Saltu al enhavo

Westerplatte

Checked
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vido al Morta Vistulo, en fono monumento

Westerplatte estas pola duoninsulo elkuranta el ĉeflando en Baltan maron. En ĝia senpera najbareco troviĝas urbo Gdańsk. Sur la duoninsulo dum la 1920-aj jaroj konstruis poloj transŝarĝejon, kiun pli poste defendis ilia soldata taĉmento. Per atako kontraŭ ĝi la 1-an de septembro 1939 komencis bataloj de la dua mondmilito. Kvankam germanoj havis superforton, nome kaj per nombro de soldatoj, kaj per materia, kapablis la pola defendantoj sukcese rezisti al ili dum tutaj sep tagoj. Sed poste ilia komandanto decidiĝis kapitulaci. Por memoro de tiuj ĉi defendantoj, kiuj estas en Pollando aprezataj pro sia kuraĝemo, estis en la jaro 1966 en Westerplatte konstruita monumento. Altaj politikaj reprezentantoj regule rememorigas apud ĝi la komencon, sed ankaŭ foinon de la dua mondmilito en Eŭropo.

Rilataj artikoloj

[redakti | redakti fonton]