10-a de aprilo
Aspekto
La 10-a de aprilo estas la 100-a tago de la jaro (la 101-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 265 tagoj restas.
Je la 10-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 428: Nestorio iĝis Patriarko de Konstantinopolo
- 837: Haleja kometo plej proksime alproksimiĝis al la Tero - distanco egala al 0,0342 AU (5,1 milionoj da kilometroj)
- 847: Leono la 4-a iĝis papo
- 879: Ludoviko la 3-a iĝis reĝo de Okcidentfranka imperio
- 1246: Pollando: Elbląg iĝis urbo
- 1500: Francoj post refoja konkero de Duklando Milano enprizonigis ties dukon Ludoviko Sforza
- 1520: Apogantaj Pollandon, urbanoj de Gdańsk provis sensukcese bloki Piława-markolon, tra kiu povus helpe al la Ordeno de germanaj kavaliroj alveni helptaĉmentoj el Germanio aŭ Danio
- 1521: Portugalio: Beja ricevis urborajton
- 1525: Lasta duko de la Ordeno de germanaj kavaliroj Albreĥto antaŭ ties sekularigo omaĝis en Krakovo al la pola reĝo Sigismondo la 1-a - rezulte de tio Prusio iĝis feŭdo de Pollando (la reĝo ne povis enkorpigi kreiĝantan duklandon Prusujo pro la tatara atako al la Respubliko de Ambaŭ Nacioj - n
- 1529: Kadre de la unua aŭstra-turka milito grandega armeo sub komando de Sulejmano la 1-a eknavigis de Konstantinopolo direkte al Vieno, kiun sieĝis la 27-an de septembro
- 1550: De Sevilo direkte al Sudameriko eknavigis tri ŝipoj kun 80 virinoj, kiuj estis edzinigotaj al konkistadoroj
- 1580: Pollando: granda krona kanceliero Jan Zamoyski eldonis urbigan privilegion por fondita de si urbo - Zamość
- 1633: Londono: bananoj enmerkatiĝis
- 1710: En Britio oni voĉdonis la unuan en la mondo leĝon pri aŭtorrajto kaj kopirajto
- 1741: Pollando: venko de prusa armeo super la aŭstra en batalo de Małujowice (apud Brzeg)
- 1785: Germana-brita astronomo Wilhelm Herschel malkovris galaksion NGC 3808 ĉirkaŭ 300 milionojn da lumjaroj for en konstelacio Leono kaj galaksion NGC 4725 en konstelacio Berenica Hararo
- 1795: Incendio tute detruis domaron de urbo Stopnica (nun vilaĝo apud Busko-Zdrój en Pollando)
- 1796: Itala kampanjo de Napoleono Bonaparte komenciĝis
- 1809: Aŭstra armeo transpaŝis riveron Inn kaj atakis aliancitan kun Francio Bavarion - Milito de la Kvina Koalicio komenciĝis
- 1814: Post jara sieĝo fare de prusa kaj rusa armeoj kapitulacis franca garnizono en fortreso Głogów
- 1814: Napoleonaj Militoj: venko de brita-hispana-portugala armeoj en la batalo de Tuluzo
- 1815: Erupcio de indonezia vulkano Tambora igis la venontan jaron 1816 jaro sen somero kaj malsategon en la norda duonglobo - ĝi mortigis 71 000 personojn
- 1826: Greka milito de sendependiĝo: turka-egipta armeo konkeris post unujara sieĝo la urbon Misolongi
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio: venko de pola generalo Ignacy Prądzyński en bataloj apud Siedlce (Iganie kaj Domaniewice) - pli ol 1500 rusoj estis mortigitaj, 3280 iĝis ostaĝoj kaj kelkcent ĉevaloj akiritaj
- 1845: Pensilvanio: dum incendio en Pitsburgo pli ol mil domoj bruliĝis
- 1849: Usona inventisto Walter Hunt patentigis sekurpinglon
- 1854: Bahá'u'lláh, la profeto-fondinto de la Bahaa Kredo, foriris el Bagdado (Irako) por ermitiĝi dum du jaroj en Kurdistano, sur la monto Sar-Galú ĉe la urbo Sulaymáníyyih (Takyiy-i-Mawláná).
