František Tkadlík
František Tkadlík (naskiĝis la 23-an de novembro 1786 – mortis la 16-an de januaro 1840) estis ĉeĥa pentristo kaj desegnisto, unu el la fondintoj de la ĉeĥa arto de la 19-a jarcento. Ekde 1836 la unua ĉeĥdevena direktoro de Akademio de figuraj artoj en Prago. Lia plej konata lernanto estas Josef Mánes.
František Tkadlík | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de novembro 1786 en Prago |
Morto | 16-an de januaro 1840 (53-jaraĝa) en Prago |
Tombo | tombejoj de Olšany |
Lingvoj | ĉeĥa |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio |
Alma mater | Universitato de Karolo |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikartisto desegnisto pedagogo litografisto instruisto |
Verkaro
redaktiLa verkaro de Tkadlík, influtia precipe de Rafaelo kaj konceptita plejparte en stiloj de klasikismo kaj empiro, direktiĝis al lirikeco kaj sentemeco. Li dediĉis sin precipe al temoj el la ĉeĥa historio , al portreta pentrado kaj al religiaj temoj (madonoj, bibliaj motivoj).
Temoj el la ĉeĥa historio
redakti- Reveno de Sankta Adalberto al la patrujo[1],
- Sankta Venceslao kaj Sankta Ludmila dum la meso[2]
Portretoj
redakti- Portreto de la gepatroj de Tkadlík[3]
- Portreto de grafo Otakar Černín[4]
- Portreto de lingvisto Josef Dobrovský
- Portreto de historiisto František Palacký
Religiaj temoj
redakti- Moseo sur la monto[5]
- Inundo[6]
- Madono kun ŝpinilo[7]
- Madono kun infano en la pejzaĝo[8]
- Kristo en Emaŭzo[9]
- Pieto[10]
- Kristo[11]
- Sankta Johano Baptisto en la dezerto[12]
- Morto de Sankta Rozalia[13]
Aliaj temoj
redakti(retligo al la bildoj en la fonduso de la Nacia galerio en Prago)
Referencoj
redaktiLiteraturo
redakti- Kramář, Vincent: František Tkadlík, krajinář. F. Venera, Brno 1937.
- Petrová, Eva: František Tkadlík, Praha 1960.