Saltu al enhavo

Vanado

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vanadio)



V

NB

titanovanadokromo

[Ar] 3d³ 4s²

V
23
↓Perioda tabelo de elementoj↓
kemia elemento • lithophile
transirmetalo
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero vanado (vanadium), V, 23
CAS-numero 7440-62-2
Loko en perioda tabelo 5-a grupo, 4-a periodo, bloko d
Karakteriza grupo Transiraj metaloj
abundeco en terkrusto 0.041% %
Nombro de naturaj izotopoj 2
Aspekto arĝentogriza metalo
Atomaj ecoj
Relativa atompezo 50.9415 amu
Atomradiuso 135 pm (171 pm) pm
Kovalenta radiuso 125 pm
Elektrona konfiguracio [Ar] 3d³ 4s²
Elektronoj en ĉiu energia ŝelo 2, 8, 11, 2
Oksidiĝa nombro 5, 3
Fizikaj ecoj
Materia stato solida
Kristala strukturo kuba (korpocentrita)
Denseco 6,110 g/cm3
Malmoleco 7.0 (Mohs-skalo)
Magneta konduto forte paramagneta
Degelpunkto 1902 °C (2175 K)
Bolpunkto 3409 °C (3682 K)
Molvolumeno 8.32 · 10−6 m3/mol
Premo de satura vaporo 3.06 Pa ĉe 2175 K
Rapido de sono 4560 m/s
Specifa varmokapacito 490 J/(kg · K)
Elektra konduktivo 4.89×10⁶ S/m
Termika konduktivo 30.7 W/(m · K)
Diversaj
Elektronegativeco 1.63 (Pauling-skalo)
Joniga energio 1-a: 650,9 kJ/mol
2-a: 1414 kJ/mol
3-a: 2830 kJ/mol
4-a: 4507 kJ/mol
5-a: 6298,7 kJ/mol
Izotopoj
Izotopo Naturapero t1/2 radioaktiveco de disfalo Energio de disfalo MeV Produkto de radioaktiva disfalo
47V sinteza 32,6 min ε 29,28 47Ti
48V sinteza 15,97 tagoj ε 4,012 48Ti
49V sinteza 330 tagoj ε 0,602 49Ti
50V 0,25 % 1,4×10¹⁷ jaroj ε 2,208 50Ti
β 1,037 50Cr
51V 99,75 % estas stabila kun 28 neŭtronoj
52V sinteza 3,743 min β 3,976 52Cr
53V sinteza 1,61 min β 3,436 53Cr
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.

Vanado, aŭ vanadio, estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo V kaj la atomnumero 23. Ĝi estas malofta, mola, kaj dratigebla transirmetalo. Oni povas trovi vanadon kunigitan en iuj mineraloj, kaj ĝi estas ĉefe uzata por fari iajn alojojn.

Trovejoj kaj trovaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Vanado nature troviĝas nur ligita. Nune konataj estas ĉirkaŭ 65 mineraloj, kiuj enhavas vanadon.

  • patronito VS4
  • vanadinito [Pb5(VO4)3Cl]
  • karnotito [K2(UO2)2(VO4)2.3H2O]
  • kiel malpurigaĵo en magnetito, feroerco, kiu povas konsisti el ĝis 1–2 % da vanadio.

Same baŭksito kaj fosiliaj energiportantoj kiel nafto (kruda petrolo), karbo, petrolskisto kaj gudrosablo enhavas konsiderindajn kvantojn da vanado. Spektroanalize la ekzisto de vanadio estas pruvebla en lumo de suno kaj en kelkaj aliaj steloj.

Iom gravaj trovejoj situas en Sud-Afriko, Rusio, Aŭstralio, Usono kaj Finnlando.

Komponaĵoj

[redakti | redakti fonton]