- 1858: Londono: sonorilo Big Ben estis gisita post rompo de la originala dum testado
- 1861: Usono: Masaĉuseca Instituto de Teknologio fondiĝis kiel privata universitato
- 1864: Laŭ instigo de Napoleono la 3-a frato de Francisko Jozefo la 1-a Maksimiliano iĝis imperiestro de Meksiko
- 1864: Diktatoro de la pola januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio Romuald Traugutt estis arestita de rusa polico
- 1866: Amerika Prevento-Societo kontraŭ Krueleco pri Animaloj fondiĝis en Novjorko
- 1869: En Kubo Asembleo de Guáimaro agnoskis konstitucion
- 1872: Franca astronomo Alphonse Louis Nicolas Borrelly malkovris asteroidon Lakeso
- 1872: En kanada provinco Alberta oni fondis fortikaĵon Calgary (de 1894 la urbo Kalgario)
- 1875: En Japanio estis kreita Ordeno de la Leviĝanta Suno
- 1880: Johann Palisa malkovris asteroidon 216 Kleopatra, kiu havas formon de osto
- 1896: Spiridon Louis gajnis unuan olimpikan maratonon fariĝante nacia heroo de Grekio
- 1904: Brita okultisto Aleister Crowley finverkis sian filozofi-magian ĉefverkon
- 1909: Pola inventisto Kazimierz Prószyński patentis en Francio aeroskopon, la unuan manan filmilon, funkciigatan per aera premo (konstruinta antaŭ fratoj Lumiere unuan en la mondo aparaton por fotado kaj filmado)
- 1910: Pollando: Muzeo de la Societo de Scienc-Amikoj fondiĝis en Przemyśl
- 1912: Vaporŝipo Titanic fornavigaciante de Southampton preskaŭ akcidentis kun ŝipo New York; parto de pasaĝeroj konsiderinte tion malbona omeno venontan tagon elŝipiĝis en Queenstown (Irlando)
- Unua mondmilito:
- 1917: En Nov-Jorko malfermiĝis ekspozicio, kie Marcel Duchamp montris porcelanan urinejon por viroj
- 1919: Okupata de germanoj Grodno (de septembro 1915) estis transprenita de pola administrado
- 1919: Ĉeĥoslovaka krono iĝis laŭleĝa valuto
- 1919: La meksika revoluciulo Emiliano Zapata allogita de la prezidanto Venustiano Carranza al ties bieno estis mortpafita de trupanoj. Lia kadavro estis ekspoziciita en Cuautla antaŭ la entombigo.
- 1921: Dua Pola Respubliko: pola marŝalo Józef Piłsudski distingis urbon Płock per Batal-Kruco pro heroa defendo dum la pola-bolŝevika milito
- 1925: Caricin estis alinomita al Stalingrado
- 1925: Usona verkisto Francis Scott Key Fitzgerald eldonis romanon La Grandioza Gatsby
- 1932: Paul von Hindenburg refoje iĝis prezidento de Germanio supervenkante Adolf Hitler
- 1933: Post Franz von Papen ĉefministro de Prusio (kiel poste montriĝis – la lasta) iĝis Hermann Göring
- 1934: Gento: en Katedralo de Sankta Bavo oni rimarkis mankon de unu el tabuloj de la genta altaro
- 1938: Édouard Daladier iĝis ĉefministro de Francio
- 1938: Aŭstrio en la plebiscito 99,7% apogis aneksiĝon al Nazia Germanio
- Dua mondmilito:
- 1940: Gestapo deportis de distriktoj Rypin kaj Lipno ĉ. 200 polajn katolikajn pastrojn al koncentrejoj en Stutthhoff (ene de Libera Urbo Dancigo) kaj Sachsenhausen; germanoj pafmortigis en Lublin 10 personojn; en Varsovio malantaŭaj platformoj de tramoj estis rezervitaj nur por germanoj - soldatoj veturas senpage, germanaj civiluloj pagas; en Szczebrzeszyn vespere ekde la 21-a horo elirblokado, libera komerco malpermesita rilate al lakto, fromaĝo kaj butero; dua tago de la Operaco Weserübung: Islando rompis union kun Danio post ĝia anekso fare de Germanio, en Althing oni deklaris ke la islanda