stabilan pola-sovetian limon.

Gravaj epizodoj

[redakti | redakti fonton]

Rompo de rusaj ĉifroj

Laŭ trovitaj dum la lastaj jaroj kaj publikigitaj aŭguste 2005 dokumentoj de la Centra Armea Arkivo jam septembre 1919 ĉifroj de la Ruĝa Armeo estis rompitaj de leŭtenanto Jan Kowalewski. Manovro de pola kontraŭofensivo sukcesis i.a. danke al konateco de planoj kaj ordonoj de la rusa flanko kaj scipovo utiligi la scion de la pola komandejo.

Akiro de radiostacio

Unu el pli gravaj epizodoj de la batalo estis konkero de la Kavaleria Regimento de Kalisz stabejon de la rusa kvara armeo en Ciechanów, sekve do armean kancelarion, magazenojn kaj unu el du radiostacioj servantaj al rusoj komunikiĝi kun komandejo en Minsko. Tio okazis la 15-an de aŭgusto. Poloj sciis, ke la dua radiostacio ne funkciis, ĉar translokiĝadis aliloken. En la sama tempo komandanto de la fronto Miĥail Tuĥaĉevskij ordonis al la kvara armeo turniĝi al sud-oriento kaj ataki la armeon de generalo Władysław Sikorski, kiu batalis apud Nasielsk.

Rapida kaj efika deĉifro de la ordono flanke de poloj ebligis analizon de la situacio kaj entrepreno de fulmrapida decido agordi la radiostacion laŭ frekvenco de la rusa radiostacio por komenci efikan ĵamadon de pli distancaj transmisiiloj de Minsko. Danke al tio la dua radiostacio post ekfunkciigo en nova loko ne povis ricevi eldonitajn ordonojn. Varsovio samfrekvence disaŭdigadis senĉese dum du tagonoktoj tekstojn de la Biblio, kiuj ricevis radiotelegrafistoj.

Hungara helpo

Alianca helpo de Francio ne alvenis pro ĉesigo de transportoj fare de Germanio, Aŭstrio kaj Ĉeĥoslovakio, kiu la 28-an de julio 1920 aneksis Teŝinan princlandon. Dua Internacio apogante bolŝevikojn instigis maristojn de Gdańsk haltigi internacian helpon. Komence de julio 1920 hungara registaro de la ĉefministro Pál Teleki decidis helpi al Pollando transdonante senpage en kritika momento pere de Rumanio armean ekipaĵon: entute ĝis 1921 preskaŭ 100 milionojn da kugloj por diversaj pafiloj, artilerian municion, 440 kampajn kuirejojn, 80 fornojn. La 12-an de aŭgusto 1920 al Skierniewice venis i.a. 22 milionoj da kugloj por Mauser de la fabriko de Manfréd Weiss en la Insulo Csepel.

Konindaj partoprenantoj

[redakti | redakti fonton]

Interesaĵoj

[redakti | redakti fonton]

La 14-an de aŭgusto dum la Batalo de Varsovio la 5-a Armeo de generalo Władysław Sikorski eldonis flugfolion: Pola Popolo! Bolŝevikaj bandoj de Moskvo sub komando de judaj komisaroj aplombis eniri en landlimojn de la Plej Brila Pola Respubliko.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Biskupski M. B. "Paderewski, Polish Politics, and the Battle of Warsaw, 1920," Slavic Review (1987) 46#3 pp. 503–512 he was trying to get American support for his comeback in Polish politics in JSTOR
  • Edgar Vincent D'Abernon, The Eighteenth Decisive Battle of the World: Warsaw, 1920, Hyperion Press, 1977, ISBN 0-88355-429-1.
  • Davies, Norman, White Eagle, Red Star: the Polish–Soviet War, 1919–20, Pimlico, 2003, ISBN 0-7126-0694-7.
  • Davies, Norman. "The Soviet Command and the Battle of Warsaw," Soviet Studies (1972) 23#4 pp. 573–585 says the Soviet failure of command was responsible for its defeat
  • Andrzej Nowak, Ojczyzna Ocalona. Wojna sowiecko-polska 1919–1920 (Patrujo Savita. Pola-bolŝevika milito 1919-1920), Biały Kruk / Blanka Lupo, Krakovo 2012

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]