Islamo estas universala religio, fondita de Mahomedo kaj bazita sur la Korano.
|
| « Miaopinie estas parto de mia respondeco kiel prezidento de Usono batali kontraŭ negativaj kliŝoj rilate al islamo kiam ajn ili aperas. » | | « I consider it part of my responsibility as President of the United States to fight against negative stereotypes of Islam wherever they appear. » | — Barack Obama |
|
|
| « Ne ekzistas dio krom Dio. Mohamedo estas la profeto de Dio. » | | « لا إله إلا الله محمد رسول الله » | — Ŝahada, fundamenta diraĵo de la Islama kredo |
|
|
| « Neniu el vi vere kredas ĝis vi volas por via frato kion vi volas por vi. » | | « لا يـؤمـن احـدكـم حـتي يـحـب لأخـيـه مــا يـحـبـه لـنـفـسـه. » | — Mohamedo, Hadith 13 |
|
Jean Baudrillard[redakti]
|
| « Apenaŭ temas pri resurekto de la antikva islamo. La nuna islamo ankaŭ estas produkto de tutmondiĝo kaj epoko de la moderno. » | — Jean Baudrillard, “La melankolia Nietzsche”[1] [2002] |
|
Zbigniew Brzeziński[redakti]
|
| « …sen politika unueco kaj sen unueca, vere pova islama ŝtato mankos geopolitika kerno al defio flanke de la islama fundamentalismo, do ĝi esprimos sin plej verŝajnte per perforto. » | — Zbigniew Brzeziński, La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997] |
|
|
| « Usono devas uzi sian influon en Eŭropo por helpi al siatempa aniĝo de Turkio en Eŭropa Unio, kaj turni specialan atenton al traktado de Turkio kiel eŭropa lando, kondiĉe ke en la interna politiko de Turkio ne okazos drasta kliniĝo al la islama direkto. » | — Zbigniew Brzeziński, La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997] |
|
Elias Canetti[redakti]
|
| « El islamo, en kies karaktero senerare videblas la milita religio, danke al skismo naskiĝis la religio de la priploro, la plej koncentrita kaj klare esprimita el ĉiuj ekzistantaj — la ŝijaismo. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
| « [pri islamo kaj kalvinismo] Iliaj adeptoj sopiras dian perforton. La dia potenco al ili malsufiĉas, ĝi estas tro nekonkreta kaj malproksima kaj tro multon lasas je ilia dispono. Tiu konstanta atendado de la ordono havas al la homoj, kiuj subiĝas al ĝi, profundegan influon kaj kaŭzas pezegajn sekvojn en ilia rilatoj al la ĉirkaŭuloj. Ĝi kreas la tipon de la kredanto-soldato, por kiu batalo estas la vera esprimo de la vivo kaj kiu ne timas la batalon, ĉar sentas ĝin en si konstante. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
| « Ĉe la kredantaj mahometanoj haveblas kvar pretekstoj kolektiĝi kune.
1. Kelkfoje tage ili kolektiĝas por la preĝo, al kiu ilin volas voĉo, aŭdiĝanta de alteco. Tuj formiĝas etaj ritmaj grupoj, kiujn oni povas marki kiel la preĝajn gregojn. Ĉiu movo estas strikte preskribita kaj definitive orientita, nome direkte al Mekko. Unufoje semajne, dum la festo de vendredo, la gregoj transformiĝas je la amasoj.
2. Ili kolektiĝas por la sankta milito kontraŭ nekredantoj.
3. Ili kolektiĝas en Mekko dum la granda pilgrimado.
4. Ili kolektiĝas dum la Terura Juĝo. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
Sigmund Freud[redakti]
Referencoj
- ↑ La intervjuo pri eldono de “La spirito de terorismo”, publikigita la 29-an de aprilo 2002 en la magazino "Ekspert" (Rusio).