registaro provizore transprenas la regopovon - fakta apartiĝo de Islando; taktika venko de brita ŝiparo en la unua mara batalo apud Narvik; brita kaj franca ambasadoroj en Belgio petis pri senprokrasta alveno de la alianca armeo - rifuzo de la belga registaro; al koncentrejo Ravensbrück alvenis transporto kun 57 polinojn; de oficira militkaptitejo Hohenstein fuĝis 10 poloj (oni kaptis ĉiujn); Masakro de Katin: soveta NKVD murdis en Katin polan oficiron, diplomaton kaj poeton Andrzej Hałaciński; Starobilsk: komisaro de soveta militkaptitejo skribis Politikan eksterordinaran raporton pri ĵus komencita "likvido de la tendaro"; Francio: en Malestroit Memstara Brigado de Podhale-Pafistoj ricevis standardon de divizia generalo Władysław Sikorski; en Parizo aperis semajnrevuo "Jutro Polski" (Morgaŭo de Pollando), dediĉita al ideo de komuna batalo de civitanoj pri libera kaj sendependa Pollando
- 1941: Germana polico pafmortigis en Skrzyszów 12 personojn; Balkana Fronto: germana 14-a Kirasita Divizio eniris sen batalo al Zagrebo, kie ustaŝoj anoncis faŝisman Sendependan ŝtaton Kroatio, kiun ekgvidis Ante Pavelić, kio kondukis elimini sen batalo jugoslavian 1-an Armeo-Grupon, germana 40-a Armea Korpuso okupis Florina (Okcidenta Makedonio); 1-a Kirasita Gvardio atakante en la valo de Granda Moravio okupis Paraćin, Ćuprija kaj Jagodina; usona destrojero savante sur la akvoj de Islando ŝiprompiĝintojn de nederlanda ŝipo reĵetis atakon de germana submarŝipo - unua german-usona batalo; prezidanto de Usono anoncis, ke Ruĝa Maro kaj Adena Golfo estas liberaj de la milito, kio malfermis la vojon al usonaj ŝipoj; Egiptio: en kinejo de Sidi Bishr apud Aleksandrio okazis montro de la unua kroniko por soldatoj de la Memstara Brigado de Karpataj Pafistoj; Sieĝo de Tobruko komencita - du tagoj de germna atakado, laŭvica atako de Erwin Rommel sekvis la 16-an de aprilo
- 1942: Germanaj regopovoj de Poznań denove konstatis, ke falo de laborproduktiveco de poloj rezultas de malgranda livero de nutraĵo kaj vestoj kaj krome de konscia sabotado; Orienta Fronto: laŭvica sensukcesa atako de la Krimea Fronto al Kerĉa duoninsulo finita la 3-an tagon; germana polico transportis 13 polinojn de malliberejo en Tomaszów Mazowiecki al koncentrejo Ravensbrück; nokte Bomba Korpuso de RAF atakis Essen
- 1943: Profesoro de Libera Pola Universitato Jan Hipolit sinmortigis per veneno en Pawiak, enketa malliberejo de Gestapo; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el areo Lubartów pafmortigis 4 laboristojn pri homforkapto al trudlaboro en Nazia Germanio, poste likvidis kontingentan brutejon; Sabotad-flankataka taĉmento de Pola Enlanda Armeo okazigis bomban atencon en la ĉefa stacidomo en Berlino - 14 personoj pereis kaj 60 vundiĝis; RAF nokte atakis Frankfurto ĉe Majno; al Katin forveturis invitita de germanaj regopovoj pola delegitaro kune kun verkistoj, kiel Ferdynand Goetel
