Holtei-monumento
La Holtei-monumento (pole: Pomnik Karla von Holteia, germane: Holtei-Denkmal) sur la altaĵo Bastion Ceglarski (germane: Holteihöhe aŭ Ziegelbastion) en Vroclavo, Pollando, honoris la agadon de la grava germana verkisto kaj aktoro Karl von Holtei.
Historio
redaktiMonumento belega por Holtei, kiu verkis multon en la germana dialekto de Malsupra Silezio, havis inaŭguron solenegan. Temis pri busto sur ruĝa granitosoklo farite laŭ la modelo de la skulptisto Albert Rachner kies senvualigo okazis en la 24.1.1882.[1] En 1945 ĝi detruitis verŝajne ne spontane sed laŭordone.
- Enskribitaĵo
CARL v. HOLTEI
Geb. 24. Januar 1798
Gest. 12. Februar 1880
IN BRESLAU
La bastionon faris la remparfakulo Hans Schneider (1544-1608) el Lindau (Bodenlago) kiu havis kazematojn, kaj poste ravelinon kaj propran kavalerion. Post malekfunkcio ordonita fare de la francaj okupantoj la tuto ŝanĝitis en 1807 je belvideja monteto kaj iĝis parto de promenejego. Ĉio milite uzebla forigitis. Poste la areo nomitis laŭ Karl von Holtei kaj post 1945 simple Pola monteto. La placon de la monumento tuŝis hodiaŭ la stratoj Garncarska, Purkyniego, Promenada Staromiejska kaj la bulvardo Xawery Dunikowski (kiu preterkondukas la Odro-bordon).
Notoj
redakti- ↑ Nickel Walter: Die öffentlichen Denkmäler und Brunnen Breslaus, Wilhelm Gottlieb Korn Verlag, Breslau 1935.