Jean Beguin
Johano Begino | ||
---|---|---|
"Tyrocinium Chymicum", verko eldonita en 1650.
| ||
Persona informo | ||
Jean Béguin | ||
Naskiĝo | 1550 en Loreno, Francio | |
Morto | 1620 en Parizo, Francio | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Alma mater | Universitato de Lejdeno | |
Profesio | ||
Okupo | kemiisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johano Begino (1550-1620) estis franca kuracisto, iatrokemiisto[1] kaj apotekisto. Li ankaŭ estis privata kuracisto de Henriko la 4-a kaj Ludoviko la 13-a. Li renomiĝis pro sia verko "Tyrocinium Chymicum", unue publikigita en la latina en 1610 sen la permeso de la aŭtoro kaj ree publikigita en 1612 sub lia kontrolo en Parizo.
Tiu verko estis tradukita en la francan de la kuracisto Jean Lucas de Roy en 1615 sub la titolo "Les Elémens de chymie de Maistre Jean Béguin...". Inter 1610 kaj 1690 aperis 41 eldonoj de tiu verko kaj ĝi estis la dua libro pli uzata en la lecionoj de la nederlanda kuracisto Herman Boerhaave en la Universitato de Lejdeno, kies studentoj estis Andrew Plummer (1697-1756), William Cullen (1710-1790) kaj Joseph Black (1728-1799).
Vivo
[redakti | redakti fonton]En Parizo, Johano Begino starigis laboratorion instigita de Jean Ribit de la Rivière (1546-1594) kaj Théodore Turquet de Mayerne (1573-1655). Tie, li ne nur donis lecionojn pri farmaciaj preparaĵoj, sed ankaŭ preparis sian unuan kemian kompendion. Al Begino, la preparado de medicinaĵoj per la uzo de la fajro igis ilin pli altvaloraj ol la tradiciaj herbaj miksaĵoj de la galenistoj pro tio ke laŭ li la varmo uzita apartigis la purajn substancojn el aliaj komponaĵoj.[2]
Kvankam multaj aŭtoroj provis enkonduki novajn substancojn kiujn li mem malkovris por propagandi siajn kemiajn kapablojn, Begino laŭŝajne estis la unua kiu preparis la ketonon elde plumba acetato al kiu li nomis "arda spirito de Saturno".[3]
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Tyrocinium Chymicum, 1643, Jean Béguin, Antonio de Sgobbis, Johann Georg Pelshofer
- Novvm Lvmen Chymicvm: E Naturae fonte & manuali Experientia depromptum, & in ..., 1608
- Lyrocinium chymicum, 1659, Jean Béguin, Blasio
- Tyrocinium chymicum, recognitum et auctum...., 1612
- Tyrocinium chymicum e naturae fonte et manuali experientia depromptum, 1625, Jean Béguin, Johannes Hartmann
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Elements, Principles and Corpuscles: A Study of Atomism and Chemistry in the ..., Antonio Clericuzio
- The Aspiring Adept: Robert Boyle and His Alchemical Quest, Lawrence M. Principe
- Ciência e Mito, António Amorim da Costa
- Labour, Science and Technology in France, 1500-1620, Henry Heller
- Distilling Knowledge: Alchemy, Chemistry, and the Scientific Revolution, Bruce T Moran
- Robert Boyle and Seventeenth-Century Chemistry, Marie Boas Hall
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Robert Boyle (1627-1691)
- Andreo Libavo (1555-1616)
- Hélène Metzger (1889-1944)
- Étienne de Clave (1587-1645)
- Mikaelo Sendivogiuso (1566-1636)
- Listo de kemiistoj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Iatrokemio aŭ kemiatrio estas branĉo de la kemio kiu rilatas al Medicino, t. e., ĝi estas scienco kiu provizas kemiajn solvojn por kuracado de malsanoj kaj medicinaj rimedoj.
- ↑ Chemistry and Medical Debate: Van Helmont to Boerhaave, Allen G. Debus
- ↑ Robert Boyle and Seventeenth-Century Chemistry, Marie Boas Hall