- 1944: Germanaj soldatoj kaj ĝendarmoj pafekzekutis en Ciszewo 20 personojn; partizanoj atakis Tendaron de Konstrua Servo en Lublin akirante 7 fusilojn; en Aŭŝvico mortis pola profesoro Marcin Rożek pro rifuzo skulpti Adolf Hitler; slovakaj judoj Rudolf Vrba kaj Alfred Wetzler sukcese eskapis de koncentrejo Aŭŝvico al Slovakio, de kie ilia raporto pri la restado estis laŭtigita en Okcidento - unu el la plej fruaj kaj plej detalaj priskriboj de la amasmurdoj; Pola Rezistomovado: Ukraina Ribela Armeo atakis Hanaczów (nun en Ternopila provinco), la memdefendo konsistis el taĉmentoj de KB kaj EA kun teralterigitaj armiloj, krom tio 10-persona taĉmento de judoj - la vilaĝo estis bruligita, kaj loĝantaro evakuiĝis al Lvovo kaj aliaj lokoj; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el areo Augustów pripafis germanojn en vilaĝo Jaminy - 1 ĝendarmo pereis kaj 1 oficiro vundiĝis, venĝe germanoj arestis kaj pafmortigis 24 loĝantojn; pli ol 1000 aviadiloj de Aliancanoj atakis germanajn aerodromojn en Francio kaj Belgio; Orienta Fronto: trupoj de 3-a Ukraina Fronto liberigis Odeson; en Norda Moldavio trupoj de 2-a Ukraina fronto librigis Rădăuți (Distrikto Suceava); germanaj regopovoj establis en Nazia Germanio novan koncentrejon en Leonberg, al kiu ĉi tage direktis grupon de 398 malliberuloj, en tio 74 polojn - ĉiuj laboris pri produktado de aviadiloj; sur teritorio de Sovetunio formiĝis ĉeĥoslovaka 1-a Armea Korpuso
- 1945: Urbestraro de Rawicz transdonis al lokaj monaĥinoj 39 polajn infanojn, malliberigitajn de germanaj regopovoj en Wąsocz (distrikto Konecki); en Vilno okazis interparolo de 4 oficiroj de Pola Enlanda Armeo kaj unu malliberigita kun NKVD - ili reĵetis oferton kunlabori kun Provizora Registaro, restante ĉe la pola ekzila registaro; ĉirkaŭ 900 personoj pereis rezulte de alianca bombaviadila atako al Plauen en Saksio; usona prezidento Franklin D. Roosevelt turnis sin al ĉefministro Winston Churchill kun alvoko, ke li nenion publike deklaru pri Pollando; en gazetaro aperis informo, de Demokrata Komitato en Toronto kolektis 50 mil dolarojn por kuraca helpo por Pollando; pola ekzila registaro nomumis Stefan Korboński delegito por la lando; en Królewiec trupoj de 3-a Belorusa Fronto akceptis germanan kapitulacon; en Slovakio trupoj de 2-a Ukraina Fronto "liberigis" Trenčín; Itala Fronto: en Romanjo pola 2-a Armea Korpuso konkeris Solarolon kaj atingis kanalon Lugo; Okcidenta Fronto: 13-a Armea Korpuso de usona 9-a Armeo konkeris Hanovron, kaj kanada 2-a Armea Korpuso - Deventer
- 1947: Oksfordo: fondokongreso de Liberala Internacio komenciĝis
- 1953: Sveda politikisto Dag Hammarskjöld iĝis Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj
- 1957: Post solvo de la Sueza krizo komenciĝis akva transporto tra la Sueza kanalo
- 1964: Sur Persa Golfo sinkis naviganta al Kuvajto ŝipo kun iranaj enmigrantoj - 113 personoj pereis
- 1970: Brita rokgrupo The Beatles malfondiĝis - dum komercaj malkonsentoj Paul McCartney anoncis sian foriron
- 1971: Kadre de tablotenisa diplomatio al Ĉinio alvenis usona skipo de tiu ĉi sporto
- 1972: Subskribo de la Konvencio pri Biologiaj Armiloj
- 1972: Rezulte de tertremo en suda Irano pereis pli ol 5 mil personoj
- 1972: Generalo Stanisław Skalski, la plej bona pola flug-aso el la dua mondmilito, estis laŭ propra peto translokigita al rezervo
- 1973: Pakistano akiris sian konstitucion (laŭ aliaj fontoj la 14-an de aŭgusto).
- 1973: Svislando: 108 personoj pereis apud Hochwald en katastrofo de la brita pasaĝera aviadilo Vickers Vanguard 952
- 1977: 35 personoj pereis en akcidento de kolombia aviadilo DC-3 apud Bogoto
- 1979: Rezulte de uganda-tanzania milito kapitulacis uganda ĉefurbo Kampalo. Faligita prezidento Idi Amin fuĝis al Libio.
