Purpura orkido
La purpura orkido (Orchis purpurea) estas unu el la plej grandaj mezeŭropaj orkidoj. Ĝi apartenas al la genro orkido (Orchis) kaj al la familio de la Orkidacoj.
purpura orkido | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
' Orchis purpurea ' | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Plantopriskribo
redaktiHabito kaj folioj
redaktiLa multjara herba planto atingas alton de 25 ĝis 80 cm, kelkfoje eĉ pli. La tri ĝis ses folioj, kiuj preskaŭ komplete kuŝas sur la grundo, estas ĝis 20 cm longaj.
Floraro kaj floroj
redaktiLa densa floraro konsistas el multaj floroj. Sepaloj kaj petaloj estas kunmetitaj kaskoforme kaj havas brunece purpuran koloron. La la lipo estas triloba diverse en koloro kaj formo, 10 ĝis 20 mm. La planto floras en meza Eŭropo jam fine de aprilo.
La kromosomnombro estas 2n = 40 aŭ 42.[1]
Disvastigo
redaktiKreskejo
redaktiLa purpura orkido bezonas kalkon, sed minimume bazoriĉan humusriĉan malfirman loman grundon en varma klimato.
Ĝi kreskas en maldensaj arbaroj kaj arbustejoj, kiuj estas sekaj en la somero, dum vintro la grundo estu humida. Ĝi kreskas en ĝiaj kreskejoj (ekzemple en meza kaj okcidentmezaj varmaj zonoj kaj en la Svisa Ĵuraso) en maldensaj grupoj. En montaro ĝi kreskas preskaŭ en altoj pli ol 1000 m.
Disvastigo
redaktiEŭropo (krom en malvarmaj regionoj kiel Skandinavio), Nordafriko, Malgrandazio kaj Kaŭkazio.
Hibridoj
redaktiHibridiĝado okazas antaŭ ĉiu kun
- Orchis militaris (Orchis militaris) = Orchis × HYBRIDA (LINDL.) BOENN. EX RCHB. 1830
Iuj plantoj estas ofte signife pli grandaj kaj fortaj ol la gepatroj
- simia orkido (Orchis simia) = Orchis × angusticruris FRANCH. 1876
kaj
- Aceras anthropophorum = ×Orchiaceras melsheimeri ROUY 1912
La endanĝeriĝo
redaktiLa purpura orkido estas endanĝerigita.
Pliaj bildoj
redakti-
Orchis × hybrida
-
Orchis purpurea en Orjen, Montenegro
-
Orchis purpurea apud Leinburg, Meza frankonio
-
unuopa floro de Orchis purpurea
-
Orchis purpurea ĉe la monto Blassenberg (Großkochberg)
Referencoj
redakti- ↑ Erich Oberdorfer: Pflanzensoziologische Exkursionsflora für Deutschland und angrenzende Gebiete. 8. Auflage. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 2001, ISBN 3-8001-3131-5. Seite 281.
Literaturo
redakti- Dietmar Aichele, Heinz-Werner Schwegler: Die Blütenpflanzen Mitteleuropas, Franckh-Kosmos-Verlag, 2. überarbeitete Auflage 1994, 2000, Band 5, ISBN 3- 440-08048-X
Eksteraj ligiloj
redakti- Schweiz (AGEO: Orchis purpurea)
- Orchis purpurea. W: FloraWeb.de. germane
- Thomas Meyer: Datenblatt mit Bestimmungsschlüssel und Fotos bei Flora-de: Flora von Deutschland (alter Name der Webseite: Blumen in Schwaben)
- AHO Niedersachsen Die Orchidee des Jahres 2013
- Die Orchideen der Rhön: Orchis purpurea, Purpurknabenkraut
- Orchis × angusticruris
- ×Orchiaceras melsheimeri
- Verbreitungskarten[kiu?]
- Schweiz (AGEO)[rompita ligilo]