Hugo SIRK, n. 1880, mortis la 15-an de decembro 1959, estis profesoro pri fiziko en la Universitato de Vieno kaj lektoro pri Esperanto en la Teknika Universitato en Vieno.

Sirk verkis multajn sciencajn artikolojn en la Internacia Lingvo kaj tradukis el la germana. Li ankaŭ verkis pri homaranismo kaj la historio de Esperanto. De la reorganizo de la Internacia Somera Universitato en 1948 li ĉiujare regule faris prelegon pri fizika temo ĝis sia mortojaro 1959.

Plena Ilustrita Vortaro (PIV, 1970) notas lin inter la kunlaborintoj por la fako "fiziko".

Tradukoj

redakti

Topolansky; Franz. 100 pikantaj panŝmiraĵoj. Ruhm-Verlag, 1935 (neind.)

 
 Kuira libro en Esperanto, kiu pritraktas ekskluzive receptojn por panŝmiraĵoj, pikni- kaj sandviĉoj, k.s., kolektitajn el 120 kuirlibroj. Legado instigas al diskuto pri kelkaj terminoj uzitaj, kaj la aŭtoro invitas kritikojn el tiu vidpunkto. La verko ŝajnas tute praktika, kaj povas liveri multajn utilajn ideojn al la dommastrino, kiu serĉas ion novan tamen ne kostan. Troviĝas kelkaj, sed kompare malmultaj, receptoj vegetaraj. 
— La Brita Esperantisto - Numero 382, Februaro (1937)

Bibliografio

redakti
  • 1960: Forpasis Profesoro Hugo Sirk. Nekrologo en: Esperanto (UEA) 53-a jaro, 1960, p. 30

Eksteraj ligiloj

redakti