- 1979: Teksaso: 42 pereis pro tornado super Wichita Falls
- 1985: Kosmosondilo Voyager 2 komencis fazon de la observado de Urano
- 1991: Produktado de aŭtomobiloj Wartburg finiĝis
- 1992: Milito en Montara Karabaĥo: azera armeo okazigis masakron en Maraga de 145 armenoj en vilaĝo Maraghar (distrikto Tartar) en Montara Karabaĥo
- 1992: 3 personoj pereis kaj 91 vundiĝis en bomba atenco al konstruaĵo Baltic Exchange en City farita de IRA
- 1999: Pollando: en Lodzo oni malkovris la benkon de Julian Tuwim
- 1999: Antaŭ sia domo en Teherano pereis en la atenco de Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo estinta komandanto de landa armeo
- 2000: En ĉefurbo de Gambio Banĝulo sekurecaj sevoj pripafis studentan manifestacion mortigante 14 personojn
- 2003: Air France kaj British Airways anoncis retirigon de la flugo de aviadiloj Konkordo ĝis fino de la jaro
- 2003: Hungario: akcidento en la nuklea centralo en Paks
- 2007: Unuaj verdiktoj pri la Masakro de Srebrenico
- 2007: Prezidento de Usono George W. Bush subskribis leĝon pri disvastigo de NATO al Albanio, Kroatio, Nord-Makedonio, Kartvelio kaj Ukrainio
- 2009: Post pago de 2,4 mln da dolaroj de elaĉetmono somaliaj piratoj liberigis norvegan ŝipon Asir
- 2010: Registara aviadilo TU-154M kun pola ŝtata delegitaro por celebrado de la 70-a datreveno de soveta krimo en Katin pereis dum alterigado en Smolensk - mortis ĉiuj 96 personoj, i.a. prezidento de Pollando Lech Kaczyński, lia edzino Maria Kaczyńska kaj prezidento en ekzilo Ryszard Kaczorowski. Oni anoncis nacian funebron. La hipotezon pri atenco esploris parlamenta teamo gvidata de Antoni Macierewicz, kiu estis konfirmita de britaj spertuloj, kiuj trovis TNT sur la vrako, pruvante eksplodon de la aviadilo super la aerodromo (ĝis nun la ĉefaj pruvaĵoj: aviadilvrako kaj nigra skatolo ne estis redonitaj de Rusio, kie la aviadilo estis riparata)
- 2010: Dum politika protestado en Tajlando pereis 25 personoj
- 2011: En Peruo okazis prezidenta baloto, kiun en la unua etapo kungajnis Ollanta Humala; en la dua iĝis prezidento
- 2013: Siria enlanda milito: komenciĝis batalo de al-Kusajr (Gubernio Homs)
- 2014: Ofensivo de Islama Ŝtato en Irako: ĝihadistoj okupis strategian hidroelektran centralon sub Eŭfrato apud Faluĝo, kaŭzante inundojn
- 2016: Keralao: en incendio de hinduisma templo en Paravur (distrikto Kolamo) en la suda Barato 113 personoj pereis kaj 350 vundiĝis
- 2018: Varsovio: tuturbaj solenaĵoj kun inaŭguro de la Viktim-Monumento de Smolensk-Tragedio (starigita post 8 jaroj pro kontraŭstaro de la plue oficantaj urbaj regopovoj elektitaj de Civitana Platformo) omaĝe al 96 viktimoj de la pola delegitaro omaĝonta sovetan genocidon de polaj oficiroj en Katin - fino de ĉiumonataj religiaj memormarŝoj de la ĉefkatedralo al la prezidenta palaco
- 2019: Fotita fare de la teleskopo de eventa horizonto la nigra truo centre de la galaksio M87 estis publikigita
- 2020: Notaĵo de pola Ministerio pri Eksteraj Aferoj al rusa ambasadejo en Varsovio pri senprokrasta redono de la vrako de aviadilo Tupolev Tu-154M - tagon pli frue usona komisiono esploranta aviadajn akcidentojn sendis al Pollando detalan raporton, kiun oni prezentos venontan monaton
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 401: Teodozo la 2-a, bizanca imperiestro, filo de Flavio Arkadio, nepo de Teodozio la 1-a (m. 450)
- 1018: Nizam al-Mulk, persa sciencisto kaj veziro de Selĝukoj (m. 1092)
- 1480: Filiberto la 2-a de Savojo, duko de Savojo (m. 1504)
- 1512: Jakobo la 5-a, reĝo de Skotlando el dinastio Stuartoj (m. 1542)
