Saltu al enhavo

Emalahleni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emalahleni
urbeto Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 1034 • 1035
Demografio
Geografio
Geografia situo 25° 53′ S, 29° 12′ O (mapo)-25.87658333333329.200972222222Koordinatoj: 25° 53′ S, 29° 12′ O (mapo) [+]
Areo 164,27 km² (16 427 ha) [+]
Horzono South African Standard Time [+]
Emalahleni (Sud-Afriko)
Emalahleni (Sud-Afriko)
DEC
Situo de Emalahleni

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Witbank [+]
vdr


Emalahleni, pli frue ĝis 2006 Witbank, afrikanse White Ridge estas grandurbo kaj diocezo en Sud-Afriko, en provinco Mpumalanga en municipo eMalahleni (="loko de karbo").

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Emalahleni situas sur altebenaĵo en la norda parto de la lando. Benoni troviĝas 98, Pretorio 102, Johanesburgo 121, Durbano 476, Port Elizabeth 967, Kaburbo 1373 km.

Witbank estis establita en 1890 por ekspluati la karbon. La fervojo de Pretorio atingis la areon en 1894. Witbank estis proklamita urbo en 1903 kaj ĝi iĝis municipo en 1914.

Ĉe Emalahleni estas pli ol 22 karbominejoj en la municipa areo, kie funkcias ankaŭ centraloj kaj oni produktas ŝtalojn.

Emalahleni situas laŭ la fervoja linio ligante Pretorion al Maputo. Aŭtovojoj kuras al Pretorio kaj Johamesburgo, krome estas malpli gravaj vojoj al la oceano kaj Mozambiko.

Emalahleni havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 11-21 °C. La varmo en januaro kulminas kaj malkulminas en julio. Jare pluvas po 690 mm. La pluvo en novembro kulminas. Inter majo-aŭgusto apenaŭ pluvas.