Orventra parulio
Orventra parulio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Orventra parulio en nordokcidenta Ekvadoro
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Basileuterus chrysogaster (Tschudi, 1844) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Orventra parulio (Basileuterus chrysogaster) estas specio de birdo de la familio de Paruliedoj kaj genro de Basileuterus ĉefe reprezentata en Centra kaj Sudameriko, de ĉefe fortikaj parulioj kun fortikaj bekoj kiuj havas olivecajn aŭ grizajn suprajn partojn kaj flavajn subajn partojn.
Ĝi troviĝas en Bolivio, Kolombio, Ekvadoro kaj Peruo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj, humidaj montararbaroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.
La Orventra parulio havas olivverdecajn suprajn partojn kaj flavajn subajn partojn. La nomo de la specio taŭgus ankaŭ por multaj el la samgenraj specioj, sed ĉi tie rekta tradukas la latinan sciencan nomon kie chrysogaster signifas precize “kun ora ventro”. Super la svaga superokula strio pli markata malhelbruna supra strio ambaŭflanke enfermas centran oroflavecan kronostrion. La beko estas griza kaj la kruroj helbrunflavecaj.
La Orventra parulio havas disan distribuadon, kun la subspecio B. c. chlorophrys en okcidentaj Andoj el centra Kolombio al centra Ekvadoro kaj la nomiga B. c. chrysogaster en orientaj Andoj el centra al suda Peruo. Oni proponis, ke chlorophrys estas separata specio, la Ĉokoa parulio B. chlorophrys, sed chlorophrys estas tre simila laŭ plumaro al la nomiga chrysogaster, diference ĉefe nur pro havo de pli oliveca, ne flava, superokula strio, kun flava limigita al la plej antaŭa parto.
La plumardiferencoj inter chlorophrys kaj chrysogaster estas malpli ol tiuj inter multaj taksonoj nune traktataj kiel sama subspecio en Basileuterus. La voĉaj diferencoj estas malforte dokumentataj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Basileuterus chrysogaster Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.
|