- 1583: Hugo Grotius, nederlanda filozofo, juristo, diplomato, la patro de internacia juro (natura juro, publika internacia juro) (m. 1645)
- 1651: Ehrenfried Walther von Tschirnhaus, germana matematikisto, kuracisto, fizikisto, kaj filozofo, inventinto de eŭropa porcelano (m. 1708)
- 1713: John Whitehurst, angla horloĝisto kaj sciencisto (m. 1788)
- 1727: Samuel Heinicke, germana pedagogo pri surdmuteco (m. 1790)
- 1755: Samuel Hahnemann, germana kuracisto kaj iniciatinto de homeopatio (m. 1843)
- 1756: Giacomo Antonio Perti, itala komponisto kaj kapelmajstro de baroko (m. 1756)
- 1778: William Hazlitt, angla verkisto kunlaboranta kun gazetoj kiel "The Times" (m. 1830)
- 1801: Julius Müller, germana teologo
- 1802: Johann Peter Lange, germana teologo
- 1803: Johann Jakob Kaup, germana naturalisto, konata pro la muzea prezento de mastodonto (m. 1873)
- 1826: Konstanty Borzęcki, pola soldato, turka nacia heroo, generalo kaj verkisto (m. 1876)
- 1847: Joseph Pulitzer, usona ĵurnalisto kaj eldonisto hungar-juddevena, fondinto de la premio Pulitzer (m. 1911)
- 1861: Elek Hints hungara kuracisto, patro de Elek Hints (m. 1919)
- 1864: György Bernády, hungara/rumania hungara politkisto (m. 1938)
- 1864: Eugen d'Albert, germana komponisto kaj pianisto (m. 1932)
- 1864: Michael Mayr, aŭstra historiisto kaj politikisto (m. 1922)
- 1873: Kyösti Kallio, plurfoja ĉefministro kaj prezidento de Finnlando (m. 1940)
- 1877: Alfred Kubin, aŭstra verkisto, desegnisto, artisto (m. 1959)
- 1878: Eduard Štorch, ĉeĥa arkeologo, pedagogo kaj verkisto pri prahistorio (m. 1956)
- 1881: István Kováts, hungara fotisto de verkistoj (m. 1942)
- 1885: Domokos Olajos, hungara redaktoro, politikisto (?)
- 1905: Elemér Jancsó, hungara literaturhistoriisto, universitata profesoro (m. 1971)
- 1910: Władysław Misiewicz, pola esperantisto el Radom, kiu finis pedagogian kurson laŭ Cseh-metodo dum UK 1931 kaj instruis 500 lernantojn ĝis UK 1959, budhano kaj tradukisto de paliaj tekstoj, distingita i.a. per Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta kaj kiel Merita Esperantisto (n. 1997)
- 1913: Stefan Heym, germana verkisto kaj ĵurnalisto juddevena (m. 2001)
- 1924: Ilona Borsai, hungara muzikfolkloristino kaj muzikhistoriistino (m. 1982)
- 1925: András Ádám, hungara pentristo, grafikisto kaj belartverkisto (m. 1985)
- 1926: Attila Demjén, hungara pentristo kaj portretisto (m. 1973)
- 1929: Adolf Burkhardt, germana luterana pastro, direktoro de la Germana Esperanto-Biblioteko, ekumenisto kaj eldoninto de la ADORU - Ekumena Diserva Libro, honora membro de UEA (m. 2004)
- 1929: Max von Sydow, sveda teatra kaj filma aktoro rolinta en filmoj de Ingmar Bergman (m. 2020)
- 1932: Omar Sharif, egipta aktoro rolinta en la filmo Laŭrencio de Arabio, Doktoro Ĵivago aŭ Le Casse
- 1934: Zsolt Durkó, hungara komponisto, instruisto kaj profesoro (m. 1997)
- 1937: Bella Aĥmadulina, rusa poetino, novelistino kaj tradukistino kontraŭstalinisma, konsiderata posteulino de Anna Aĥmatova (m. 2010)
- 1938: Leszek Staroń, pola filmreĝisoro, aktoro kaj scenaristo
- 1939: Claudio Magris, itala verkisto, germanisto, politikisto kaj tradukisto, laŭreato de la Pacpremio de la germana librokomerco dum la Frankfurta librofoiro
- 1941: János Szász-Fejér, hungara biologo rumandevena (m. 2011)
- 1942: György Nanovfszky, hungara diplomato, lingvisto kaj esperantisto, ambasadoro en Moskvo kaj Singapuro, funkciulo de Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado, prezidanto de Hungara Esperanto-Asocio, honora membro de UEA
- 1946: Éva Kovács, rumania hungara aktorino el Satu Mare
