Ip (Sălaj)
komunumo en Rumanio
Ip (hungare: Ipp) estas vilaĝo kaj komunuma sidejo en Rumanio okcidente de Zalău. Administre apartenas al ĝi Cosniciu de Jos, Cosniciu de Sus, Zăuan, Zăuan-Băi.[1][2]
Ip | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Sălaj | |
Alinome | Ipp (hungare) | |
Iama hungara departemento | Szilágy | |
Situo | 47° 14′ N, 22° 36′ O (mapo)47.22916666666722.606111111111Koordinatoj: 47° 14′ N, 22° 36′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 189 m | |
Poŝtkodo | 457210 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 3.648 (en 2011) | |
– vilaĝo | 1.626 (en 2011) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 141731 | |
Ip situas ĉe la rumana nacia vojo DN19B inter Nușfalău kaj Marghita. Ĝi havas fervojan stacion (nomatan "Ipu") ĉe la linio 413 inter Săcuieni kaj Șărmășag.
Loĝantaro
redaktiEn 1910 ĝi havis 1526 loĝantojn (hungaroj, rumanoj); en 1992 1688 (rumanoj, 64 % da hungaroj).
En la censo de 2002 la 3.946 loĝantoj de la komunumo deklaris jenajn etnecojn[3] kaj preferatajn lingvojn[4]:
Etneco | nombro | elcentaĵoj |
---|---|---|
hungaroj | 1981 | 50,2 % |
rumanoj | 1466 | 37,2 % |
romaoj | 383 | 9,7 % |
slovakoj | 111 | 2,8 % |
ukrainoj | 2 | 0,1 % |
germanoj | 2 | 0,1 % |
sen indiko | 1 | < 0,1 % |
Lingvo | nombro | elcentaĵoj |
---|---|---|
hungara | 1993 | 50,5 % |
rumana | 1622 | 41,1 % |
cigana | 222 | 5,6 % |
slovaka | 109 | 2,8 % |
La slovaka loĝantaro vivis precipe en Zăuan-Băi, kie ĝi konsistigis preskaŭ 90 %.
Historio
redaktiĜia unua mencio skriba estas el 1208. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szilágy vármegye).
Eventoj
redakti- En septembro de 1940 okaze de incidento unu el subunuoj de la hungara armeo mortigis preskaŭ 160 rumanajn loĝantojn en la vilaĝo.
Renomaj personoj
redakti- István Borzási baptista pastro, eklezia verkisto
- Bálint Kisfalussy (n. 16-a de oktobro 1939): aktoro, kanzonkomponisto
Fontoj
redakti- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
- ↑ Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2014-10-25.
- ↑ Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2014-10-25.
Eksteraj ligiloj
redakti- Administra mapo de la distrikto Arkivigite je 2015-05-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002
- Mapo de la distrikto Arkivigite je 2009-02-01 per la retarkivo Wayback Machine
-
Situo en la distrikto
-
Reformitula preĝejo