- 1947: Halina Frąckowiak, pola kantistino, komponistino, kantaŭtorino, edzino de politologo Józef Szaniawski
- 1951: Steven Seagal, usona aktoro kaj spertulo pri aikido
- 1958: Tadeusz Truskolaski, pola ekonomikisto, urbestro de Bjalistoko, membro de la Honora Komitato de UK 2009
- 1963: Doris Leuthard, svisa juristino, prezidentino de Svislando
- 1971: Denis Voronenkov, rusa juristo kaj politikisto kontraŭbatalanta korupton, publicisto kaj disidento, eksterlande murdita (m. 2017)
- 1972: Emőke Sántha, rumania hungara redaktorino, etnografino
- 1973: Kinga Choszcz, pola petveturanta vojaĝistino ĉirkaŭ la mondo (m. 2006)
- 1975: Dénes Tamás, rumania hungara sociologo, eseisto
- 1979: Rachel Corrie, usona studentino kaj aktivulino de senperforta organizaĵo, murdita (m. 2003)
- 1979: Sophie Ellis-Bextor, angla kantistino kaj kantaŭtorino
- 1984: Mandy Moore, usona kantistino, aktorino kaj koreografo
- 1996: Loïc Nottet, belga kantisto franclingva, partoprenanto de Eŭrovido-Kantokonkurso 2015
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 879: Ludoviko la 2-a, reĝo de Frankio (n. 846)
- 1533: Frederiko la 1-a, reĝo de Danio-Norvegio (n. 1471)
- 1575: Anna Bijns, flandra poetino; enestanta en esperantlingva Belga Antologio (n. 1493)
- 1576: Péter Károlyi, hungara pastro kaj verkisto (n. 1543)
- 1585: Gregorio la 13-a, papo, enkondukinto de la Gregoria kalendaro (n. 1502)
- 1635: Helena Snakenborg, favoratino de Elizabeto la 1-a (Anglio) (n. ĉ. 1549)
- 1640: Agostino Agazzari, itala komponisto kaj muzikteoriisto de baroko (m. 1578)
- 1646: Santino Solari, itala arkitekto kaj skulptisto laboranta en Aŭstrio (n. 1576)
- 1806: Horatio Gates, usona generalo partopreninta Usonan Militon de Sendependeco (n. 1727)
- 1807: Anna Amalia de Saksio-Vajmaro-Eisenach, germana dukino kaj mecenatino (n. 1739)
- 1813: Joseph-Louis de Lagrange, franca matematikisto, fizikisto kaj astronomo italdevena, kreinto de variada kalkulo kaj malkovrinto de la punktoj de Lagrange, troviĝanta sur la listo de la 72 nomoj sur la Eiffel-Turo (n. 1736)
- 1825: Casimir Ulrich Boehlendorff, germanlingva verkisto el Kuronio (n. 1775)
- 1876: Alexander Turney Stewart, usona vendeja magnato (n. 1803)
- 1882: Dante Gabriel Rossetti, brita poeto, pentristo (n. 1828)
- 1882: Ewelina Hańska, pola nobelino, edzino de Honoré de Balzac (n. 1801)
- 1892: János Paget, hungara bienulo, anglalingva vojaĝverkisto (n. 1808)
- 1904: Isabel la 2-a, reĝino de Hispanio el dinastio Burbonoj (n. 1830)
- 1909: Algernon Charles Swinburne, angla poeto, kunaŭtoro de Encyclopaedia Britannica (n. 1837)
- 1911: Mikalojus Konstantinas Čiurlionis, litova komponisto, grafikisto kaj pentristo, autoro de pli ol 300 komponaĵoj, antaŭulo de seria muziko (n. 1875)
- 1919: Emiliano Zapata, meksika revoluciulo mestizdevena, nacia heroo (n. 1879)
- 1931: Ĝibran Ĥalil Ĝibran, libana poeto kaj artisto, aŭtoro de la verko La Profeto, tradukita en pli ol 40 lingvojn (n. 1883)
- 1940: Andrzej Hałaciński, pola subkolonelo, diplomato, poeto, distingita per la Milita Ordeno Virtuti Militari en la pola-bolŝevika milito, viktimo de la soveta masakro de Katin (n. 1891)
- 1949: Lajos Nagy, hungara eklezia verkisto, lekciisto de la Ŝtata Porinstruista Instituto de Cristuru Secuiesc (n. 1884)
- 1954: Auguste Lumière, franca pioniro de kino, inventinto de la unua tekniko de kolorfotado (n. 1862)
- 1955: Pierre Teilhard de Chardin, franca jezuito, filozofo, paleontologo, kontribuinta al Gaudium et spes (n. 1881)
- 1961: Louis Bastien, franca generalo, membro de Lingva Komitato kaj Akademio de Esperanto, ekde UK 1934 prezidanto de Universala Esperanto-Asocio kaj poste de Internacia Esperanto-Ligo, aŭtoro de la plurlingva vortaro Naŭlingva Etimologia Leksikono (n. 1869)
- 1962: Michael Curtiz, hungara-usona filmreĝisoro, laŭreato de Oskar-premio pro la filmo Casablanca (n. 1866)
- 1966: Evelyn Waugh, angla katolika verkisto, milita korespondanto (n. 1903)
- 1974: Géza Inczefi, hungara lingvisto pri etimologio de geografiaj nomoj (n. 1906)
- 1979: Nino Rota, itala komponisto, aŭtoro de filma muziko por filmoj de Federico Fellini (n. 1911)
- 1982: Lajos Puskás, rumania hungara historiisto, verkisto, tradukisto, pedagogo (n. 1901)
- 1984: Jakub Berman, pola komunisto juddevena, ĉefideologo respondeca pri stalinismaj reprezalioj en postmilita Pola Popola Respubliko (n. 1901)
- 1987: André Ribot, franca esperantisto kaj tradukisto, prizorganto de Esperantaj Francaj Eldonoj, dumviva membro de UEA (n. 1917)
- 1995: Morarji Desai, barata ĉefministro, aktivulo de Barata Nacia Kongreso, kunlaboranto de Gandhi, jogano kaj vegetarano (n. 1896)
- 2002: Yuji Hyakutake, japana amatora astronomo, malkovrinto de kometo kaj asteroido 7291 Hyakutake (n. 1950)
- 2004: Jacek Kaczmarski, pola poeto kaj bardo, kies kanto "Muroj" iĝis neoficiala himno de Solidareco, simbolo de la batalo kontraŭ komunismo (n. 1957)
- 2007: György Méhes, hungara verkisto kaj tradukisto, laŭreato de Kossuth-premio (n. 1916)
- 2010: Viktimoj de la kraŝo de pola aviadilo Tu-154M super Smolensk (pereis pro du eksplodoj 96 homoj)
- Andrzej Błasik, armea generalo (n. 1962)
- Aleksander Fedorowicz, diplomato kaj tradukisto (n. 1971)
- Franciszek Gągor, ĉefo de la Ĝenerala Stabo de Pola Militistaro (n. 1051)
- Grażyna Gęsicka, sociologino kaj deputito al Sejmo (n. 1951)
- Paweł Janeczek, ĉefo de Protekto-Oficejo de Registaro (n. 1973)
- Maria Kaczyńska, la unua damo de Pollando, edzino de prezidento Lech Kaczyński (n. 1943)
- Lech Kaczyński, prezidento de Pollando (n. 1949)
- Ryszard Kaczorowski, la lasta prezidento de ekzila registaro (n. 1919)
- Mariusz Kazana, ŝtata oficisto kaj diplomato (n. 1960)
- Janusz Kochanowski, ombudsmano (n. 1940)
- Stanisław Komornicki, brigada generalo, soldato de Pola Enlanda Armeo, historiisto pri militistaro (n. 1924)
- Zdzisław Król, pastro-mitrulo, kapelano de Varsovia Katina Familio (n. 1935)
- Janusz Kurtyka, historiisto, prezidanto de Instituto pri Nacia Memoro (n. 1960)
- Bożena Mamontowicz-Łojek, historiistino kaj teatrologo (n. 1937)
- Barbara Maciejczyk, stevardino (n. 1981)
- Stefan Melak, prezidanto de Komitato de Katin (n. 1946)
- Stanisław Mikke, pola juĝisto de Ŝtata Tribunalo, verkisto, ĉefredaktoro de monatrevuo Palestra (n. 1947)
- Miron, brigada generalo, ortodoksisma ĉefepiskopo (n. 1957)
- Izabela Jaruga-Nowacka, politikistino kaj feministino (n. 1950)
- Katarzyna Piskorska, artistino-skulptistino (n. 1937)
- Maciej Płażyński, juristo, politikisto, vicmarŝalo de Senato
- Arkadiusz Protasiuk, aviadisto, kapitano (n. 1974)
- Andrzej Przewoźnik, historiisto (n. 1963)
- Andrzej Sariusz-Skąpski, prezidanto de Federacio de Katinaj Familioj (n. 1937)
- Władysław Stasiak, ŝtatulo kaj aŭtonomia oficisto (n. 1966)
- Jerzy Szmajdziński, politikisto (n. 1952)
- Anna Walentynowicz, la patrino de sendependiga movado Solidareco (n. 1929)
- Zbigniew Wassermann, parlamentano, politikisto, juristo, akuzisto (n. 1949)
- 2013: Jan Jaworowski, pola-usona matematikisto, spertulo pri algebra topologio (n. 1928)
- 2013: Aĥsarbek Galazov, prezidento de Nord-Osetio (n. 1929)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 10-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971